Verkista Arkivo

Verkinto:
• mardo, Aprilo 24th, 2018

Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la palacon kaj luksan vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.

“Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado,” decidis Gotamo, “ĉar tio estas la vojo por atingi saĝon.” Li praktikis fastadon, kion oni opiniis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon. Li sin vivtenis per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro kaj liaj okuloj profunde kaviĝis kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel senkarna ostaro vivanta. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato.

Lia alia metodo por torturi la korpon estis, ke li sin detenis de spirado por longa tempo ĝis li perceptis grandan doloron en la oreloj, kapo kaj tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena luno kaj nova luno, li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.

Li faris tiujn praktikadojn dum ses jaroj. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj troaj rigorecoj ne kondukas al iluminiĝo.” Li ekiris almozpeti manĝaĵon en la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin senesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj volis fari nenion plu por li.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 24th, 2018

Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la instruistoj plej bonaj kaj famaj estis Alaro Kalamo. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn sciojn inkluzive de meditado. Fine, Alaro Kalamo diris, ke li ne plu kapablas instrui lin: “Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie, akceptu mian pozicion kaj kune kun mi instruu miajn lernantojn.”

Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia klopodo ankoraŭ ne sukcesis.

Do Gotamo forlasis Alaron Kalamon kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udako, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udako ne povas instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povas solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakon kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li eltrovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 24th, 2018

De la rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulon. Li hazarde vagis al la urbo Raĝagaho, kie vivis la reĝo Bimbisaro. Kun almozbovlo en la manoj, Sidarto iris sur la stratoj kolektante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotamo”, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.

Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.

Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun oni nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila kaj tute ne similas al almozulo.”

Apenaŭ Reĝo Bimbisaro aŭdis la nomon “Gotamo”, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodano. Li do iris al la reĝido kaj demandis: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.”

“Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, kaj vin kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankvilecon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio,” dirinte, Asketo Gotamo foriris.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 24th, 2018

 

 

La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta regno. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li rimarkis, ke la reĝido dronis en ĉagreno kaj la nova bebo ne savis lin el la malĝojo. La reĝo timis, ke Sidarto forlasos la palacon por monaĥiĝi, do li faris sian eblon por distri la reĝidon el malĝojo kaj logi lin al la luksa palaca vivo.

La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi la patron. Dum la festeno oni servis la plej bongustajn manĝaĵojn; la knabinoj el la tuta regno prezentis la plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj ludis, kaj la plej bonaj pupludistoj kaj magiistoj prezentis nekredeblajn mirindaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.

Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ankaŭ ili haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiu nokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis. Kion li vidis! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj aktoroj en la plej malbelaj, hontindaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis por plezurigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun la buŝo malfermita, kaj iuj grincis la dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝiĝintaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis kaj turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanon kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantako.

Kiam Ĉano pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo kun sia mano sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem: “Se mi movos ŝian manon por ĉirkaŭpreni la bebon lastafoje, mi timas, ke mi vekos ŝin, kaj ŝi malhelpos min de la foriro. Ne! Mi devas foriri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos por denove vidi lin kaj lian patrinon.”

Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis nokotmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantako akompanate de sia fidela servisto Ĉano, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo Kapilavasto, kiu tiel kviete dormis en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis post kiam li rajdis al la bordo de la rivero Anomo, kiu signifas “famegon”. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis la reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉano, por ke tiu reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉano reiru kun Kantako.

“Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉano malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto malpermesis lin resti kvankam li petegis trifoje.

Finfine Ĉano ekiris, sed Kantako rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile: “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantako. Ne plu atendu min.” Sed Kantako pensis: “Mi ne plu revidos mian mastron.” Larmoj fluadis el ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantako kaj ĝi falis morte pro malĝojo.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 18th, 2018

 

Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis al Ĉano: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?”

“Li estas monaĥo,” respondis Ĉano, “Li loĝas en monaĥejo kaj iras de domo al domo por peti manĝaĵon kaj de loko al loko por instrui homojn kiel posedi trankvilecon kaj konduti bone.” Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Kiam li iris tra la parko, li pensis: “Tia homo mi devas fariĝi.”

Li piediris ĝis laciĝo kaj sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, novaĵo venis, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte tion, li diris: “Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por forlaso de la hejmo.” Do li nomis sian filon Rahulo, kiu signifas malhelpon.

Revenante al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. La belaspekto de la reĝido tiel allogis ŝin, ke ŝi diris laŭte: “Kiel feliĉaj estas la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!”

Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si: “La patrino, patro kaj edzino sentas feliĉon en bela figuro. Kiel oni eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?” Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. “Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi donos al ŝi rekompencon pro la instruo.” Preninte valoran perlan kolieron de sia kolo, Sidarto gardis sian promeson kaj dankeme ĝin donacis al Kisagotami.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti