Verkinto:
• dimanĉo, Junio 25th, 2017

La reĝo, kvankam tre nevolonte, lasis la reĝidon viziti la urbon duafoje. Li opiniis, ke estas malbone haltigi lin ĉar tio nur pliigos liajn konfuziĝon kaj malĝojon. La reĝo ne ordonis, ke oni pretigu sin kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel junuloj el nobelaj familioj, por ke neniu rekonu ilin.
Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia antaŭa vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ornamaĵoj, floroj kaj bone vestitaj popolanoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj ĉiutagajn laborojn por sin vivteni. Forĝisto martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. Juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamanto, oro kaj arĝento. Tinkturistoj tinkturis tukojn buntkoloraj kaj pendigis ilin por sekigi. Bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj, kiuj manĝis ilin ankoraŭ varmajn. La reĝido rigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj kontentaj pri la laboro.
Kiam ambaŭ daŭre piediris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Liaj vizaĝo kaj korpo estis kovritaj de purpuraj makuloj. Liaj okuloj turniĝadis kaj li anhelis malfacile por spiri.
Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: “Kio okazis al vi? Kio okazis?” Sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.
“Ĉano, diru al mi, kial la viro estas tia?” demandis la reĝido. “Kial li malfacile spiras? Kial li ne parolas?”
“Mia reĝido,” respondis Ĉano, “ne tenu la viron tiel. Li estas malsana. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj lia tuta korpo brulas. Jen kial li nur laŭte krias anstataŭ paroli.”
“Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.
“Jes, kaj eble ankaŭ vi tiel suferos, se vi tenas la viron tiel proksime. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin. Alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”
“Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu ĉi pesto, Ĉano?”
“Jes, mia reĝido, troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio,” respondis Ĉano.
“Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu malsano venos iam ajn, neatendite?” demandis Sidarto.
“Jes, mia kara reĝido,” respondis Ĉano, “ĉiu en la mondo eventuale malsaniĝos. Neniu povas eskapi de tio, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos.”
La reĝido despli malĝojis kiam li revenis al la palaco, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply