Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

 19. La unuaj kvin monaĥoj

  Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel atingi saĝon, konduti bone kaj servi al la aliaj. Li pensis: “Nun jam mortis Asito, Aklaro kaj Udako, sed miaj amikoj Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio ankoraŭ restas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”

  Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Kiam ili vidis lin aliranta, ili diris unu al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”

  Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian interkonsenton. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekte transprenis liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

  Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas metodon al senmortiĝo. Mi sciigos al vi. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj praktikos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto.”

  Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte tian parolon de ilia malnova kamarado. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

  Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kiuj mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.”

  Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okeran Vojon, kiu estas la vojo al la iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de suferoj. La komunumo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Ambaŭ komentoj kaj sondadoj estas prohibitaj nun.

Komentoj estas fermitaj.