Verkinto:
• sabato, Marto 29th, 2014

Retradio 65/2014-03-29
Budhisma sutro
23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko
24. Semi rostitan sezamon
25. Rakonto pri akvo kaj fajro
Budhismaj rakonto
3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito
Budhisma kanto
Mi bondeziras al vi!
Budisma scio
Demandoj 27-33 de ĉapitro 1
Traduka praktikado
Elaĉeti la animon
==
 Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 65-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo ”. Nun ni aŭskultos Budhisman sutron. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
23.Ŝtelisto pakis malnovaĵojn per silko
Iam ŝtelisto sin trudis en la domon de riĉulo kaj ŝtelis silkon. Li pakis malnovajn vestaĵojn kaj havaĵojn per la ŝtelita silko. Saĝuloj mokridis lin pro tio.
Iuj malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ estas similaj. Ili kredas je Budhismo kaj intencas praktiki bonon kaj akumuli meriton, tamen detruas siajn purajn kondutojn kaj ĉiujn meritojn pro sia avido al profito. Pro tio ili estas same mokitaj de aliaj homoj.
==
24. Semi rostitan sezamon
Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj opinis, ke ĝi ne gustas bone. Poste li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: “Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi povos rikolti bongustan sezamon poste.”
Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo ne plu povis ĝermi.
Iuj en la mondo kondutas same. Ili ne volas fari praktikadon longan kaj malfacilan por fariĝi bodisatvo, sed pensis: “Estas pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide.” Poste ili deziras atingi budhecon, sed ne povas sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.
==
25. Rakonto pri akvo kaj fajro
Antaŭe iu bezonis fajron kaj malvarman akvon. Li do estigis fajron kaj metis pelvon kun malvarma akvo super la fajron.
Poste, kiam li bezonis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li bezonis malvarman akvon, la akvo jam varmiĝis. Li perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.
La homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Ili monaĥiĝas por praktiki budhismon. Sed monahiĝinte, ili ankoraŭ sopiras al la edzino, filoj, parencoj, mondaĵoj kaj diboĉoj. Pro tio ili perdas fajron de merito kaj akvon de disciplinoj. Avidaj homoj ankaŭ kondutas same.
==
Venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri nia menso. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Trejnita menso povas rompi la katenon de Morto
3-4. La rakonto de Monaĥo Sangarakito
Kiu retenas la menson,
Drivantan malproksimen, sole perditan,
Senforman kaj kuŝantan en la kaverno,
Tiu liberiĝos el la ligoj de Marao.
Dum sia restado en la Ĝetavana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la nevo de monaĥo Sangarakito.
Iam en Sravastio vivis prestiĝa monaĥo nomata Sangarakito. Post kiam lia fratino naskis filon, ŝi nomis la infanon laŭ la nomo de la monaĥo, kaj la infano ricevis la nomon Sangarakito Baginejo. Post nelonge la nevo Sangarakito aniĝis al monaĥa komunumo. Dum la juna monaĥo restis en iu vilaĝa monaĥejo, oni oferis al li du robojn. Li intencis oferi unu el ili al sia onklo, la monaĥo Sangarakito. li do iris al la monaĥo en la fino de la pluva sezono por esprimi sian estimon kaj oferi la robon. Sed la monaĥo rifuzis akcepti la robon, dirante, ke li jam havas sufiĉajn. Kvankam la nevo ripetis la peton, tamen lia onklo ankoraŭ ne volis akcepti ĝin. La juna monaĥo deprimiĝis kaj pensis, ke estus pli bone por li forlasi la komunumon kaj pasigi la vivon de laika homo se lia onklo ne volis dividi la vivbezonaĵon de li.
Ekde tiam lia menso vagis kun serio da sinsekvaj pensoj. Li imagis, ke forlasinte la monaĥan komunumon, li elvendas la robojn kaj aĉetas kaprinon. La kaprino naskas tre rapide kaj baldaŭ li havas sufiĉan monon por edziĝi. Lia edzino naskas filon. Li veturigas siajn edzinon kaj infanon per malgranda ĉarumo por viziti sian onklon en la monaĥejo. Sur la vojo li diras, ke li portos la infanon. La edzino diris al li, ke li nur zorgu pri la veturigado anstataŭ pri la infano. Li insistas kaj rabas la infanon de ŝi. Pro ilia malatento, la infano falas sur la vojon kaj la ĉaruma rado hazarde pasas sur lin. Li estas furioza kontraŭ la edzino kaj batas ŝin per bastono.
Ĝuste tiam li ventumis maljunan monaĥon per palma ventumilo kaj pro lia absorbiteco ĝi trafis la kapon de la monaĥo. Sciante la pensojn de la juna monaĥo, la maljunulo diris: “Vi eĉ ne povus bati vian edzinon, sed kial vi batis maljunan monaĥon, kia mi?” La juna monaĥo surpriziĝis kaj embarasiĝis pro la vortoj de la maljunulo, do li tuj forkuris pro timo. Junaj monaĥoj kaj novicoj de la monaĥejo senprokraste lin postkuris, atingis kaj kondukis antaŭ la Budhon.
Aŭdinte pri la okazaĵo, la Budho diris, ke la menso kapablas pensi pri io eĉ malproksima, kaj oni devas pene labori por sin liberigi de ĉiuj pasiaj ligoj, malbona volo kaj senscio. Post kiam la Budho recitis la stancon ĉe la fino de la instruo, la juna monaĥo atingis frukton de sotapato.
La menso kapablas vojaĝi malproksimen supren aŭ malsupren, norden aŭ suden, orienten aŭ okcidenten en ĉiujn direktojn. Ĝi ne havas percepteblan formon. Se iu tute bridas sian menson, tiu liberiĝas el la ligoj de morto.
==
 Budhisma muziko
  Bonvenon al nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni kune aŭskultos budhisman kanton “Mi bondeziras al vi”, verkitan de majstro Ŝenyan. Jen estas la teksto de la kanto:
  Mi diras al ĉiuj “Bondeziron al vi!”
  Por preĝi pacon kaj feliĉon al ciuj homoj
  Mi neniam forgesas bondeziron al vi
  Por preĝi al vi saĝon kaj feliĉon
  Mi ofte bondeziras al vi per mia koro
  Mi ofte bondeziras al vi per mia buŝo
  Por ke la homaro estu sekura kaj ĝoja
  Por ke la mondo estu paca kaj feliĉa
  Mi diras al ĉiuj “Bondeziron al vi!”
  Mi neniam forgesas bondeziron al vi
  Por ke la homaro estu sekura kaj ĝoja
  Por ke la mondo estas paca kaj felliĉa.
  Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
  ==
  Fundamento de Budhismo
  Post la bela ĉantado ni venis al la programero “budhisma scio”. En hodiaŭa programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn tradukitajn de Miaohui el “la Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu. Hodiaŭ ni aŭskultos 7 demandojn kaj respondojn el la unua ĉapitro pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==

27. R: Ĉu estas konsento pri la jaro de la budha nirvano?
D: La budhanoj de Sudorienta Azio ĝenerale opinias, ke la jaro de la budha nirvano estis 545 a.K., do en la jaroj 1956 kaj 1957 en multaj landoj okazis la 2500-a (dumil-kvincenta) datreveno de la budha nirvano. Sed en Ĉinio estas malsamaj opinioj pri la jaro de la budha forpaso. Oni ĝenerale agnoskas, ke la jaro estis 486 p.K., 59 jarojn pli malfrue ol la teravada kalendaro de Sudorienta Azio.
28: D: Kio estas la tago de la budha nirvano?
R: En Ĉinio oni kutime opinias, ke la 15-a de la dua monato laŭ la luna kalendaro estas la tago de la budha nirvano, la 8-a de la kvara monato estas la tago de budha naskiĝo kaj la 8-a de la dekdua monato estas la tago de la budha iluminiĝo. Sed en la sudaj kaj sudorientaj landoj de Azio la 15-a de la kvara monato laŭ la Gregoria kalendaro (koresponda kun la 15-a de la kvara monato de la ĉina luna kalendaro) estas la sankta tago nomata Vesako (S. Vaiŝakya), kiun oni rigardas kiel la tagon de la budhaj naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano.
29. D: De via parolo mi lernis bazan scion pri la vivo de Budho Ŝakjamunio. Ĉu vi bonvolas iom paroli pri la historia fono de budhisma origino?
R: Tio estas iom malfacila demando. Unue mankas materialoj pri hindia historio, kaj due, mi ne faris profundan studon pri tio. Sed mi volontas dividi miajn informon, materialon kaj opinion por viaj pluaj referenco, pristudo kaj juĝo.
30. D: Bone. Mi opinias, ke ĉiuj religioj kaj ideologioj estas historiaj produktaĵoj. Estas utile lerni ion pri la sociaj cirkonstancoj de tiu tempo por kompreni Budhismon pli bone. Mi esperas, ke vi povos paroli pri la ĉefaj punktoj de tio.
R: Mi unue parolos pri la tiama situacio. Ĉu vi scias, ke en la antikva hindio estis regiono nomata “Meza regno”?
31. D: Mi ne opinias, ke mi scias pri tio. En kiu parto de Hindio ĝi troviĝis?
R: Antaŭ ĉirkaŭ 3500-4000 jaroj, la arjanoj iom post iom migris el centra Azio en la regionon Hinda rivero, konkeris la indiĝenojn kaj fiksloĝiĝis tie. Ili asimilis la indiĝenan civilizacion kaj fondis multajn regnojn. Dum longa tempo poste, la regiono estis la politika kaj kultura centroj de bramana civilizacio kaj arja popolo. Do tiu ĉi regiono nomiĝis Meza Regno. La vastaj regionoj en la oriento kaj sudo de Ganga valo estis rigarditaj kiel necivilizitaj “frontoj”. Sed granda ŝanĝo okazis en la tempo de Ŝakjamunio. La regionoj de la origina meza regno malprosperis, dum tiuj en la sudorienta fronta regiono ekprosperis. Inter ili estis la nove fondita regno Magadho, kie Ŝakjamunio loĝis plej longe kaj predikis plej multe. La centro de civilizacio jam translokiĝis al novaj urboj, kiaj Raĝagaho, Magadho, Sravastio en Kosalo kaj Vesalio en Vaĝio, inter kiuj Raĝagaho estis precipe grava.
32. D: Ĉu estis iu ajn speciala karaktero pri la socia, ekonomia kaj kultura sferoj en tiuj nove fonditaj regnoj krom la potenco kaj prospereco?
R: Laŭ mia baza studo, estis tri kondiĉoj rimarkindaj: (1) la plimultiĝo de naciaj konfliktoj; (2) la disvolviĝo de socia produktivo en ekonomio kaj (3) la estiĝo de nova kontraŭbramana penstendenco. Ĉiuj el la tri aferoj centriĝis sur la kastan sistemon.
33. D: Kio estas la kasta sistemo?
R: La kasta sistemo estiĝis post kiam arjanoj iris en Hindion. Oni uzis la vorton “kasto” por traduki la sanskritan vorton “varna” (P. Vanna). Ĝia originala signifo estis “koloro” aŭ “kvalito”. Laŭ la teorio la blankaj arjanoj estis el supera raso dum la nigraj dravidanoj kaj aliaj indiĝenoj estis el malsuperaj rasoj. En la komenco, oni uzis tiun sistemon por distingi arjan popolon de la nearja, sed poste pro la plua divido laŭ okupoj kaj profesioj, la kasta sistemo antaŭe uzita por distingi arjanojn de nearjanoj ankaŭ troviĝis inter arjanoj mem. Do aperis la distingo de kvar kastoj: la plej alta kasto estis bramano, la klaso de pastroj, kiuj administris religiajn ritojn kaj aferojn de edukado kaj kulturo (iuj el ili poste fariĝis reĝoj). La sekva estis kŝatrio, la klaso de reĝoj kaj militistoj, kiuj administris militan kaj politikan aferojn; la tria estis Vaiŝjo, kiu konsistis el komercistoj, metiistoj kaj kamparanoj okupiĝantaj pri kamplaboro, kaj la kvara estis Ŝudro, kiu konsistis el farmlaborantoj, paŝtistoj, servantoj kaj sklavoj. La unuaj tri kastoj estis el arjanoj kaj la lasta estis el nearjanoj. Ĉiu kasto havis sian propran hereditan profesion, ne rajtis geedziĝi inter malsamaj kastoj, kaj precipe ĉiuj miksadoj inter Ŝudro kaj aliaj kastoj estis rigore prohibitaj. Estis specialaj leĝoj super la idoj de ŝudraj viroj kaj virinoj el aliaj kastoj. Ekzemple, oni donis la hontigan titolon “Ĉandalo” al la infano naskiĝinta de ŝudra viro kaj bramana virino. La stato de Ĉandaloj estis la plej mizera kaj ili estis konataj kiel “ne tuŝeblaj homoj” ĉar oni ne permesis ilin kontakti kun la aliaj. De generacio al generacio, tiuj homoj faris la plej humilajn laborojn kiel portantojn de mortintoj, buĉistojn kaj ekzekutistojn. La kasta sistemo estis ne nur notita en leĝoj, sed ankaŭ neeviteble troviĝis en religiaj doktrinoj kaj reguloj. En la meza regno oni rigore plenumis la kastan sistemon sub la potenca influo de Bramanismo.
==

 Pri homa vivo
  Jen alvenis la lasta programero de hodiaŭa elsendo. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de Arris. Kvankam la rakonto okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, tamen ĝi ankaŭ estas signifoplena en la moderna periodo. Ĉiuj el ni devas pripensi la gravecon de kompatemo, kaj laŭeble apliki nian kompatemon en la ĉiutagaj vivo kaj laboro. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Elaĉeti la animon
Kuŝante surlite en la mallumo, ŝi trovis, ke iu glitis en la ĉambron. Evidente, la veninto ne estis ŝia edzo, ĉar ŝia edzo jam iris deĵori kaj kiam li revenis hejmen, li kutime unue ŝaltis la lampon, senbrue enĉambriĝis, brakumis ŝin, kaj poste enlitiĝis.
Pro ŝia longjara sendormeco, dormo estis ravinda afero por ŝi. Do ŝi ankoraŭ ne povis endormiĝi post kiam ŝiaj familianoj jam endormiĝis delonge. Evidente, la veninto opiniis, ke ŝi jam endormiĝis.
Poste ŝi vidis, ke figuro kun tranĉilo en la mano serĉas valoraĵojn ĉie. Ŝi malfermegis siajn okulojn, tamen sin tenis eksterordinare kvieta. Ŝi ne kuraĝis krii, ĉar en la apuda ĉambro dormis ŝia filo. Se ŝi krius, ŝi kaj ŝia filo renkontus vivdanĝeron. Ŝi vidis, ke la ŝtelisto etendis sian manon al ŝia kesto de valoraĵoj. El la kesto estis paro da jadbraceletoj hereditaj generacion post generacio al ŝi kiel la edziniĝa doto de ŝia avino. La braceletoj estis faritaj el la plej bona jado. Kvankam ili ne estis tiom multkostaj, tamen ŝi prenis ilin kiel trezorojn. Sed en tiu momento ŝi silentis, ĝis la ŝtelisto foriris.
Poste ŝi tuj kuris en la ĉambron de sia filo. Vidinte la filon ankoraŭ dolĉe dormantan, ŝi ne plu povis deteni siajn larmojn. Por ŝi nenio estis pli grava ol la filo.
Sed okazis alia eksteratendita afero.
La ŝtelisto estis tuj kaptita de la gardisto kiam li transgrimpis la muron por forkuri. Do li reaperis kun du gardistoj en ŝia halo.
Sub la lampo, ŝi vidis la junulan vizaĝon kun delikataj viloj. Li estis nur 15- aŭ 16-jara, kaj liaj rigardoj montris lian teruriĝon.
La gardisto demandis: “Ĉu tio estas via braceleto?”
“Jes,” ŝi respondis.
“Ili ĵus estis ŝtelitaj de ĉi tiu ŝtelisto.” la gardisto diris.
Fakte ŝi jam bone sciis tion. Ŝi levis sian kapon kaj ekrigardis al la ŝtelisto, kies rigardo ŝtonigis ŝin, ĉar el la okuloj de la junulo vidiĝis bedaŭro, petego kaj eĉ malespero.
Tiumomente, ŝia koro subite degeliĝis. Tuj aperis en ŝi nova ideo. Ŝi diris decideme: “Bonvolu forlasi lin, li tute ne estas ŝtelisto. La braceletojn mi jam donacis al li.”
La gardistoj ege surpriziĝis, kaj la okuloj de la junulo ankaŭ montris lian surprizon. Li tute ne kredis, ke la situacio tute ŝanĝiĝis kaj li ne plu estas ŝtelisto.
“Tio estis mia donaco al li.” ŝi diris insiste.
Tiam ŝi vidis, ke la larmoj ruliĝas en la okuloj de la junulo. Post kiam la gardistoj foriris, tiu junulo tuj genuiĝis antaŭ ŝi.
“Kial vi savis min, Sinjorino?”
Ŝi diris trankvile kun rideto: “Junulo, ĉar via juneco estas pli valora ol la braceletoj. Mi volas elaĉeti vian perdintan animon per ili. Fakte mi tute ne endormiĝis antaŭe. Vi tenis tranĉilon en la mano, do por protekti mian filon mi ne kriis.
Larmoj tuj torentis el la okuloj de la junulo.
=
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply