Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

[Firmvolo]

Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en reĝa familio de Benareso en norda Hindio. Kiam li fariĝis reĝo, li estis nomata Bono la Granda. Li gajnis la titolon pro sia ĉiama bonfaro, kiun li faris eĉ se li ne profitis el la rezulto. Ekzemple li elspezis multe da reĝa trezoro por konstruigi kaj funkciigi ses domojn de filantropio. En tiuj domoj oni senpage liveris vivbezonaĵojn kaj helpojn al ĉiuj malriĉuloj, bezonantoj, kaj eĉ fremdaj vojaĝantoj. Baldaŭ Reĝo Bono la Granda famiĝis pro siaj pacienco, bonkoreco kaj kompatemo. Laŭdire li amis ĉiujn vivestaĵojn kiel patro amas siajn infanojn.

Kompreneble Reĝo Bono la Granda ankaŭ fastis en la sanktaj tagoj. Kaj nature li praktikis kvin maksimojn kaj abstinis de la kvin malbonaj kondutoj, kiuj estas mortigi vivestaĵon, ŝteli, fari malĉastaĵon, mensogi, kaj trinki alkoholaĵon. Do lia ĝentila bonkoreco pli kaj pli puriĝis.

Reĝo Bono la Granda neniam volis fari malutilon al aliaj, do li rifuzis malliberigi kaj puni krimulojn. Informiĝinte pri konduto de la reĝo, unu el liaj plej altaj ministroj volis profiti de tio. Li faris planon trompi iujn virinojn en la reĝa haremo. Poste la afero estis malkaŝita kaj oni raportis tion al la reĝo.

La reĝo alvenigis la malbonan ministron kaj diris: “Post enketo mi trovis, ke vi kulpis. Oni informiĝis pri tio, kaj vi jam malhonoris vin mem ĉi tie en Benareso. Do estus pli bone por vi forlasi kaj loĝi aliloke. Vi rajtas forporti ĉiujn viajn havaĵojn kune kun via familio. Iru kien ajn laŭ via plaĉo kaj vivu tie feliĉe. Lernu de tiu ĉi leciono.”

Kune kun sia familio la ministro portis ĉiujn siajn posedaĵojn al la urbo de Kosalo. Lia afero prosperis kaj li fariĝis ministro de tiea reĝo ĉar li estis tre saĝa. Baldaŭ la reĝo de Kosalo rigardis lin kiel fidelan konsilanton. Iutage li raportis: “Via Reĝa Moŝto. Mi venis ĉi tien de Benareso. La urbo de Benareso similas al abelujo, kie la abeloj ne havas pikilojn! La reganta reĝo estas tre malpotenca kaj malforta. Nur per malgranda trupo vi povas facile konkeri la urbon kaj ekposedi ĝin.”

La reĝo dubis pri tio kaj diris: “Vi estas mia ministro, sed vi parolas kiel spiono, kiu tentas min en kaptilon!” Li respondis: “Ne, Via Reĝa Moŝto. Se vi ne fidas min, sendu viajn plej bonajn spionojn esplori pri mia raporto. Mi ne mensogas. Kiam rabistoj estas kondukitaj al la reĝo de Benareso, li kutime donas monon al ili, admonas ilin ne plu ŝteli, kaj poste liberigas ilin.”

La reĝo decidis trovi, ĉu tio estas vera. Do li sendis kelkajn rabistojn prirabi malproksiman landliman vilaĝon de Benareso. La vilaĝanoj kaptis la rabistojn kaj kondukis ilin al Reĝo Bono la Granda. Li demandis ilin: “Kial vi faris tian kulpon?”

La rabistoj respondis: “Via Reĝa Moŝto. Ni estas malriĉaj. Ni trovis nenian rimedon por nin vivteni. Ni ne povas trovi laboron por nin vivteni ĉar en via regno estas sufiĉaj laborantoj. Do ni povas fari nenion alian ol prirabi vian regnon por vivteni nin.” Aŭdinte tion, la reĝo donacis monon al ili, admonis ilin ŝanĝi sian vivmanieron, kaj liberigis ilin.

Informiĝinte pri tio, la reĝo de Kosalo sendis alian bandon de banditoj al stratoj de Benareso. Ili prirabis vendejojn kaj eĉ mortigis kelkajn homojn. Kiam oni kaptis kaj eskortis ilin al Reĝo Bono la Granda, li traktis ilin same ĝentile kiel la unuajn rabistojn.

Informiĝinte pri tio, la reĝo de Kosalo tuj kondukis siajn trupojn kaj elefantojn al Benareso.

Tiam la reĝo de Benareso havis grandan armeon kun tre bravaj elefantoj. Estis multaj eksterordinaraj soldatoj, iuj el kiuj estis tiel grandaj kiel gigantoj. Oni sciis bone, ke ili havas kapablon konkeri la tutan Hindion.

La gigantaj soldatoj raportis Reĝon Bono la Granda pri la malgranda agresanta armeo de Kosalo. Ili petis permeson ataki kaj mortigi ĉiujn agresantojn.

Sed Reĝo Bono la Granda ne volis sendi ilin al milito. Li diris: “Miaj infanoj, ne batalu por ke mi restu kiel reĝo. Se ni detruas vivojn de aliaj, ni detruas ankaŭ nian mensan pacon. Kiel ni povos mortigi aliajn? Lasu ilin havi la regnon, se ili vere volas. Mi ne volas kontraŭbatali.”

La lojalaj ministroj petis: “Via Reĝa Moŝto. Ni batalos ilin per ni mem. Ne maltrankviliĝu pri vi mem. Nur faru la ordonon al ni.” Sed la reĝo denove malhelpis ilin.

Samtempe la Reĝo de Kosalo sendis al li averton, ke tiu militu aŭ cedu la regnon. Reĝo Bono la Granda faris sian respondon: “Mi ne volas, ke vi militu kun mi, kaj vi ne volas, ke mi militu kontraŭ vi. Vi rajtas posedi la regnon se vi deziras ĝin. Kiel ni rajtas mortigi homojn nur por decidi la nomon de la reĝo? Kio gravas eĉ se ŝanĝiĝos la nomo de la regno?”

Aŭdinte tion, la ministroj alvenis kaj petis: “Via Reĝa Moŝto, lasu nin eliri kun nia granda armeo. Ni batos ilin per niaj armiloj kaj kaptos ilin ĉiujn. Ni estas multe pli fortaj ol ili kaj ni promesas mortigi neniun el ili. Krome, se ni cedos la urbon, la malamika armeo nepre mortigos nin ĉiujn!”

Sed Reĝo Bono la Granda ne estis persvadita. Li rifuzis kaŭzi malutilon al aliaj homoj. Li respondis: “Eĉ se vi ne volas mortigi, multaj homoj vundiĝos pro la batalo, kaj multaj homoj perdos sian vivon pro hazardaj kaŭzoj. Neniu scias, ĉu la agresantoj vere mortigos nin, sed ni scias bone, ĉu nia nuna konduto estas prava aŭ ne. Do mi ne damaĝos nek damaĝigos iun ajn vivestaĵon!”

Do Reĝo Bono la Granda ordonis, ke oni malfermu la urbajn pordojn por la agresantoj. Li kondukis siajn ministrojn al la supra etaĝo de la palaco kaj ordonis ilin: “Diru nenion kaj pene tenu vin kvietaj.”

La Reĝo de Kosalo eniris la urbon de Benareso, kaj trovis neniun kontraŭstari. Do li kaj liaj soldatoj eniris kaj atingis la plej supran etaĝon. Ili kaptis la senkulpan Reĝon Bono la Granda. La soldatoj ligis la manojn de la venkita reĝo kaj ĉiuj liaj ministroj.

Poste oni kondukis Reĝon Bono la Granda kaj liajn ministrojn al la tombejo ekster la urbo kaj enterigis ilin en staranta pozo ĝis la kolo nur kun la kapo super la tersurfaco. Eĉ kiam oni preme malmoligis koton ĉirkaŭ lia kolo, la granda reĝo restis senmalama en la menso kaj diris nenion.

Neniu el la ministroj diris ion kontraŭan pro granda obeemo al Reĝo Bono la Granda kaj al disciplino. Sed la Reĝo de Kosalo tute ne havis kompatemon. Li diris krude: “Venas nokto, kaj la ŝakaloj agu laŭ sia plaĉo!”

Ĉe noktomezo, granda grego da ŝakaloj vagis en la tombejon. Eble ili flaris la homkarnan festenon pretan por ili.

Vidinte la ŝakalojn, Reĝo Bono la Granda kaj ĉiuj liaj ministroj kriegis senprokraste kaj fortimigis ilin. Tio okazis dufoje. Poste la saĝaj ŝakaloj eksciis: “Tiuj viroj estis lasitaj ĉitie nur por ke ni mortigu kaj manĝu.” Ne plu sentante timon, ili ignoris la kriojn. La ŝakala reĝo iris rekte al la vizaĝo de Reĝo Bono la Granda.

La reĝo oferis sian gorĝon al la besto. Sed antaŭ ol la ŝakala reĝo ekmordis ĝin, la reĝo tuj kaptis la mentonon de la ŝakalo per siaj dentoj. Ne vundante lin, Reĝo Bono la Granda nur tenis lin firme, tiel ke la ŝakala reĝo hurlegis pro teruro. Tio timigis aliajn ŝakalojn kaj ili ĉiuj forkuris.

Samtempe la ŝakala reĝo sin ĵetis tien kaj reen, freneze baraktante por sin liberigi de la fortaj makzeloj de la homa reĝo. Tion farante, li malkompaktigis la teron ĉirkaŭ la kolo kaj ŝultroj de la reĝo. Reĝo Bono la Granda delasis la vekriantan ŝakalon, sukcesis sin elŝovi el la malkompaktigita tero kaj sin eltiri sur la teron. Poste li liberigis ĉiujn siajn timigitajn ministrojn.

Okazis, ke estis kadavro de mortinto proksime. Ĝi hazarde kuŝis sur limo de regnoj poseditaj de du rivalaj demonoj. La demonoj kvereladis pri divido de la kadavro, insultante unu la alian en la demona maniero.

Poste unu diris al la alia: “Kial ni senĉese kvereladas anstataŭ ekmanĝi? Tie estas Reĝo Bono la Granda de Benareso. Li estas fama en la mondo pro sia justeco. Li dividu la mortinton inter ni.”

Ili trenis la kadavron al la reĝo kaj petis lin dividi ĝin por ili egale. La reĝo diris: “Mi ĝojos dividi ĝin por vi, miaj amikoj. Sed mi estas malhonora kaj malpura. Mi devas purigi min unue.”

Ambaŭ demonoj uzis siajn magiajn povojn kaj alportis parfumitan akvon, parfumon, vestaĵon, ornamaĵon kaj florojn el la reĝa palaco de Benareso. La reĝo sin banis, parfumis, vestis kaj kovris per ornamaĵoj kaj floraj girlandoj.

La demonoj demandis al Reĝo Bono la Granda, ĉu estas io ajn, kion ili povas fari. Li respondis, ke li estas malsata. Do la demonoj alportis ankaŭ la plej bongustan rizaĵon per ora bovlo kaj parfumitan akvon per ora taso el la reĝa palaco de Benareso per siaj magiaj povoj.

Poste, Reĝo Bono la Granda petis, ke ili alportu la reĝan spadon el sub la kapkuseno de la kosala Reĝo, kiu dormis en la palaco de Benareso. Per magio la demonoj plenumis tion tre facile. La reĝo disigis la kadavron ĝuste laŭ la spino per la spado. Li lavis la reĝan spadon kaj pendis ĝin ĉe sia flanko.

