Podkasto BRE

1. Demonoj en la Dezerto
1. Demonoj en la Dezerto

[Ĝusta pensmaniero]

Antaŭe estis du amikoj. Ili ambaŭ pretis fari komercan vojaĝon por vendi siajn varojn, do ili devis decidi, ĉu ili vojaĝu kune. Ili opiniis, ke estas tro maloportune vojaĝi samtempe, ĉar ili posedas po 500 ĉaroj kaj iros al la sama loko laŭ la sama vojo.

Unu el ili decidis iri la unua. Li pensis: “Se mi iros antaŭ li, la vojo ne estos sulkigita de la ĉaroradoj; la bovoj povos manĝi la plej bonajn herbojn; ni trovos la plej bonajn fruktojn kaj vegetaĵojn por manĝi; miaj sekvantoj aprecos mian gvidadon, kaj je la fino mi povos marĉandi per la plej favora prezo.”

Post zorgema pripensado, la alia opiniis, ke estas avantaĝe iri malantaŭe. Li pensis: “La ĉaroj de mia amiko malmoligos la teron, kaj mi ne bezonos ripari la vojon. Liaj bovoj manĝos malfreŝajn herbojn kaj la freŝaj elkreskos por la niaj. Ili prenos malfreŝajn fruktojn kaj vegetaĵojn, kaj la freŝaj elkreskos por nia ĝuo. Mi ne bezonos elspezi tempon marĉandi negocante je la prezo decidita de li.” Do li konsentis, ke la amiko vojaĝu unue. La unua komercisto estis sufiĉe memfida, ke li trompis sian amikon kaj havigos al si profiton. Tiel li ekvojaĝis ĝojplene.

La komercisto, kiu iris la unua, renkontis danĝeron. Ili venis al la sovaĝejo nomata “Senakva Dezerto”, kie laŭdire hantis demonoj. Kiam la karavano atingis la mezon de la dezerto, ili renkontis aron da homoj alvenantaj de la kontraŭa flanko. Akvo gutadis el la kotoplenaj ĉaroj de la alvenantoj, kiuj portis lotusflorojn kaj akvoliliojn en la manoj kaj en la ĉaroj. La ŝajne bone klerigita ĉefo de la alvenantoj diris al la komercisto: “Kial vi ankoraŭ kondukas la ĉarojn ŝarĝitajn per tiel peza akvo? Baldaŭ vi atingos oazon plenan je akvo por trinki kaj jujuboj por manĝi. Vi tro lacigis viajn bovojn per la pezaj ĉaroj kun senutila akvo. Do forverŝu la akvon kaj faru bonon al viaj kompatindaj bestoj!”

Malgraŭ la atentigo de lokanoj pri la demonoj, la komercisto tute ne konsciis, ke la fremduloj estas ne veraj homoj, sed aliformiĝintaj demonoj. Li kaj liaj sekvantoj renkontis danĝeron esti manĝotaj de la demonoj. Preninte la fremdulojn por helpemulojn, la komercisto vere elverŝis la akvon sur la teron laŭ la konsilo de demonoj.

Daŭrigante la vojon, la komercisto kaj sekvantoj trovis nek oazon nek akvon. Iuj el ili ekkomprenis, ke ili estas trompitaj de tiuj, kiuj eble estas demonoj. La sekvantoj komencis plendi kaj insulti al la komercisto. Vespere la homoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ la bovoj ne plu havis forton tiri la ĉarojn pro soifego. Ĉiuj homoj kaj bestoj kuŝiĝis senforte kaj endormiĝis profunde. La demonoj en siaj veraj timindaj aspektoj alvenis nokte kaj englutegis ĉiujn senfortajn kaj senhelpajn vivestaĵojn. Post ilia foriro, tie restis neniu vivanto krom blankaj ostoj.

Post pluraj monatoj la dua komercisto komencis sian vojaĝon laŭ la sama vojo. Atinginte la dezerton, li kunvenigis ĉiujn sekvantojn kaj diris al ili: “Ĉi tie estas la loko nomata ‘Senakva Dezerto’. Mi jam informiĝis, ke ĉi tie frekventas homvoraj demonoj kaj diabloj. Do ni devas esti singardemaj. Eble estas venenaj akvo kaj plantaĵoj, do ne trinku ĉitiean akvon sen mia konsento.” Tiel ili ekvojaĝis en la dezerton.

Sur la vojo ili renkontis malsekajn demonojn same kiel la unua karavano. La demonoj proponis, ke ili forverŝu sian akvon ĉar estas oazo proksime. Sed la saĝa komercisto travidis ilian fiintencon. Li sciis, ke tute ne eblas esti oazo en la loko nomata “Senakva Dezerto”. Krome, la fremduloj havis okulojn ruĝajn, kaj kondutojn krudajn kaj agresemajn, do li suspektis, ke ili estas demonoj. Li ignoris la konsilon dirante: “Ni estas komercistoj, kiuj ne forverŝas bonan akvon ĝis ni scias precize, kie efektive estas akvo.”

Vidinte la dubon de siaj propraj sekvantoj, la komercisto avertis: “Antaŭ ol ni trovos la veran akvon, ne kredu tiujn, kiuj eble estas demonoj. La oazo, pri kiu ili diris, eble estas nenio alia ol iluzio aŭ miraĝo. Ĉu vi iam aŭdis pri la akvo en ‘Senakva Dezerto’? Ĉu vi sentas pluvventon kaj vidas ŝtormnubon?” Ili respondis: “Ne.” Li daŭrigis: “Se ni kredus la fremdulojn kaj elverŝus la akvon, ni havus nenion por trinki kaj kuiri; ni estus malfortaj kaj soifaj. La demonoj venus por rabi kaj eĉ manĝi nin facile. Do ni ne forlasu eĉ guton da akvo ĝis ni vere trovos la freŝan.”

La karavano daŭrigis sian vojon, kaj en la vespero, ili atingis la saman lokon, kie la homoj kaj bestoj de la unua karavano estis mortigitaj kaj formanĝitaj de la demonoj. Ili trovis  ĉarojn kaj ostojn de homoj kaj bestoj kuŝantajn ĉie. Ili rekonis, ke la plenaj ĉaroj kaj disĵetitaj ostoj apartenis al la antaŭa karavano. La saĝulo ordonis gardostari ĉirkaŭ la tendoj dumnokte.

La sekvantan matenon, ili prenis manĝon kaj bone nutris la bovojn. Ili metis la plej valorajn varojn de la unua karavano en siajn ĉarojn. Fine ili travojaĝis sian tutan vojon sukcesplene kaj revenis hejmen sekure. Ĉiuj iliaj familianoj ĝuis la profiton.

La moralinstruo estas: Oni ĉiam devas esti sufiĉe saĝa por ne trompiĝi de falsaj diroj kaj falsaj aspektoj.

2. Trovi Novan Fonton
2. Trovi Novan Fonton

[Persisteco]

Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la sablo estas tiel varmega kiel brulanta karbo pro ardigo de la suno, kaj neniu el homoj, eĉ bovoj kaj kameloj povas iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis gvidi ilin sur la ĝusta vojo laŭ steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.

Tiel pasis pluraj noktoj. Iutage ili atendis ĝis malvarmiĝo de la sablo kaj ekiris vespermanĝinte. La vojgvidisto en la unua ĉaro vidis laŭ la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa flanko de la dezerto. Li manĝis tro multe, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. La bovoj ne kapablis distingi direkton laŭ la steloj, do ili iom post iom sin turnis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la lokon, de kie ili ekiris.

Je la mateniĝo la homoj ekkonsciis, ke ili revenis tien, kie ili ripozis lastanokte. Ili malesperiĝis kaj komencis plendi pri la fatalaĵo. Ili iam supozis, ke ili povos tuj trapasi la dezerton, do ili konservis ĉe si neniom da akvo. Ili ektimis, ke ili perdos vivon pro soifego. Ili ekinsultegis la estron kaj vojgvidiston. “Nenion ni povos fari sen akvo!” ili plendis.

La karavanestro pensis: “Se mi perdas kuraĝon en nuna malfacila situacio, mia estreco havas nenian signifon. Se mi ploras kaj bedaŭras pri la fatalaĵo, tio nenion helpas kaj pro tio eble perdiĝos ĉiuj varoj kaj mortos ĉiuj bestoj kaj homoj, inkluzive de mi mem. Mi devas fariĝi pli kuraĝa kaj energioplena por fronti kontraŭ la malfacilo.” Do li komencis piediri tien kaj reen, klopodante trovi metodon por solvi la problemon.

Estante atentema, li rimarkis aron da herboj de la okuloanguloj. Li pensis: “Neniu vegetaĵo povus vivi en tiu ĉi dezerto sen akvo.” Do li tuj alvenigis la plej fortajn virojn el la sekvantoj por fosi puton ĉeloke. Oni fosadis ĝis ili trafis gigantan ŝtonon post iom da tempo. Vidinte tion, ili haltis kaj komencis plendi kontraŭ la estro, dirante: “Tute vanas nia klopodo. Ni nur malŝparaĉas niajn tempon kaj energion.” La estro konsolis ilin: “Ne! ne! Miaj amikoj. Se ni rezignos la klopodon, ruiniĝos niaj vivoj kaj mortos niaj kompatindaj bovoj. Estu kuraĝaj!”

Tion dirinte, li subiris en la fositan kavon, alpremis sian orelon al la ŝtono kaj aŭdis sonon de fluanta akvo. Li tuj alvenigis knabon fosintan la kavon kaj diris: “Se vi rezignos, ni mortos. Do frakasu la ŝtonegon per peza martelo.”

La knabo levis la martelon super la kapon kaj ekbategis la ŝtonon per sia tuta forto. Jen! Li surpriziĝis kiam la ŝtono rompiĝis kaj akvo ŝprucis forte el sub la ŝtono. Ĉiuj homoj tuj ekzaltiĝis. Ili trinkis, sinbanis, lavis bestojn, kuiris manĝaĵon kaj manĝis ĝissate.

Antaŭ sia foriro ili starigis altan flagon por ke aliaj vojaĝantoj vidu de malproksime la novan fonton en la mezo de la varmega dezerto. Poste ili daŭrigis la vojaĝon sekure ĝis la fino.

La moralinstruo estas: Ne rezignu tro facilanime, kaj daŭrigu la klopodon ĝis vi atingos sukceson.

Ekpublikiĝis la aŭda versio de Budhismaj Rakontoj
“Budhismaj Rakontoj” estas la tria libro, kiun mi esperantigis el la  angla lingvo antaux kelkaj jaroj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ cent rakontoj, kiuj estas instruaj pri nia homa vivo. Dum mia tradukado multaj samideanoj  en- kaj eksterlandaj amikoj helpis min en la tralegado, kontrolo kaj  modifo de la traduko. Antaŭ nelonge samideano Zhao Jianping el Ĉina  Radio Internacia ekvoĉlegis kaj registris tiun ĉi tradukon post  voĉlegado de la antaŭaj du tradukloj “Budhismaj Fabloj” kaj “Amo al la  Vivoj” kiujn mi jam publikigis per la interreto kaj vi povos elŝuti el  mia retejo aŭ podkasto. Samideano Zhao Jianping helpis min ankaŭ en la  kontrolo kaj modifo de la teksto antaŭ sia voĉlegado. Mi esperas, ke la  nova traduko ankaŭ fariĝos bona legaĵo kaj aŭdaĵo por samideanoj kaj  komencantoj de Esperanto. La ligo por lego kaj aŭdo al traduko estas:  http://podkasto.budhano.com/?cat=16

Komentoj kaj proponoj de samideanoj estas ege bonvenaj.

Bonfaro Ŝanĝas Sorton
Hieraŭ estis la 109-a naskiĝtago de mia kara avino, kiu forpasis pace kaj kviete antaŭ dekkelkaj jaroj. Do mi volas skribi pri ŝia ĉefa travivaĵo malfacila sed inspira kiel memoraĵo al mi kaj aliaj samideanoj por koni la vivon kaj sorton pli bone.

Laŭ la plej frua memoraĵo de mia avino, kiam ŝi estis kvarjara, ŝia tuta familio vagis tra Yanmenguan Pasejo en la nunan hejmlokon ne malproksime de Wutaishan Montaro. Ŝi memoris, ke ŝia avo portis la havaĵon de sia tuta familio per vektstango dum ŝia patro per unu rada ĉarumo portis ŝian tutan familion krom ŝia pliaĝa fratino, kiu piediris post la patro. Nestante en la sino de sia patrino, ŝi estis portita kune kun siaj patrino, pliaĝaj fratino kaj frato. Tiam ŝi estis nur kvar jara, kaj tiu bildo profunde gravuritĝis en ŝian plej fruan memoron, pri kiu ŝi ofte rakontis al ni.

Ŝiaj avo kaj patro estis vagantaj komercistoj, kaj fariĝis kamparanoj post kiam ili fiksloĝiĝis en nia hejmloko. Ŝia patro estis fama pro siaj erudicio kaj kapablo. Li estis klerulo, kaj ankaŭ lerta pri komerco, kuracado kaj aŭguro, tamen liaj kapabloj ne povis lin riĉigi. Nia rakonto komenciĝas de lia aŭguro por siaj familianoj.

Kiam mia avino estis sep jara, ŝia patro faris aŭguron por siaj gefiloj inkluzive de mia avino. La sorto de la gefratoj estas iom pli bona, sed de ŝi estas la plej mizera laŭ la aŭguro. Ŝi suferos de malriĉo, batiĝo, vidvineco, perdo de infanoj kaj morto en mizero. Aŭdinte tion, mia avino ploregadis longe kuŝante sur la planko. Tiam ŝia patro diris al ŝi ameme: “Aŭskultu min, mia kara! Homa sorto estas ŝanĝebla. Se vi firmvole faru ĉion favoran al aliaj kaj kaŭzu nenion malfavoran al ili, vi havos sorton ne malpli bonan ol de viaj gefratoj.” Ŝi tenis la averton de sia patro profunde en la memoro, vere praktikis ĝi en sia tuta vivo kaj pruvis per sia travivaĵo, ke la instruo de ŝia patro estas tute prava.

Pro malriĉeco, ŝiaj gepatroj edzinigis ŝin al kamparana familio el vidvina patrino kaj du orfaj gefiloj kiam ŝi estis nur sep jara. En la antaŭa malfacila tempo tia fenomeno estis tre ordinara en Ĉinio. Mia avo estis pliaĝa ol ŝi je unu jaro kaj preskaŭ ĉiutage nutris ŝin per bato. Poste, ŝia bopatrino trovis malespere, ke mia avo estas tro frandema kaj mallaborema, kaj li tute ne kapablos vivteni familion. Do ŝi instruis sian arton de mato-farado al mia avino kun espero ke tiu povu vivteni la familion per si mem. La bopatrino de mia avino vidviniĝis de sia juneco, kaj ŝi vivtenis sian malgrandan familion per mato-farado. Pri la morto de mia praavo mi jam skribis, kaj eble vi jam legis ĝin en mia blogo.

Post kiam mia avo estis plenaĝa, li famiĝis en la ĉirkaŭa regiono kiel granda mallaboremulo. Foje, najbarino rakontis pri li. Ŝi diris, ke mia avo ofte vizitis najbarojn tuj kiam ili malfermis sian pordon post la ellitiĝo. Tie li sidadis kaj babilis ĝis mantenmanĝo, kaj tuj post la manĝo kun siaj familianoj, li denove forglitis el sia hejmo por eviti eventulan laboron. Li kutime sin kaŝis ĉe diversaj familioj, kaj estis tre malfacile trovi lin se iu bezonis lin. Laŭ ŝia memoro, li diligentiĝis nur foje, kaj mirigis ĉiujn, ke li iris en sian kampon portante ŝpaton tuj post la mateniĝo. Sed kiam oni serĉis lin pro io, ili fine trovis, ke lia kampo estis bone ŝpatita nur iom ĉirkaŭe lasante la mezan parton ne prilaborita. Anstataŭ daŭrigi la laboron, mia avo kuŝis sur la kampo kaj ronkis en profunda dormo kun ŝpato sub la kapo.

Tiel mia avino vivtenis sian familion per mato-farado sen helpo de mia avo. Krom sia hejma kaj kampa laboroj, ŝi ankaŭ fervore helpis aliajn laŭeble, do ŝi plaĉis al ĉiuj en la vilaĝo. Kiam miaj geavoj havis du filojn, mia avo malfeliĉe eksuferis de furunko en iu mano. Trovinte nenian kuracmetodon, li povis fari nenion alian ol fumi opion por mildigi la doloron. Poste, kvankam iu sukcese kuracis lin, tamen li neniam sukcesis sin deteni de opiofumado. Kvankam en malriĉeco, li konsumis laŭeble por la fumado. Kiam li ne plu povis trovi monon en la hejmo, li do prenis havaĵojn de sia familio por vendi aŭ bati mian avinon por la kaŝita mono. Li fariĝis komuna ŝtelisto de sia familio, kaj ĉiuj familianoj kaŝis vendeblajn objektojn for de li. Kvankam li ŝtelis ĉion vendeblan el sia propra familio, li neniam tuŝis havaĵojn de aliaj homoj, do li estis bonvena en ĉiuj familioj. La najbaroj kutime lasis mian avon gardi pordon por ili, se ili devas forlasi hejmon. La afero daŭris ĝis la milito kontraŭ japana agreso. Li partoprenis en la helpantaro de ĉina armeo, kaj estis mortigita de japanaj agresantoj. Post morto de mia avo, mia avino vivis sole kun siaj bopatrino kaj du filoj. Kiam ŝi estis tro malriĉa por vivteni la familion, ŝi devis forlasi sian bopatrinon kaj edziniĝi en vilaĝo ne tre malproksime. Kvankam ŝia bopatrino havis filinon, kiu estas kromedzino de riĉulo en la najbara vilaĝo, tamen la patrino ne povis akiri helpon de la filino. Foje, la maljuna patrino loĝis ĉe la filino dum kelkaj tagoj, laborante kiel servistino, tamen fine elpeliĝis de la bofilo, ĉar pro sia maljuneco, ŝi ne povis labori tiel multe kiel junaj servistinoj. Mia avino ne forlasis la devon vivteni sian bopatrinon eĉ post sia refoja edziniĝo. Ŝi frekventis al sia bopatrino kaj ĉiufoje donis al ŝi monon aŭ grenon por ke la maljunulino tenu sian vivon. Kaj eĉ se mia avino prokrastis la viziton pro okupiteco, ŝia bopatrino kutime vendis havaĵojn iom post iom por sin vivteni. Kiam mia avino revenis por viziti sian bopatrinon, ŝi kutime reaĉetis la elvenditajn havaĵojn de la aĉetintoj. Ĉiuj en la vilaĝo sciis bone, ke ili ne povos longe uzi la objektojn aĉetitajn de la kompatinda maljunulino, kaj la pago de mia avino estas iom pli alta ol la prezo postulita de ŝia bopatrino. Do kiam la maljunulino bezonis helpon, ĉiuj volonte aĉetis ŝiajn vendaĵojn eĉ se ili tute ne bezonis tion. Post du jaroj la nova edzo de mia avino forpasis seninfane, do ŝi forvendis ĉiujn havaĵojn de la nova edzo, kaj revenis al sia bopatrino. Tiel ŝi filinece prizorgis la bopatrinon ĝis ties lasta momento. Ŝia bopatrino ofte diris al ŝi: “Mi ne povis havi helpon de mia propra filino krom de vi, mia filineca bofilino, do en via maljuneco vi ne suferos de malfacilaĵoj kaj ankaŭ vi havos filinecan bofilinon.” La antaŭdiro de mia praavino estis prava. Mia patrino vere prizorgis mian avinon filinece kaj estis laŭdata en nia regiono.

Ekde infaneco mi vivis ĉe mia avino, kaj en mia memoro ĉiuj en la vilaĝo respektis ŝin, kaj ĉe ŝi neniam mankis najbarinoj. Se okazis malagrablaĵo kaj konflikto inter geedzoj aŭ najbaroj, ili ofte venis al mia avino por peti konsilon kaj konsolon. Post la interpacigo de mia avino, ili konvertis sian rankoron en amikecon.

Post la edziĝo de mia onklo (patra frato), ŝi eksuferis de mia onklino, kiu transverŝadis koleron kontraŭ mia onklo al mia avino. Tamen mia avino toleris ĉion milde kvazaŭ amema patrino. Se iuj plendis por mia avino, mia avino kutime admonis ilin, “Mia dua bofilino estas ankoraŭ knabino. Ŝi distingos bonon kaj malbonon post sia maturiĝo.” Vere, post la hazarda morto de mia onklo, mia onklino reedziniĝis en najbara vilaĝo kaj havis duan bopatrinon. Tiam ŝi konsciis la patrinecan amon de mia avino, kaj frekvente vizitis ŝin kiel filino. Eĉ se iu donacis al ŝi iom da bongustaĵo, ŝi speciale piediris kilometrojn por ke mia avino gustumu.

Post la morto de mia onklo, mia avino estis trafita de kordoloro. En la 90-jaraĝo, ŝi ekpraktikis budhismon laŭ la konsilo de mi, kiu eklernis budhismon kelkajn jarojn pli frue, kaj iom post iom ĝuis mensan pacon kaj kvietecon. Tiam ŝi ofte diris, ke ŝi ĝuas grandan feliĉon en sia maljuneco bone prizorgate de la familianoj kaj registaro. Laŭ sia antaŭa sorto ŝi vivus mizere sen ido, sed ŝi havis filon, filinecan bofratinon kaj aron da nepoj. Kvankam ŝi ne spertis prizorgon de mia avo kiam li vivis, tamen ŝi ĝuis lian helpon pro la subvencio de registaro kiel edzino de martiro.Tio estis la rezulto de ŝia bona konduto. Ŝi tute konsentis kun mia deziro, ke mi fariĝu monaĥo por tutkore praktiki budhismon kaj helpi aliajn laŭ mia plej granda eblo. Nelonge post mia monaĥiĝo, ŝi forpasis pace kaj feliĉe kun neniu malsano aŭ sufero.

Laŭ instruo de budhismo, ni ĝuas la rezultojn gajnitajn per nia antaŭaj kondutoj kaj samtempe kultivas por niaj estontaj rezultoj per nia nuna ago. La travivaĵo de mia avino estas bona pruvo por tio.

La Printempa Festo en Monaĥejo Tiefosi
Mi enlitiĝis pli malfrue en la lasta nokto pro la komputila laboro,  kaj je la kvara hodiaŭ la vekhorloĝo vekis min akurate. Vekiĝinte, mi unue  turnis mian rigardon ĉien por serĉi la birdon, kiu gastas en mia  dormĉambro. En Ĉinio estas frosta vintro kaj mi timis, ke ĝi ne povas  elteni malvarmon ekstere pro sia vundiĝo, pro tio, mi portis ĝin en mian  dormĉambron pli varman en la lasta vespero. Ĝi flugadis ĉien en la ĉambro kaj fine trovis  plaĉan dormejon sur mia ŝranko. Pro la falo ĝi grave vundiĝis antaŭe kaj eĉ  fekis sangon, do mi ne estis certa, ĉu ĝi povos pasigi la nokton  sukcese. Feliĉe, ĝi staris bonfarte sur la antaŭa loko kiam mi vidis  ĝin frumatene.

Ellitiĝinte, mi lavis min kaj recitadis mantron por la birdo. Kiam mi  tion faris, ĝi turnis sian kapon kaj fiksrigardis min per brilantaj  okuletoj. Mi ĝojis pro ĝia bonfarto. Iom poste mi funkciigis la  komputilon por respondi la salutmesaĝojn por la Printempa Festo.

Kiam mi estis knabo, en  la Printempa Festo oni ĉiam ellitiĝis plifrue por eksplodigi fajraĵojn, kaj  multaj homoj eĉ preferis resti sendorme dum la nokto por atendi la alvenon  de la Printempa Festo. Tuj post la matenmanĝo, oni eliris  viziti  siajn parencojn kaj amikojn sinsekve por saluti ilin. En la nuna tempo  interreta komunikado estas tre oportuna kaj oni preferas sendi novjaran  salutmesaĝojn per mobilo kaj interreto. Do mi ricevis multajn salutmesaĝojn.  Respondi la salutojn ankaŭ estas temporaba afero.

Je la kvina en la monaĥejo oni sonorigis por ellitiĝo. Post la sinlavado oni iris en la  ĉefan halon por la matena rito, sed mi eliris portante fotilon kun  intenco fari serion da fotoj pri la tuta festo. Jen parto de fotoj en la  monaĥejo je la frumateno.

En Ĉinio oni ankaŭ havas kutimon frue esprimi sian omaĝon kaj oferi  incensojn al budhoj kaj bodisatvoj en la monaĥejo, do apenaŭ malfermiĝis  la pordo, envenis pilgrimantoj kiuj jam atendis longe ekster la  monaĥejo. Tamen ili ne estis la plej fruaj pilgrimantoj, ĉar la plej  fruaj venis de malproksime per longvoja aŭtobuso eĉ antaŭ la  meznokto, kaj jam hejmen reiris post la omaĝo.

Post la fotado, jam estis tempo por matenmanĝo. Mi pretigis milion  kaj akvon, kaj metis ilin antaŭ la birdon kiel ĝian matenmanĝon. Estas  tre interese, ke la birdo ne timis min kaj mia ago en la ĉambro tute ne  ĝenis ĝin.

En ĉinio oni kutime manĝas “Jiaozi” en la Printempa Festo. Kaj ankaŭ en la monaĥejo estas same. Jen nia matenmanĝo:

Post la matenmanĝo mi tuj eklaboris. Kvankam mi intencis fari fotojn,  tamen la aranĝo de abato ŝanĝis mian decidon. Mi respondecis pri  akceptado al alvenantoj kaj senpaga distribuado de libroj kaj diskoj. Do  mi tuj ekagis. Mi estis okupita kiam estis multaj homoj en la monaĥejo,  kaj nur kiam homoj estis malmultaj, mi havis ŝancon por foti.

Mia tagmanĝo estis malfrua kaj hasta, ĉar mi ne povis havi ĝin  akurate pro okupiteco, tamen tiu okupiteco estas tre plaĉa, ĉar mi havas ŝancon  helpi al aliaj. Post la tagmanĝo mi tuj revenis en mian ĉambron por la  birdo.  Tamen neatendite mi trovis, ke ĝi malaperis el mia  dormĉambro. Mi ektimis, ke ĝi denove pro malatento falus de sur mia libroŝranko en la fendon inter la ŝranko kaj muro. Dum mia serĉado mi  aŭdis bruon en la ekstera ĉambro, kiu funkcias kiel nia malgranda  kursĉambro. Vere, ŝi flugis el mia dormĉambro kaj staris sur la tablo de  la kursĉambro. Mi do metis ĝian manĝaĵon kiel tagmanĝon antaŭ ĝin.

Manĝinte, ĝi flugis sur ŝrankon kaj senĉese rigardis eksteren  senmove. “Eble ĝi volas reveni al sia nesto?” Mi pensis. Rigardinde ĝian  fekaĵon, mi trovis, ke ne plu estas sango, do mi  certigis al mi, ke mi  ne plu bezonas maltrankviliĝi pri ĝia sanstato. Mi do malfermis ĉiujn  fenestrojn kaj pordon por ke ĝi elflugu laŭvole. Ĝi baldaŭ flugis sur  malfermitan fenestron, sed tuj flugis returnen. Post la flugado tien kaj  reen, ĝi fine staris sur la malfermita fenestro kaj ĝoje pepadis longan tempon. Bedaŭrinde, kvankam mi memlernis kelkajn lingvojn, tamen mi ankoraŭ ne lernis la birdan lingvon, do komprenis nenion, kion ĝi  volas esprimi. Mi do nur recitis mantron por favori ĝin kun espero, ke  ĝi ne plu renaskiĝu en la malbona esteco, ĝis mi vidis ĝin etendi siajn  flugilojn kaj flugi eksteren en altan arbon. Tiam mi konsciis ke mi eĉ forgesis fari foton. Tamen laŭ mi la profunda impreso kaj bona leciono donitaj de ĝi per ĝia forta viveco estas pli valoraj ol la fotoj.

Reta kurso de Esperanto komenciĝis
Antaŭ duonmonato komenciĝis la reta kurso esperanta okazigita de  Budhana Retejo Esperantista (http://www.budhano.com). La kurso daŭros  iom pli ol du monatojn. En la kurso lernas kvar novaj gekuranoj kaj  partoprenas kelkaj komencantoj.

Laŭ la volo de la kursanoj, la kurso kaŭros senĉese eĉ dum la feriotempo de printempa festo.

Partopreno en la jarkunsido de Xi’an Esperanto-ligo
La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.

Post la kunsido mi tranoktis en la domo de la gepatroj de s-ro Wang Tianyi, estro de Xi’an Esperanto-ligo. Zongli kaj Miaohua tranoktis en la oficejo de Xi’an Esperanto-ligo. Dum restado en la ligo, mi kaj s-ro Wang Tianyi interparolis pri la perspektivo fondi esperantajn kursojn en lernejoj kaj universitatoj, okazigi eksponojn de esperantaj eldonaĵoj en universitatoj, kaj pri estontaj laboroj de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi.

La sekvan tagon gesamideanoj Wang Tianyi kaj Lilin akompanis nin al samideano Qiu Guanjin, kiu aĝas je 99 jaroj. Samideano Qiu ekkorespondis kun mi antaŭ pli ol dudek jaroj tuj post mia ekmemlernado de Esperanto. En mia deprimita tempo, li kuraĝigis min per siaj malfacilaj spertoj pere de la esperanta korespondado. Kiam li estis juna, li eklernis Esperanton en 1931, kaj poste li fervore laboris por nia esperanta afero. Li devigite sekvis armeon de Guomindang al Taiwan, tamen pro sia forta amo al la Komunista Partio de Ĉinio li forfuĝis al la ĉeflando kun siaj edzino kaj filino spite al granda vivdanĝero. Reveninte al la ĉeflando, li tuj sin okupis pri la konstruado de la nova Ĉinio. Tamen dum la dekjara kultura revolucio li estis persekutita kaj suferis multe pro onia miskompreno, ke li estus spiono aŭ sendito de Guomindang. Malgraŭ tio, lia amo al la patrolando kaj Esperanto neniel ŝanceliĝis. Nun kvankam li estas maljuna kaj nebonfarta, tamen li ĉiam pensas pri Esperanto. Nun li preskaŭ perdis la vidan kaj aŭdan kapablojn, tamen li ankoraŭ rekonis min kaj ni babilis libere en Esperanto. Mi parolis pri la ekprosperiĝo de Esperanta afero, kaj li esprimis sian deziron, ke ĉiuj esperantistoj laboru pli diligente por plivigligi nian esperantan movadon kaj akceli la mondan pacon. Li ankaŭ petis min transdoni sian elkoran saluton al ĉiuj samdeanoj konataj kaj nekonataj.

Adiaŭinte samideanon Qiu Quanjin, ni pilgrimis al Monaĥejo Ci’ensi, kie Majstro Xuanzang fondis tradukejon de budhismaj sutroj post sia reveno el Hindio, kie li diligente lernis budhismon. Tie mi sekrete ĵuris, ke ni laŭeble faru laŭ lia ekzemplo por esperantigi pli da budhismaj verkoj kaj fari kontribuon al la mondaj paco kaj harmonio. Eble la kursaninoj faris la samon kaj havas la saman deziron pri sia estonteco. Ni ankaŭ faris pilgrimadon en Monaĥejo Wolongsi, kiu estas mondfama monaĥejo de Zen-budhismo. Post tio, ni revenis al Monaĥejo Tiefosi en la vespero.

La sperto ĉeesti la jarkunsidon donis al ni bonan impreson.Tio ankaŭ akcelis la intereson kaj memfidon de komencantinoj pri esperantaj lernado kaj aplikado.

Merito pro savo al vivoj
Filmeto farita laŭ Ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis la subtitolon.

<object width="480" height="400"><param name="movie" value="http://player.youku.com/player.php/sid/XMjIzOTQ2NDU2/v.swf"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="never"></param><param name="allownetworking" value="internal"></param><param name="flashvars" value="isShowRelatedVideo=false&showAd=0&show_pre=1&show_next=1&isAutoPlay=false&isDebug=false&UserID=&winType=interior&playMovie=true&MMControl=false&MMout=false&RecordCode=1001,1002,1003,1004,1005,1006,2001,3001,3002,3003,3004,3005,3007,3008,9999" /><embed src="http://player.youku.com/player.php/sid/XMjIzOTQ2NDU2/v.swf" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="never" allownetworking="internal" allowfullscreen="true" width="480" height="400" flashvars="isShowRelatedVideo=false&showAd=0&show_pre=1&show_next=1&isAutoPlay=false&isDebug=false&UserID=&winType=interior&playMovie=true&MMControl=false&MMout=false&RecordCode=1001,1002,1003,1004,1005,1006,2001,3001,3002,3003,3004,3005,3007,3008,9999"></embed></object>

Vivperdo pro manĝo al testudo
La filmo estas farita laŭ ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis el ĉina lingvo.

<object width="480" height="400"><param name="movie" value="http://player.youku.com/player.php/sid/XMjIzNzY3ODk2/v.swf"></param><param name="allowFullScreen" value="true"></param><param name="allowscriptaccess" value="never"></param><param name="allownetworking" value="internal"></param><param name="flashvars" value="isShowRelatedVideo=false&showAd=0&show_pre=1&show_next=1&isAutoPlay=false&isDebug=false&UserID=&winType=interior&playMovie=true&MMControl=false&MMout=false&RecordCode=1001,1002,1003,1004,1005,1006,2001,3001,3002,3003,3004,3005,3007,3008,9999" /><embed src="http://player.youku.com/player.php/sid/XMjIzNzY3ODk2/v.swf" type="application/x-shockwave-flash" allowscriptaccess="never" allownetworking="internal" allowfullscreen="true" width="480" height="400" flashvars="isShowRelatedVideo=false&showAd=0&show_pre=1&show_next=1&isAutoPlay=false&isDebug=false&UserID=&winType=interior&playMovie=true&MMControl=false&MMout=false&RecordCode=1001,1002,1003,1004,1005,1006,2001,3001,3002,3003,3004,3005,3007,3008,9999"></embed></object>

Por la Rideto de la Patrino
Por la Rideto de la Patrino

Verkis S-ino Zhao Xiaohong  Elĉinigis Miaohui

Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . .
Ŝi estas mia kunlernantino, naskiĝinta en la kampara vilaĝo. Diplomiĝinte, ŝi fondis sian propran entreprenon post longjaraj klopodadoj. Kvankam ŝi ne povas kalkuliĝi kiel granda entreprenisto, tamen ŝia kapitalo jam estas giganta sumo en la okuloj de tiuj, kiuj vivas en la maldisvolviĝintaj kamparaj vilaĝoj. Ŝiaj gepatroj ne kutimas al la vivo en la urbo, kaj ankaŭ ne volas akcepti la monon de la filino. Ili deponis la monon donacitan de la infanoj en la banko, kaj daŭre terkulturas diligente por ĝui la vivon de sia propra forto. . .
Ŝi estas okupita de sia laboro, kaj vere ne estas facile por ŝi trovi tempon viziti hejmen. Ŝi provis admoni la gepatrojn, ke ili ne plu plantu medicinan herbon, sed la gepatroj ne konsentis pri tio, dirante, ke ili preferas sin vivteni. Ŝi volis dungi laboranton por la kamplaboroj, kaj ankoraŭ tion ne konsentis la gepatroj, dirante: “Ni ja havas proprajn manojn kaj sanan korpon. Kiom gravas la laceco? ”
Ŝi povas fari nenion kontraŭ tio. Ĉifoje, reveninte hejmen, kiam ŝi vidis, ke la gepatroj denove laboras en la kampo, ŝi tuj partoprenis per si mem. . .
Poste kiam ŝi diris tion al mi, mi ridis: “Ĉu tio estas necesa? Vi je ne estas devigita. ”
Ŝi diris: “Miaj gepatroj havas tian temperamenton. Se mi ne helpus en ilia laboro, kion alian mi faru por ili? kiel mi povus ĝojigi ilin? ”
Mi rememoris la kanton– “por la rido de la patrino. . . ”
Mi eksentis hontegon.
Mi neniam pensis, kiel mi plezurigu miajn gepatrojn. Mi ĉiam opinias, ke mi jam faris bone– Ili ne plu maltrankviliĝas pri la manĝo kaj vestoj, kaj krome, mi ankaŭ elspezas tempon viziti ilin hejme. Nun, mi konscias, ke mia fideleco estas ankoraŭ ne sufiĉa! Mi ne estas taŭga filino.
De post tio, la bildo de ŝia laborado en la kampo sub la varma suno ofte aperas en mia cerbo. Tio rakontas al mi, kiel ŝi kondutas al siaj gepatroj. . .