Verkinto:
• vendredo, Marto 21st, 2014

Retradio 64/2014-03-23
 Elsendlisto
  Budhisma sutro
21. Metodo por havi plian filon
22. Komerco per kalambako
Budhismaj rakonto
3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo
Budhisma muzko
Ĉanto de matena sonorado
Budisma scio
Demandoj 20-26 de ĉapitro 1
Valora homa vivo
La saĝo de Zen-majstro
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 64-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo ”. Nun ni aŭskultos Budhisman sutron. Bonan aŭdeblecon al vi!
==


21. Metodo por havi plian filon
Iam antaŭe, iu virino havis filon kaj deziris plian. Ŝi demandis al aliaj virinoj: “Kiu havas metodon por ke mi nasku plian filon?”
Maljunulino diris al ŝi: “Mi povas realigi vian deziron, sed vi devas fari oferon al la ĉiela dio por tio.”
La virino demandis al la maljunulino: “Per kio mi devas oferi al la dio?”
La maljunulino diris: “Se vi mortigos vian filon kaj oferos lian sangon al la dio, vi povos naski plian filon.”
La virino ekvolis mortigi sian filon laŭ la instruo de la maljunulino.
Saĝulino mokridis kaj insultis ŝin: “Kiel malsaĝa vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi povos naski plian filon, tamen vi eĉ pretas mortigi la nunan.”
Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj. Kun deziro al estonta feliĉo ili sin ĵetas en fajron kaj torturas per diversaj metodoj por renaskiĝi en la ĉielo.
==
22. Komerco per kalambako
Antaŭe filo de prestiĝulo iris al la maro por kolekti kalambakon. Li havigis al si ĉaron da kalambako post kelkaj jaroj kaj portis ĝin hejmen por vendi en bazaro.
Neniu aĉetis ĝin pro la alta prezo. Post multaj tagoj, li vendis neniom, kaj ege ĉagreniĝis pro tio.
Vidinte, ke lignokarbo havas debiton, li pensis: “Mi preferas fari ĝin en lignokarbon por elvendi rapide.”
Li tuj bruligis la kalambakon en lignokarbon kaj vendis ĝin en bazaro kontraŭ enspezo de duonĉaro da lignokarbo.
La malsaĝaj homoj en la mondo ankaŭ kondutis same. Ili laboris diligente per diversaj metodoj por fariĝi budho, sed poste rezignis la klopodon pro malfacileco, kaj ekdeziris arahantiĝi por atingi nirvanon laŭeble plej frue.
==
Venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakonton de Sutro Damapado. La rakonto temas pri nia menso. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Bridita menso gvidas al feliĉo
3-3. La rakonto de iu malkontenta monaĥo
Estante subtila kaj malfacile videbla,
La menso falas sur sian deziraĵon.
Saĝulo devas bridi la menson.
Bridita menso alportas feliĉon.
Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al malkontenta juna monaĥo, kiu estis filo de bankisto.
Kiam la Budho loĝis en Sravastio, filo de iu bankisto iris al prestiĝa monaĥo, kiu ofte iris al lia hejmo por almozpeto, kaj diris: “Sinjoro, mi volas akiri liberiĝon el la suferoj. Instruu al mi metodojn per kiuj mi povos liberiĝi el la suferoj.” La monaĥo respondis: “Pacon al vi, frato. Se vi deziras liberiĝi el la suferoj, almozdonu manĝaĵon, oferu manĝaĵon por du semajnoj, provizu loĝejon dum la pluva sezono kaj donacu bovlojn, robojn kaj aliajn vivbezonaĵojn. Dividu vian havaĵon en tri porciojn: faru komercon per unu porcio, vivtenu viajn edzinon kaj filon per la alia kaj uzu la trian porcion por almozdono en la religio de la Budho.”
“Bonege, sinjoro,” respondis la filo de bankisto, kaj li faris ĉion laŭ la instruo. Tion farinte, li revenis al la monaĥo kaj demandis: “Sinjoro, ĉu mi devas fari ion alian?” “Frato, ricevu la tri rifuĝojn kaj observu la kvin preceptojn.” La filo de la bankisto tion faris, kaj poste denove demandis, ĉiu li devas fari ion plian. “Jes,” respondis la prestiĝulo: “Observu la dek preceptojn.” “Tre bone, sinjoro,” diris la filo de la bankisto kaj li ricevis la dek preceptojn. Ĉar la filo de la bankisto faris meriton per tiu ĉi maniero, li akiris atingojn unu post alia. Li denove demandis al la prestiĝulo: “Sinjoro, ĉu mi devas fari ion plian?” La monaĥo respondis: “Jes, fariĝu monaĥo.” La filo de bankisto tuj rezignis la mondan vivon kaj fariĝis monaĥo.
Li havis instruiston lertan je Abidarmo kaj preceptiston lertan je Vinajo. Post lia bikŝuiĝo, kiam ajn li iris al sia instruisto, la instruisto ripetis la demandojn trovitajn el Abidarmo: “Estas dece fari ĉi tion, sed estas maldece fari tion en la religio de la Budho.” Kaj kiam ajn li iris al sia preceptisto, la preceptisto ripetis la demandojn trovitajn el Vinajo, “En la religio de la Budho estas dece fari ĉi tion, kaj estas maldece fari tion; ĉi tio estas ĝusta, kaj tio ne estas ĝusta.” Post iom da tempo li pensis: “Kiel enuiga afero jen estas! Mi fariĝis monaĥo por atingi liberiĝon el la suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas libera spaco por mi etendi miajn manojn. Eĉ se homo vivas en la familio, li probable povas atingi liberiĝon el la suferoj. Mi refoje fariĝos dommastro.”
La Budho demandis: “Monaĥo, ĉu vi estas malkontenta?” “Jes, Sinjoro, mi fariĝis monaĥo por akiri liberiĝon el la suferoj, sed ĉi tie eĉ ne estas libera spaco por mi etendi la manojn. Eble kiel dommastro mi ankaŭ povos atingi liberecon el la suferoj.” La Budho diris: “Monaĥo, se vi povas gardi unu aferon, vi ne plu bezonas gardi la aliajn.” “Kio estas tio, Sinjoro?” “Ĉu vi povas gardi viajn pensojn?” “Jes, mi povas, sinjoro.” “Do nur gardu viajn pensojn.”
La menso movas tiel rapide, ke estas malfacile tute kapti ĝin. Ĝi estas rapida. Ĝi havas kutimon koncentriĝi sur ion, kion ĝi ŝatas. Estas bono kaj granda avantaĝo trejni la menson. La trejnita menso alportas feliĉon.
==
 Budhisma muziko
  Bonvenon al nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni kune aŭskultos ĉantadon de matena sonorigado en monaĥejoj de ĉina budhismo. Ĉiumatene en monaĥejoj de ĉina budhismo oni kutime sonorigas grandan sonorilon feran aŭ bronzan kaj ĉantas la nomojn de budhoj kaj bodisatvoj por beni la pacon kaj harmonion al la mondo kaj feliĉon al ĉiuj vivestaĵoj. Poste, ili komencos la matenan ceremonion. Nun ni aŭskultu la matenajn sonorigadon kaj ĉantadon de iu budhisma monaĥejo. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
  ==
  Fundamento de Budhismo
  Post la bela ĉantado ni venis al la programero “budhisma scio”. En hodiaŭa programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn tradukitajn de Miaohui el “la Fundamento de Budhismo” verkita de sinjoro Zhao Puchu. Hodiaŭ ni aŭskultos 7 demandojn kaj respondojn el la unua ĉapitro pri la Budho kaj origino de Budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
20. D: Kio estas rifuĝo?
R: Rifuĝo signifas konvertiĝi kaj rifuĝi en la Tri Juveloj kun la tutaj koro kaj animo. La rifuĝintoj en la Tri Juveloj estas budhanoj.
21. D: Ĉu multaj homoj venis kaj sekvis la Budhon en lia vivperiodo?
R: Jes, multaj homoj konvertiĝis laŭ la instruo de la Budho sur la vojo de Sarnato al Magadho post lia unua predikado. Inter ili estis tri bramanaj fratoj nomataj Kasapo. Ili jam estis Zoroastrianoj, sed konvertiĝis kaj kondukis pli ol mil sekvantojn al la Budho por konvertiĝi. Post kiam la Budho atingis Raĝagahon, la ĉefurbon de Magadho, konvertiĝis pli multaj homoj, inkluzive de iuj, kiuj fariĝis elstaraj disĉiploj de la Budho, kiel Sariputo, Mahamogalano kaj Mahakasapo. Poste, kiam la Budho revenis al sia hejmlando, multaj el siaj parencoj fariĝis liaj monaĥaj disĉiploj: Kiel ekzemple, lia plijuna duonfrato Nando, liaj kuzoj Anando kaj Devadato, kaj lia filo Rahulo. Inter ili estis razisto nomata Upalio, kiu servis en la reĝa familio kaj poste fariĝis fama majstro de budhismaj disciplinoj (Vinaya Bhanaka). Lia onklino Praĝapati ankaŭ sekvis lin kaj fariĝis lia unua monaĥina disĉiplino. Krome, pli multaj kredantoj rifuĝis en la religio sen rezigni sian homan vivon. Do la budhaj disĉiploj konsistis el bikŝuoj (monaĥoj) kaj bikŝuinoj (monaĥinoj), kiuj formis la monaĥan komunumon; kaj upasakoj kaj upasakinoj, kiuj estis viraj kaj inaj laikaj sekvantoj. Ili kune estis konataj kiel la kvar grupoj de la budhaj disĉiploj.
22. D: Kie Ŝakjamunio vojaĝis kaj predikis dum sia vivperiodo?
R: Laŭ historiaj notoj kaj eltrovaĵoj, la piedsignoj de la Budho ĉefe kovris Centran Hindion. Liaj disĉiploj disiris pli malproksimen en ĉiujn partojn. Estis legendoj en Srilanko kaj Birmo, ke la Budho faris vizitojn kaj piedsignojn tie. Dum sia vivperiodo la Budho loĝis plej parte en Raĝagaho de Ŝtato Magadho kaj Sravastio de Ŝtato Kosalo. Ekster Raĝagaho troviĝis bambua bosko donacita de Reĝo Bimbisaro al la Budho kaj liaj disĉiploj. La bambua bosko poste famiĝis kiel la Bambuara Monaĥejo (Veluvanaramaya). En Sravastio estis ĝardeno donaita de riĉa komercisto Sudato kaj kosala Reĝido Ĝeto al la Budho. Poste, tiu ĝardeno estis konata kiel la Ĝetavana Monaĥejo (Jetavanaramaya aŭ Jetavana Anathapindikassa-arama). Ĉar la Budho kutime vojaĝis inter ambaŭ lokoj, ili fariĝis gravaj sanktejoj por organizi budhismajn disciplinojn. Giĝakuta Monto situanta sude de Raĝagaho estis alia loko frekventita de la Budho kaj liaj disĉiploj por predikado. Antaŭ sia forpaso, la Budho iris norden de Raĝahago al Vesalio (Bihara Pradeŝo en moderna Hindio). Poste li sin turnis nordokcidenten, kaj fine atingis Kusinaron (nun Kasio en Utara Pradeŝo, Hindio), kie li forpasis nirvane (Parinibbana). Per fosado en la nuna tempo oni jam eltrovis la lokon de lia kremaciejo, kaj el ŝtono gravuritan bildon de lia nirvano kaj aliajn relikvojn. Por la celebrado de la 2500-a datreveno de la budha nirvano (S. Nirvana), la registaro de Hindio faris iom da bazaj riparado kaj konstruado en la sankta loko.
23. D: Kio estas “Nirvano”?
R: Ni eksplikos tion poste. Ĉi tie ni povas simple interpreti ĝin kiel morton.
24. D: Kio estis la okazo tuj antaŭ kaj post la budha nirvano?
R: La Budho suferis de grava malsano en Vesalio. Post la pluvsezona retiriĝo (Vessa) en Vesalio li iris kun siaj disĉiploj al la nordoriento. Sur la vojo li prenis la manĝaĵon oferitan de forĝisto Cundo kaj lia malsano des pli graviĝis. Fine li atingis la bordon de rivero en Kusinaro. Sin baninte, li kuŝiĝis dekstraflanke kun la kapo sur la dekstra mano sur pendlito inter kvar paroj da Sala-arboj. Sekve de tio, la statuoj de la kuŝanta budho aŭ la budha nirvano fariĝis en tiu ĉi pozo. La Budho informis siajn disĉiplojn pri la proksimiĝo de sia nirvano kaj ĉiuj disĉiploj venis vidi lin. En la nokto bramana klerulo nomata Subado venis vidi la Budhon. Kiam Anando provis haltigi lin, la Budho venigis Subadon al sia lito kaj instruis la lastan lecionon al li. Do Subado fariĝis la lasta disĉiplo de la Budho. Sur la vojo ekde kiam la Budho forlasis Vesalion, li predikis al siaj disĉiploj multfoje kaj en la noktmezo kiam li estis mortanta, li diris al ili lastafoje, “Ne opiniu, ke vi ne plu havos instruiston. Sed vi devas rigardi la instruojn (Dhamm) kiel vian instruiston. Estu diligentaj en strebado por liberiĝo. Neniam estu maldiligentaj.”
Post la forpaso de la Budho, lia korpo kremaciiĝis. La restaĵoj estis dividitaj en ok porciojn per Magadho, Sakjao kaj aliaj ŝtatoj kaj konserviĝis en ŝtupoj konstruitaj en la ok ŝtatoj. En la tria jarcento a. K., Reĝo Aŝoko elpenis porcion el la budhaj relikvoj konservitaj en Bodgajo de Magadho kaj dividis ilin en multajn porciojn por konservi en malsamaj lokoj. En 1898 arkeologoj trovis relikvan ŝtupon sur la norda bordo de Nepalo kiam ili fosis antikvan lokon de Kapilavasto. En la ŝtupo ili trovis ŝtonajn vazojn, urnojn kaj aliajn objektojn. Unu el la vazoj konserviĝis en urno farita el fero kaj kristalo. En la vazo estis ora floro kun budhaj ostoj sur ĝi. La skulptaĵo sur la urno montris, ke tio estas la budhaj relikvoj konservitaj de la Sakja ŝtato.
25. D: Kio estas “relikvo” (sariro)?
R: “Relikvo” signifas restaĵon de mortinto, sed tiu ĉi termino ĝenerale nur signifas la restaĵon de la Budho kaj aliaj eminentaj monaĥoj.
26. D: Kio estas la funkcio de ŝtupo?
R: Ŝtupo estas interpretita en la ĉina lingvo kiel “Ta”, “Tabo” aŭ “Sudubo”, signifanta “pagodon” aŭ “tombon”. Oni kutime konstruis ŝtupon por konservi relikvojn kvankam iuj ŝtupoj konstruiĝis nur por celo de memorado.
==
Pri homa vivo
 Jen alvenis la lasta programero de hodiaŭa elsendo. En tiu ĉi programero ni aŭskultos rakonton tradukitan kaj voĉlegitan de Arris. Kvankam la rakonto okazis antaŭ sufiĉe longa tempo, tamen ĝi ankaŭ estas signifoplena en la moderna periodo. Ĉiuj el ni devas pripensi la gravecon de kompatemo, kaj laŭeble apliki nian kompatemon en la ĉiutagaj vivo kaj laboro. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Reĝo kaj Arba feo
Antaŭ tre longa tempo, fiera reĝo volis konstruigi palacon por si mem. Do li ordonis siajn korteganojn: “Iru al la arbaro kaj eltrovu la plej altan arbon. Mi volas konstruigi palacon per ĝi.”
La korteganoj trovis la deziratan arbon en la densejo de la arbaro laŭ la postulo de la reĝo. Tiu arbo havis densajn branĉojn kaj foliojn. kelkaj arbetoj staris ĉirkaŭ ĝi. Vespere ili raportis al la reĝo: “Via Reĝa Moŝto, ni jam trovis la arbon, kiun vi volas. Morgaŭ ni iros al la arbaro dehaki ĝin.”
La reĝo kontentiĝis pri tio kaj iris dormi ĝojplene. En la nokto li faris strangan sonĝon. Li vidis, ke feo loĝanta en la arbego aperis antaŭ li kaj petis: “Via Reĝa Moŝto, bonvolu ne detrui mian loĝejon. Se vi faros tion, mi suferos je ĉiu hako kaj fine mortos.”
Sed la reĝo respondis: “Vi estas la plej bona arbo el la tuta arbaro. Mi devas uzi vin en la konstruado de la palaco.”
La feo petegis, sed la reĝo ne cedis. Li emfazis, ke la arbo devos morti pro la arbohako. Fine la arba feo diris al li: “Bone, vi rajtas haki la arbon. Sed bonvolu ne dehaki ĝin de malsupre kiel aliajn arbojn. Vi povas ordoni viajn subulojn grimpi al la supro unue, kaj dehaki branĉojn unu post aliaj ĝis la tuto.”
Aŭdinte lian proponon, la reĝo surpriziĝis: “Se oni faros laŭ via propono, ĉu tio ne pli suferigos vin ol dishaki la arbon de radiko unufoje?”
La feo respondis: “Jes, vi pravas, Via Reĝa Moŝto! Sed mi devas zorgis pri aliaj vivestaĵoj en la arbaro, do mi petas vin tiel agi. Vi scias, ke mi estas la plej granda arbo en la arbaro. Se vi unufoje faligus min, la ĉirkaŭaj arbetoj difektiĝus pro miaj falo kaj premo; multaj etaj bestoj perdus la vivon kaj multaj birdoj kaj insektoj perdus loĝejojn. Sed se vi dehakos la arbegon pecon post peco, la difekto al ili ne okazos.”
Tiam la reĝo subite vekiĝis. Li pensis: “Tiu arbo preferas suferi centojn da hakoj ol lasi etajn bestojn suferi. La arba feo ja estas tiel tolerema kaj kompatema! Kiel egoisma mi estas! Mi eĉ volas dehaki la arbon nur por miaj ĝuo kaj fiero! Mi ne rajtas dehaki tiun arbon, anstataŭe mi devas esprimi mian respekton al ĝi.” Do en la sekva tago la reĝo iris al la arbaro kaj oferis florojn al tiu sankta arbo por esprimi sian elkoran estimon.
Ekde tiu tago, li fariĝis plej bonkora kaj justa reganto.
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply