Verkinto:
• sabato, Septembro 22nd, 2012

  

  [Rezignado]

  Iam estis fama instruisto en la urbo Takasila de norda Hindio. Li instruis religion kaj ĉiujn aliajn studobjektojn. Lia erudicio estis granda, kaj lia instrua kapablo estis mondfama.

  En tiu periodo knabo naskiĝis en riĉa familio de Benareso. Liaj gepatroj tenis sanktan fajron senĉese brulanta ekde lia naskiĝtago. Kiam li atingis 16-an jaron, ili proponis al li fari elekton. Ili diris: “Tiu ĉi sankta fajro bruladas ekde via naskiĝo. Se vi volas renaskiĝi en alta ĉiela mondo, portu ĝin al la arbaro kaj adoru la fajran dion.

  ”Sed se vi volas havi ordinaran vivon kun familio, vi devas lerni kiel mastrumi la riĉaĵon de nia familio kaj ankaŭ pri la mondaj aferoj. Se vi faris tian elekton, iru kaj lernu ĉe la mondfama instruisto de Takasila.”

  La junulo diris: “Mi ne volas esti sanktulo. Mi preferas esti viro kun familio. Mi estos feliĉa dum la resta periodo de mia vivo.” Do liaj gepatroj sendis lin al la mondfama instruisto. Ili donis al li mil orajn monerojn kiel pagon por lia lernado.

  Post kelkaj jaroj la junulo diplomiĝis kun honoro kaj revenis al Benareso.

  Samtempe liaj gepatroj pli deziris, ke li fariĝu sanktulo en la arbaro. Tio estis ilia deziro ekde lia naskiĝtago. Lia patrino deziris la plej bonan vivon al sia filo. Ŝi pensis: “Mia filo volas edziĝi kaj vivteni familion. Li ne scias kiel danĝera estas malica virino al viro. Mi devas trovi metodon, por ke lia instruisto instruu tion al li.”

  Do la saĝa virino demandis sian filon: “Ĉu vi gajnis nur la Ordinaran Diplomon, sed ankoraŭ ne havis la pli superan Malfeliĉan Diplomon?” Ŝia filo respondis: “Jes, mi nur gajnis la Ordinaran Diplomon.”

  Lia patrino diris: “Kiel vi povas pretendi vin edukita en la mondaj aferoj se vi lernis nenion pri malfeliĉo? Reiru al la granda instruisto kaj petu de li la Malfeliĉan Diplomon.” La filo obeeme sekvis la konsilon de sia saĝa patrino kaj reiris al la urbo Takasila.

  La mondfama instruisto havis 120-jaran patrinon. Ŝi estis blinda kaj malforta, do la instruisto banis, manĝigis kaj prizorgis ŝin per siaj propraj manoj. Ĉar tio bezonis pli da tempo, li devigite rezignis la instruadon. Li translokiĝis kun sia patrino en arbaran dometon, kie li prizorgis ŝin tagnokte.

  Kiam la juna lernanto revenis de Benareso, li trovis, ke lia estinta instruisto ne plu estis en la altlernejo. Informiĝinte, ke li jam retiriĝis al arbaro, li tuj iris kaj trovis lin tie.

  Reciprokinte saluton, la instruisto demandis lin: “Kial vi revenis al mi tiel rapide?” Li respondis: “Vi ankoraŭ ne donis al mi Malfeliĉan Diplomon, Honora Instruisto.” “Kiu diris al vi pri tia diplomo?” demandis la instruisto. “Mia patrino, sinjoro,” li respondis.

  La instruisto pensis: “Mi neniam aŭdis pri tia diplomo. Sendube lia saĝa patrino volas, ke mi instruu al li kiel malicaj estas iuj virinoj ĉar ili kaŭzas grandan malfeliĉon al viroj.”

  Li diris: “Bone. Mi instruos vin, por ke vi gajnu la superan diplomon. La kurso estas praktika programo. Viaj lecionoj konsistas el prizorgado al mia maljuna patrino por mi. Banu, manĝigu kaj prizorgu ŝin milde kaj zorgeme per viaj propraj manoj.

  ”Kiam vi banas ŝin kaj masaĝas ŝian korpon, vi devas diri, ‘Kara sinjorino, eĉ en via maljuneco via haŭto restas tiel mola kaj bela.’ Vi devas konstante laŭdi ŝin pri ŝia beleco tiamaniere, dirante, ‘Kiam vi estis juna, vi certe estis des pli bela!’ Kaj se ŝi diros ion ajn al vi, vi devas informi min senhonte. Kaŝu nenion, kio ĝi estas. Se vi faras tion senerare, vi gajnos la Malfeliĉan Diplomon. Tiam via patrino fieros pri via sukceso.”

  La lernanto konsentis kaj komencis prizorgi la 120-jaran maljunulinon. Li banis kaj vartis ŝin per siaj propraj manoj. Li masaĝis ŝiajn brakojn, krurojn, dorson kaj kapon. Farante tion, li diradis: “Sinjorino, estas vere eksterordinare! Eĉ en tiel granda aĝo, viaj brakoj kaj kruroj estas tiel belaj! Mi eĉ ne povas imagi, kiel bela vi estis en via juneco!” En tiu ĉi maniero li laŭdis pri ŝia beleco foje kaj refoje por multaj tagoj.

  Iom post iom forta deziro estiĝis en la menso de la maljunulino. Kvankam ŝi sciis bone, ke ŝi estas blinda, kaj ŝia korpo kadukiĝis pro maljuna aĝo, tamen ŝi pensis: “Sendube tiu ĉi junulo volas vivi kun mi kiel mia edzo.” Do ŝi demandis lin: “Ĉu ni vivu kune kiel geedzoj?”

  La junulo respondis: “Jes, certe, sinjorino. Mi volegas. Sed kiel mi povas tion fari? Via filo estas mia instruisto, kaj li estas tre respektinda por mi. Tio kaŭzos al li hontindan skandalon. Mi ne povas hontigi mian instruiston.”

  Do la patrino de la instruisto diris: “Tiuokaze, mortigu mian filon se vi vere volas resti kun mi!”

  La lernanto diris: “Kiel decas por mi mortigi lin kiam mi jam lernas ĉe li dum tiel longa tempo? Kiel mi rajtas mortigi lin nur pro mia deziro je vi?” Ŝi respondis: “Se vi restos kun mi kaj ne forlasos min, mi mem mortigos lin!”

  Laŭ la interkonsento la lernanto iris al la mondfama instruisto kaj informis lin pri ĉio, kio okazis. Estis mirinde, ke la instruisto tute ne surpriziĝis. Li diris: “Vi faris tre bone pro via informiĝo, mia lernanto. Mi aprecas vian bonan laboron.”

  Poste li esploris la horoskopon de sia patrino kaj trovis, ke tiu tago ĝuste estis tempo por ŝia morto. Li diris: “Mi aranĝos provon por ŝi.”

  La instruisto skulptis statuon el mola ligno de arbobranĉo. Li faris ĝin precize laŭ sia vera grandeco. Li kuŝigis la statuon en la liton kaj kovris ĝin per litkovrilo. Li ligis longan ŝnureton al ĝi kaj donis la ŝnureton al sia lernanto. Li diris: “Nun donu la ŝnureton kaj hakilon al mia patrino. Diru al ŝi, ke estas ĝusta tempo por la mortigo.”

  La lernanto obeeme revenis al la blinda maljunulino. Li diris: “Mia instruisto dormas en sia lito, sinjorino. Se vi sekvos la ŝnureton, ĝi kondukos vin al li. Poste mortigu lin per tiu ĉi hakilo se vi vere povos tion fari!”

  Ŝi respondis: “Se vi ne forlasos min, mi tion faros.” Li diris: “Kiel mi povus forlasi vin?”

  Ŝi do prenis la hakilon en siajn manojn. Ŝi tremis kiam ŝi stariĝis. Malrapide ŝi sekvis la ŝnureton al la lito de sia filo. Ŝi palpis la statuon kaj konstatis, ke ĝi vere estas ŝia filo. Ŝi tiris la litkovrilon de ĝia kapo kaj levis la hakilon. Kun intenco mortigi sian filon per unu hako, ŝi hakis ĝin je la kolo tiel forte kiel ŝi povis. Tio eligis grandan sonon, do ŝi sciis, ke la hakilo trafis lignon.

  La instruisto demandis: “Kion vi faris, panjo?” Ŝi subite eksciis, ke ŝi estis trompita kaj ŝia fiintenco malkovrita. Ŝin trafis tiel granda paniko, ke ŝi tuj falis morta sur la teron. La tempo por la horoskopo estis preciza.

  La mondfama instruisto respekte kremaciis la kadavron de sia patrino kaj oferis florojn al ŝia cindro.

  Poste li diris al sia lernanto: “Mia filo, en realo efektive ne troviĝas tia objekto kiel ‘Malfeliĉa Diplomo’. Malicaj virinoj kaŭzas malfeliĉojn. Vi estas bonŝanca havante patrinon tiel bonan kaj saĝan. Per la metodo sendi vin ĉi tien por la “Malfeliĉa Diplomo”, ŝi volis, ke mi instruu al vi, kiel malicaj la virinoj povas esti.

  ”Vi jam propraokule vidis, kiel mia patrino pleniĝis de avideco kaj vanteco. Ŝi donis la lecionon al vi. Nun reiru al via saĝa patrino, kiu multe zorgas pri via bonfarto.”

  Kiam li revenis hejmen, lia patrino demandis: “Mia kara filo, ĉu vi finfine gajnis la superan Diplomon de Malfeliĉo?” Li respondis: “Jes, Panjo.”

  Ŝi do diris: “Mi demandu vin denove, mia filo. Ĉu vi deziras forlasi la laikan vivon kaj iri en la arbaron por adori la fajran dion? Aŭ ĉu vi volas edziĝi kaj havi familian vivon?”

  Ŝia filo respondis: “Mi ne plu volas havi familian vivon. Mi jam vidis per miaj propraj okuloj, kiel malicaj iuj virinoj estas. Iliaj avideco kaj vanteco estas senlimaj. Do mi volas nenion fari por la laika vivo. Mi serĉos pacon kiel monaĥo en arbaro.”

  Li respektoplene adiaŭis siajn gepatrojn. Post multjara kvieta meditado en la arbaro, li nature mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Malvirtaĵoj inter virinoj kaj viroj kaŭzas malfeliĉon al ili ambaŭ.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply