Arkivo por ◊ Septembro, 2012 ◊

Verkinto:
• sabato, Septembro 22nd, 2012

    [Adulto]

  Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproksima vilaĝo. Sen multa scio pri kondutoj de urbanoj, li enamiĝis kun knabino de Benareso kaj edziĝis al ŝi. Post la geedziĝo li daŭrigis sian lernadon ĉe la instruisto. Sed li komencis malĉeesti en la kurso, iam eĉ restante du aŭ tri tagojn ekstere ĉiufoje.

  Lia edzino senskrupule faris ĉion, kion ŝi volis. Ŝi ne estis fidela kaj lojala kvankam ŝi edziniĝis al la lernanto. Ŝi eĉ havis sekretajn amatojn. pli…

Verkinto:
• sabato, Septembro 22nd, 2012

    [Delogo]

  Iam tre riĉa homo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filinon, kiu estis la plej bela virino en la tuta urbo. Ŝia haŭto estis tiel mola kiel rozfloraj petaloj, ŝia vizaĝo koloris kiel lotusfloroj, kaj ŝiaj haroj nigris kiel meznokto. Sed malfeliĉe, ŝia beleco estis nur supraĵa, kaj ŝi estis tre kruela interne. Ŝi humiligadis siajn servistinojn kaj eĉ ofte bategis ilin. Oni nomis ŝin “Maliculino”.

  Iutage ŝi iris al rivero por sin bani. Kiam ŝi sin banis, ŝiaj servistinoj ludis kaj plaŭdis en la akvo. Subite mallumiĝis kaj densa pluvŝtormo kovris la ĉielon super ili. Plej multe de la servistinoj kaj gardistoj forkuris. La servistinoj diris unuj al aliaj: “Nun estas perfekta tempo forigi la malican virinon por ĉiam.” Do ili foriris kaj lasis sola en la rivero. La ŝtormo fariĝis pli kaj pli terure furioza je la sunsubiro. pli…

Verkinto:
• sabato, Septembro 22nd, 2012

  
  [Miskondukita moraleco]

  Iam antaŭe estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la fortunajn sorĉvortojn:

  ”Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte.”

  Ŝajne estis mirinde, ke uzante la sorĉvortojn, la reĝo ĉiam gajnis. Post nelonge la kortega pastro perdis preskaŭ ĉiun sian moneron pene gajnitan. pli…

Verkinto:
• sabato, Septembro 22nd, 2012

  

  [Rezignado]

  Iam estis fama instruisto en la urbo Takasila de norda Hindio. Li instruis religion kaj ĉiujn aliajn studobjektojn. Lia erudicio estis granda, kaj lia instrua kapablo estis mondfama.

  En tiu periodo knabo naskiĝis en riĉa familio de Benareso. Lia pli…

Verkinto:
• vendredo, Septembro 21st, 2012

  
  [Malmodereco]
  Iam vivis tamburisto en malgranda kampara vilaĝo. Li aŭdis, ke okazas foiro en la urbo Benareso. Do li decidis iri tien por gajni monon per tamburado. Li prenis sian filon kun si, por ke tiu akompanu lin en la muziko speciale komponita por ludo de du tamburoj.
  Ambaŭ tamburistoj, la patro kaj filo, iris al la foiro. Ili estis sukcesplenaj. Ĉiuj ŝatis ilian ludadon kaj donis monon al ili malavare. Post la foiro ili ekvojaĝis al sia hejmo en la malgranda vilaĝo.
  Sur la vojo ili devis trapasi malluman arbaron. Estis tre danĝere, ĉar rabistoj kutime prirabis preterpasantojn.
  La filo volis protekti sian patron kaj sin mem kontraŭ la rabistoj. Do li senĉese frapegis sian tamburon tiel laŭte kiel li povis.”Ju pli brue, des pli bone!” li pensis.

pli…