Arkivo por Kategorio ◊ Novaĵo ◊

Verkinto:
• dimanĉo, Februaro 13th, 2011

“Budhismaj Rakontoj” estas la tria libro, kiun mi esperantigis el la angla lingvo antaux kelkaj jaroj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ cent rakontoj, kiuj estas instruaj pri nia homa vivo. Dum mia tradukado multaj samideanoj en- kaj eksterlandaj amikoj helpis min en la tralegado, kontrolo kaj modifo de la traduko. Antaŭ nelonge samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia ekvoĉlegis kaj registris tiun ĉi tradukon post voĉlegado de la antaŭaj du tradukloj “Budhismaj Fabloj” kaj “Amo al la Vivoj” kiujn mi jam publikigis per la interreto kaj vi povos elŝuti el mia retejo aŭ podkasto. Samideano Zhao Jianping helpis min ankaŭ en la kontrolo kaj modifo de la teksto antaŭ sia voĉlegado. Mi esperas, ke la nova traduko ankaŭ fariĝos bona legaĵo kaj aŭdaĵo por samideanoj kaj komencantoj de Esperanto. La ligo por lego kaj aŭdo al traduko estas:  http://podkasto.budhano.com/?cat=16

Komentoj kaj proponoj de samideanoj estas ege bonvenaj.

Kategorio: Novaĵo  | 2 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Decembro 22nd, 2010

La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.

pli…

Kategorio: Novaĵo  | Komenti
Verkinto:
• vendredo, Novembro 05th, 2010

Hieraŭ tagmeze du koreaj samideaninoj vizitis Tiefosi akompanate de samideanoj Wang Tianyi kaj Wan Shubin el Xi’an Esperanto-Asocio. Dum ilia gastado ni interparolis esperante, kaj du komencantinoj  en la monaĥejo ankaŭ partoprenis en la interparolado. pli…

Kategorio: Novaĵo  | 2 Komentoj