Arkivo por ◊ Novembro, 2025 ◊

Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

20. La unua instruado de la Budho

  La unua instruado de la Budho estas nomata “Sutro pri Turnado de Darma Rado” (Dhammacakkap Pavaottana Sutta”, kiu signifas turnadon de Darma rado). Ĝi okazis en la dekkvina de julio, nomata Asalho.

  La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj en Cerva Parko en Isipatano, la nuna Sarnato, proksime al Benareso de Hindio. Multaj anĝeloj kaj dioj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

  La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas senbrideco kaj asketismo.

  Li admonis ilin kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiaj plezuroj estas mondaj fundamentaĵoj ne noblaj kaj malhelpas en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estas dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpas en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpas klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.

  Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avido. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferojn estas la Nobla Okera Vojo.

  La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis la Kvar Noblajn Verojn.

  La Nobla Okera Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

  1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn.

  2. Ĝusta sinteno signifas havi tri specajn pensojn aŭ sintenojn.

  (i.) Pensoj de rezigneco aŭ sinteno de “forlaso”.

  (ii.) Pensoj de bona deziro al aliaj, kontraŭ malbona deziro.

  (iii.) Pensoj de senmalhelpo, kiu estas kontraŭ krueleco.

  3. Ĝusta parolo rilatas al sindeteno de malvero, inkluzive de mensogo aŭ diro de malvero, malpacigo aŭ malbonaj diroj pri aliaj homoj, krudaj vortoj kaj sensencaj babiloj.

  4. Ĝusta konduto rilatas al sindeteno de mortigo, ŝtelo kaj seksa miskonduto.

  5. Ĝusta vivtenado rilatas al kvin specoj da aferoj, de kiuj oni devas sindeteni por havi noblan vivon. La evitindaj aferoj estas komercoj de armiloj, vivantaj bestoj bredataj por mortigi, malsobriiga trinkaĵo kaj veneno.

  6. Ĝusta klopodo havas kvar partojn uzantajn meditadon.

  Klopodo ĉesigi la aperintajn malbonajn pensojn.

  Klopodo preventi la aperon de la malbonaj pensoj.

  Klopodo disvolvi la bonajn pensojn.

  Klopodo teni la aperintajn bonajn pensojn.

  7. Ĝusta atento konsistas el la kvaropo de la atentoj al korpo, sento, menso kaj Darmo respektive.

  8. Ĝusta koncentrado estas koncentriĝo de menso disvolviĝinta en meditado.

  Tiuj ok faktoroj povas grupiĝi en jenajn tri subgrupojn:

  silao,kiu estas moraleco

  ĝusta parolo, ĝusta konduto kaj ĝusta vivtenado

  samadio, kiu estas stato de koncentrita menso en meditado

  ĝusta klopodo, ĝusta atento kaj ĝusta koncentrado

  saĝo

  ĝusta sinteno kaj ĝusta kompreno

  Tiuj moraleco, koncentrado kaj saĝo estas la tri ŝtupoj sur vojo al mensa pureco, kies celo estas nirvano. Tiuj ŝtupoj estas priskribitaj en jena bela versaĵo:

  Ĉesigu la malbonan konduton,

  Faru la bonan konduton,

  Purigu la menson  Jen la konsilo de ĉiuj Budhoj.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Nekomenti
Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

 19. La unuaj kvin monaĥoj

  Nun la Budho volis sciigi al aliuloj, kiel atingi saĝon, konduti bone kaj servi al la aliaj. Li pensis: “Nun jam mortis Asito, Aklaro kaj Udako, sed miaj amikoj Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio ankoraŭ restas en Benareso. Mi devas iri tien por diri al ili.”

  Do li foriris al Benareso ĝis fine li atingis la arbaron, kie liaj kvin amikoj praktikis asketismon. La arbaro ĉe Sarnato estis nomata Cerva Parko. Kiam ili vidis lin aliranta, ili diris unu al alia: “Rigardu tien! Jen estas la luksama Gotamo, kiu rezignis fastadon kaj dronas en vivo facila kaj komforta. Ni nek parolu nek montru respekton al li. Neniu iru transpreni lian bovlon aŭ robon. Ni nur lasu maton tie por li sidi se li volas, kaj se li ne volas, li do staru. Kiu prizorgos sentaŭgan asketon kiel lin!”

  Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian interkonsenton. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekte transprenis liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

  Sidiĝinte, la Budho ekparolis: “Aŭskultu, asketoj. Mi havas metodon al senmortiĝo. Mi sciigos al vi. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj praktikos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto.”

  Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte tian parolon de ilia malnova kamarado. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

  Sed la Budho respondis: “Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kiuj mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem.”

  Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okeran Vojon, kiu estas la vojo al la iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de suferoj. La komunumo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Nekomenti
Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

18. Sep semajnoj post la iluminiĝo

  Sub la bodhi-arbo

  En la unua semajno post sia ilumiĝo, la Budho sidis sub la bodhi-arbo spertante la feliĉon de libereco kaj trankvileco. Li estis trankvila kaj feliĉa, sin liberiginte de ĝenaj pensoj.

  Fiksrigardi al la arbo

  En la dua semajno, la Budho staris pro dankemo fiksrigardante al la arbo, kiu ŝirmis lin dum lia klopodo por budhiĝo, kiel li meditis ĉe la bodhi-arbo.

  Pro la ekzemplo, ĝis nun ankoraŭ furoras la kutimo, ke oni respektas ne nur al la originala bodhi-arbo, sed ankaŭ al ĉiuj postaj bodhi-arboj.

  La ora ponto

  En la tria semajno, la Budho vidis per sia mensa rigardo, ke la ĉielanoj en la ĉieloj dubas, ĉu li jam atingis iluminiĝon. Por provi sian iluminiĝon, la Budho kreis oran ponton en la aero kaj iris supren kaj malsupren dum la tuta semajno.

  La juvela ĉambro

  En la kvara semajno, li kreis belan juvelan ĉambron kaj sidis en ĝi meditante pri tio, kio estas konata kiel Abidarmo, alinome, “la detala instruado”. Liaj menso kaj korpo estis tiel purigitaj, ke el lia korpo radiis ses-koloraj lumoj blua, flava, ruĝa, blanka, oranĝa kaj miksa el la kvin koloroj. Hodiaŭ la budhisma standardo estas farita el la ses koloroj. Ĉiu koloro prezentis apartan noblan kvaliton de la Budho: la flava por sankteco, blank por pureco, blua por konfido, ruĝa por saĝo kaj oranĝa por senavido. La miksa koloro prezentis ĉiujn tiujn noblajn kvalitojn.

  Tri knabinoj

  En la kvina semajno, kiam la Budho meditis sub la banjanarbo, tri plej ĉarmaj knabinoj nomataj Tanha, Rati kaj Raga venis por ĝeni lian meditadon. Ili dancis sorĉe kaj tente, kaj faris ĉion eblan por logi la Budhon rigardi iliajn dancojn. Sed li persistis en la meditado senĝenite, kaj ili baldaŭ enuiĝis kaj forlasis lin sola.

  La Mucalindo-arbo

  La Budho iris al la mucalindo-arbo kaj meditis sub ĝi. Ekpluvegis, kaj la giganta kobra reĝo nomata Mucalindo eliris, volvis sian korpon en sep rondoj ĉirkaŭ la Budho por teni lin varma, kaj tenis sian kapon super lia kapo por protekti lin de la pluvo. Post sep tagoj la pluvo ĉesis, kaj la serpento sin ŝanĝis en junulon, kaj esprimis sian respekton al la Budho. La Budho diris:

  ”Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas kontentaj. Feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas kaj scias la Veron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj havas bonan volon al ĉiuj vivestaĵoj en la mondo. Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne havas kroĉiĝojn kaj jam rezignis sensajn dezirojn. La malapero de la vortoj

  ”Mi estas” estas vere plej granda feliĉo.”

  La Raĝajatano-arbo

  En la sepa semajno, la Budho meditis sub raĝajatano-arbo. En la kvindeka mateno, post liaj sep semajnoj de fastado, du komercistoj Tapuso kaj Baliko iris al li. Ili oferis al li rizajn kukojn kaj mielon, kaj ĉesigis lian fastadon. La Budho diris al ili pri iom da scio, kion li trovis en sia iluminiĝo.

  Ambaŭ komercistoj fariĝis la unuaj laikaj disĉiploj post la rifuĝo en la Budho kaj la Darmo, kiu estas la instruo de la Budho. Ili petis ion sanktan de la Budho por konservi kiel memoraĵon. La Budho palpis sian kapon per la dekstra mano, eltiris iom da haroj kaj donis al ili. Sur la vojo al sia hejmo, la komercistoj oferis tiujn harajn relikvojn nomatajn “Kesa Datu” en la Swedagon-pagodo de la nuna birma urbo Ranguno.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Nekomenti
Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

17. Brilas la suno de iluminiĝo

  La Budho rezistis kontraŭ la atako de Marao. Fine retiriĝis la maliculo kaj kvietiĝis la terura ŝtormo okazigita de li. Nun la menso de la Honorulo trankviliĝis. Malaperis la densa mallumo kaj reaperis la plena luno kaj steloj.

  La Sinjoro iris en profundan meditadon trapasinte la komprenan limon de ordinaraj homoj. Li vidis la realecon anstataŭ la ŝajnon de la vera mondo. Lia menso moviĝis rapide antaŭen kaj supren kiel aglo ŝvebis senpene al la suno.

  Li vidis siajn pasintajn vivojn kaj ĉiujn siajn antaŭajn naskiĝojn kun bonaj aŭ malbonaj kondutoj kaj iliaj gajnoj kaj perdoj. Kiam lia menso leviĝis supren, li vidis la vivcirklon de homaj naskiĝo kaj morto. Li vidis, ke la vivestaĵoj naskiĝas kaj mortas ripete laŭ sia karmo.

  Tiuj, kiuj faras bonan konduton, naskiĝas en ĉieloj. Kvankam ilia vivo daŭras pli longe ol tiuj sur la tero, tamen ĝi ankaŭ finiĝas en morto ĉar ankaŭ ili estas viktimoj de la leĝo de efemereco. Tiuj, kiuj suferas en la inferaj statoj ankaŭ povos daŭri en la vivcirklo de renaskiĝoj. Do ĉiuj vivestaĵoj escepte de budhoj kaj aliaj sanktuloj estas katenitaj en la sama vivcirklo pro la senscieco.

  Kiam lia vidpovo fariĝis pli klara, li vidis, ke la tiel nomata homa animo, kiun oni asertas kiel sin mem, disrompiĝis en erojn kaj kuŝiĝis antaŭ li kiel neinterkrucigitaj fadenoj de vesto. Li vidis la kaŭzon de la vivĉeno, kiu estas senscieco. La senscia homo, kiu alkroĉiĝas al senvaloraj kaj efemeraj aferoj, kreas en si mem pli kaj pli da danĝeraj iluzioj. Sed kiam oni rezignas la deziron, iliaj iluzioj finiĝas kaj senscieco malaperas kiel la nokto. Tiam ekbrilas la suno de iluminiĝo.

  Kompreninte la realecon de la mondo, la Budho perfektiĝis en la saĝo kaj ne plu renaskiĝos denove. Liaj avido kaj pereiga deziro tute elradikiĝis kiel fajro estingiĝis pro manko de brulligno.

  La Budho, la perfektulo, sidis baniĝante en la brila lumo de la Saĝo kaj Vero. La mondo ĉirkaŭ li restis kvieta kaj brila, kaj milda brizo blove levetis la foliojn de la bodhiarbo.

  Plene de kompatemo, la Sinjoro sidis sub la arbo en profunda komtemplado de la Darmo, restante en la perfekta paco de nirvano.

  Je la tagiĝo post sia iluminiĝo, la Budho eldiris versaĵon:

  ”Vi vagis tra multaj naskiĝoj en metempsikozo,

  Serĉante, sed trovante nenion, la konstruinto de tiu ĉi domo.

  Malfeliĉa estas la ripeta naskiĝo.

  Domkonstruinto, Vi jam vidis.

  Vi ne plu konstruos domon.

  Ĉiuj viaj ĉevronoj disrompiĝis;

  Viaj traboj frakasiĝis.

  La menso atingis absolutecon.

  Senavido jam realiĝis.”

Kategorio: La vivo de la Budho  | Nekomenti
Verkinto:
• lundo, Novembro 24th, 2025

16. Klopodo por iluminiĝo

  Post kiam Gotamo manĝis la bongustan rizon oferitan de Suĝata en la nokto, li iris al Gajao kaj ekserĉis taŭgan lokon por sidi kaj mediti. Li trovis banjanarbon kaj sidiĝis ĉe ĝia orienta flanko, kiun oni kutime kredis stabila kaj libera de tremo kaj skuado. Sidiĝinte kun la kruroj krucitaj kaj la dorso al la arbo, Gotamo faris firman decidon: “Eĉ se detruiĝos miaj haŭto, nervoj kaj ostoj, kaj sekiĝos mia sango, mi neniel forlasos la sidejon antaŭ ol atingi la perfektan saĝon, kiu estas la plej supera iluminiĝo kaj kondukas al eterna feliĉo.”

  Li meditis per la atentado pri la spiroj. Estis la antaŭnokto de la plenluno. Frunokte trudiĝis en lian menson multaj malbonaj pensoj, priskribitaj kiel la malica dio Marao kaj ties armeo. En lia koro aperis pensoj pri deziro, avido, timo kaj alkroĉiĝo, sed li ne permesis tiujn pensojn perturbi lian koncentradon. Li sidis pli firme ol antaŭe. Li ekperceptis trankvilecon kaj sentimecon kiam li lasis la pensojn aperi kaj malaperi per si mem. En la unua periodo de la nokto, li ekhavis povon travidi siajn pasintajn vivojn.

  En la dua periodo de la nokto Gotamo komprenis la efemerecon de la vivo, kaj kiel vivestaĵoj mortas nur por denove renaskiĝi. En la tria periodo de la nokto, li eksciis la kaŭzon de ĉiuj malbonoj kaj suferoj, kaj kiel liberiĝi de tio. Li komprenis kiel ĉesigi malĝojon, malfeliĉon, suferon, maljuniĝon kaj morton.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Nekomenti