La malsataj demonoj ĝojplene englutis la egale dividitan kadavron. Poste ili dankis al Reĝo Bono la Granda: “Nun niaj ventroj estas plenplenaj. Ĉu estas io alia, per kio ni povas plezurigi vin?”  Li respondis: “Metu min ĉe la reĝon de Kosalo en mia propra dormĉambro de la palaco per via magio kaj krome, portu ĉiujn miajn ministrojn en iliajn hejmojn.” Dirinte nenion, la demonoj tuj faris tion laŭ peto de la reĝo.

Tiam la Reĝo de Kosalo dormis profunde en la reĝa dormoĉambro. Reĝo Bono la Granda tenere tuŝis la ventron de la dormanta reĝo per la reĝa spado. La reĝo vekiĝis ege surprizite. En la malhela lamplumo li teruriĝis, vidinte Reĝon Bono la Granda sinklininta al li kun spado en la mano. Li viŝis al si la okulojn kaj certigis al si, ke tio ne estas koŝmaro.

Li demandis la grandan reĝon: “Via Reĝa Moŝto, kiel vi venis ĉitien spite ĉiujn miajn gardistojn? Vi estis enterigita ĝis la kolo en la tombejo, do kiel vi estas senmakule pura, dolĉe parfuma, en via propra reĝa robo, kaj ornamita per valoraj juveloj kaj belegaj floroj?”

Reĝo Bono la Granda informis lin pri la okazaĵo de sia liberiĝo el grego da ŝakaloj. Li rakontis pri la demonoj, kiuj venis al li por ĉesigi la kvereladon, kaj kiel ili dankeme helpis lin per siaj magiaj povoj.

Aŭdinte tion, la reĝo de Kosalo venkiĝis de sia propra honto. Li riverence klinis sian kapon al Reĝo Bono la Granda kaj ekploregis: “Ho, granda reĝo, vian plej subliman bonkorecon konas eĉ la malsaĝaj ferocaj demonoj, kiuj vivas per manĝado de karno kaj trinkado de sango. Sed mi, kiu feliĉe naskiĝis kiel inteligenta kaj civilizita homo, estis tro malsaĝa por scii, kiel granda estas via pura bono.

“Mi promesas ne plu kontraŭi vin, mian mastron, kiu jam gajnis tiel perfektan nemalutilecon. Kaj mi promesas servi al vi ĉiam kiel via vera amiko. Bonvolu pardoni min, granda reĝo.” Tion dirinte, la reĝo de Kosalo kuŝigis Reĝon Bono la Granda sur la reĝan liton dum li kuŝiĝis sur malgrandan liton kiel servisto.

En la sekva tago la Reĝo de Kosalo venigis ĉiujn siajn soldatojn en la palacan korton. Tie li publike laŭdis la reĝon de Benareso kaj refoje petis pardonon de li. Li redonis la regnon kaj promesis, ke li por ĉiam protektu Reĝon Bono. Poste li punis sian konsilanton, la kulpan ministron, kaj revenis al Kosalo kun ĉiuj siaj trupoj kaj elefantoj.

Reĝo Bono la Granda sidis majeste sur sia ora trono, kies kruroj forme similas tiujn de antilopo. Oni ŝirmis lin kontraŭ la suno per pure blanka reĝa ombrelo. Li instruis al siaj regnanoj: “Popolanoj de Benareso, la bonaj kondutoj ĉiam komenciĝas per abstinado de la kvin fikondutoj. La plej altaj kvalitoj de Bonulo, ĉu reganto aŭ regato, estas kompatemo kaj bonkoreco. Kun tiuj kvalitoj oni ne malutilas al aliaj pro ia ajn kaŭzo aŭ kosto. Kiel ajn minacas danĝero, oni devas sin teni tolerema ĝis la grandeco de bonkoreco venkos en la fino.”

Tra lia resta regperiodo la regnanoj de Benareso vivis pace kaj feliĉe. Reĝo Bono la Granda daŭre plenumis la bonfarajn laborojn. Poste li forpasis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.

La moralinstruo estas: La bonkoreco venkos ĉion sen damaĝi aliajn.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply