16. Klopodo por iluminiĝo
Post kiam Gotamo manĝis la bongustan rizon oferitan de Suĝata en la nokto, li iris al Gajao kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis ĉe ĝia orienta flanko, kiun oni kutime kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun la kruroj krucitaj kaj la dorso al la arbo, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi neniel forlasos la sidejon antaŭ ol atingi la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”
Li meditis per la atentado pri la spiroj. Estis la antaŭnokto de la plenluno. Frunokte trudiĝis en lian menson multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel la malica dio Marao kaj ties armeo. En lia koro aperis pensoj pri deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.
En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.

