Verkinto:
• vendredo, Septembro 21st, 2012

  
  [Malmodereco]
  Iam vivis tamburisto en malgranda kampara vilaĝo. Li aŭdis, ke okazas foiro en la urbo Benareso. Do li decidis iri tien por gajni monon per tamburado. Li prenis sian filon kun si, por ke tiu akompanu lin en la muziko speciale komponita por ludo de du tamburoj.
  Ambaŭ tamburistoj, la patro kaj filo, iris al la foiro. Ili estis sukcesplenaj. Ĉiuj ŝatis ilian ludadon kaj donis monon al ili malavare. Post la foiro ili ekvojaĝis al sia hejmo en la malgranda vilaĝo.
  Sur la vojo ili devis trapasi malluman arbaron. Estis tre danĝere, ĉar rabistoj kutime prirabis preterpasantojn.
  La filo volis protekti sian patron kaj sin mem kontraŭ la rabistoj. Do li senĉese frapegis sian tamburon tiel laŭte kiel li povis.”Ju pli brue, des pli bone!” li pensis.


  La tamburisto tiris sian filon flanken. Li klarigis al li, ke oni havas kutimon frapi tamburojn kiam preterpasas grandaj grupoj, precipe procesioj de la reĝo, sed ili faras tion intermite en majesta maniero, kvazaŭ ili neniun timas. Ili kutime tamburis dum kelka momento, restis silenta, denove tamburadis, kaj tiel plu. Li konsilis al sia filo fari la samon por mistifike pensigi la rabistojn, ke preterpasas potenca sinjoro.
  Sed la knabo ignoris la konsilon de la patro. Li opiniis, ke li scias plej bone. Li pensis: “Ju pli brue, des pli bone!”
  Samtempe, bando da rabistoj aŭdis la tamburadon de la knabo. Unue ili pensis, ke potenca riĉa sinjoro alproksimiĝas  kun granda sekureco. Sed poste ili aŭdis, ke la tamburado daŭris freneze senhalte. Ili komprenis, ke tio sonas manie, kvazaŭ timigita hundido bojus kontraŭ granda kvieta hundo.
  Post esploro ili trovis nur la patron kaj filon. Ili bategis ilin, forrabis de ili la tutan monon malfacile gajnitan, kaj fuĝis en la arbaron.
  La moralinstruo estas: Troa agado kondukas al malsukceso.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply