Arkivo por Kategorio ◊ Aktivado ◊

Verkinto:
• merkredo, Julio 08th, 2015
La dekkvina de aprilo laŭ la luna kalendaro en Ĉinio estis la festo de budhonasko. En tiu tago antaŭ ĉirkaŭ 2600 jaroj Ŝakjamunio naskiĝis en Nepalo. Do oni celebras la feston en ĉiuj budhismaj monaĥejoj kaj regionoj.
Laŭ legento, naŭ drakoj spruĉis pluvon por bani Reĝidon Sidarto, kiu estis Budho Ŝakjamunio poste, do ĉiuj budhanoj celebras la budhonaskon per ceremonio de Budhobano. Ankaŭ ni ĝuis la feston en Monaĥejo Longqingsi, kie mi loĝas nun. Jen mi publikigos kelkajn fotojn de la ceremonio por dividi kun samideanoj, kiuj havas intereson pri Budhismo kaj budhismaj ritoj.

Modifi mesaĝon

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Aŭgusto 17th, 2014

Komenciĝis la seminario de Esperanto en Urbo Xian kiel aktivado de Amo3. Lastavespere okazis la internacia vespero. Sinjoro Stalino kaj Sinjorino Neĝeta prezidis la ceremonion.

Por raporto kun belaj fotoj bonvolu viziti http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,515.0.html

http://esperanto.cri.cn/other/amo/index.htm

 

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Aŭgusto 17th, 2014

En la 14-a de julio ni sukcese finis la Internacian Someran Kurson de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an. Miaohui prezigis la kurson. Por sukcesigi la kurson ni okazigis preparan kurson  ekde la 21-a de junio ĝis la komenciĝo de la oficiala kurso por ke la kursanoj, kiuj restis en la monaĥejo kaj atingis la monaĥejon pli frue, fariĝu volontulaj helpantoj. La oficiala kurso okazis de la 13-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto. La kursanoj kaj volontuloj venis el Ĉinio, koreio kaj nepalo. 11 kursanoj sukcese trapasis la ekzamenon.
En la 15-a de Aŭgusto ni ĉiuj atingis Xi’an por partopreni en la Esperanta Seminario (Amo 3 de UEA), kiu okazos de la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto en Urbo Xi’an.

Por detalaj raporto kun fotoj bonvolu rigardi http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,514.0.html

Kategorio: Aktivado, Korspuro  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Marto 10th, 2014

Ni okazigos someran lernejon de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi ekde la 13-a de julio ĝis 23-a de aŭgusto en la kuranta jaro, kunlabore kun Xi’ an-a Esperanto-asocio kaj Ĉina ILEI. La instruado konsistos el du sinsekvaj kursoj baza kaj mezgrada. La dusemajna baza kurso okazos por tiuj, kiuj deziras lerni Esperanton en mallonga tempo, kaj la kvarmsemajna mezgrada kurso okazos sinsekve por la kursanoj, kiuj jam finis la bazan kurson aŭ havas bazan scion de Esperanto. La kursanoj povos partopreni en iu ajn aŭ tutajn kursojn libere. En la lasta semajno de la mezgrada kurso ni havos semajnan seminarion de Esperanto, en kiu la kursanoj povos partopreni senpage kiel sian efektivan praktikadon de Esperanta aplikado. Se vi havas intereson pri la somera lernejo, bonvolu kontakti Miaohui por la detala informo. La retadreso de Miaohui estas miaohui@budhano.cn.
En la periodo de la 16-a de aŭgusto ĝis la 23-a de aŭgusto okazos en Urbo Xi’an Orienta Esperanto-Seminario. En la semajna seminario oni prelegos kaj diskutos pri esperantaj disvastigado, lernado kaj aplikado, kaj multaj aliaj interesaj temoj. La kotizo por la seminario estas 40 dolaroj. La partoprenantoj mem pagos por siaj loĝo kaj manĝo laŭ respektivaj kondiĉoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj al la seminario. La prelegontoj kaj partoprenontoj bonvolas kontakti kun sinjoro Trezoro je la retadreso trezoro@uea.org

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• ĵaŭdo, Februaro 06th, 2014

Vizito al Busan – Hongbeobsa (홍법사)

Verkinto Oh Gisook (Granda)

Post la 9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazigita de Ŭonbulismo en Urbo Iksan inter la 17-a kaj la 20-a de januaro, kelkaj esperantistoj vizitis Urbon Busan. Ili estas Majstro Miaohui el Ĉinio, Leandro el Brazilo, Ĉen Ya Wen kaj Ceng Ŝian-Fan el Taiwan kaj Kristalo el Urbo Habĉeon. Ili gastis en Monaĥejo Hongbeobsa la 20-an de Januaro. Post la matenmanĝo en la sekva tago ni havis tekunsidon kun Majstro Ĵaŭon. Li estis scivola pri Esperanto kaj fine adiaŭis nin per “Ĝis revido!” en Esperanto.

Monaĥejo Hongbeobsa estas eksterordinara pro siaj speciala formo kaj grandega budha statuo sur la tegmento. En la budha statuo eĉ estas preĝa halo. La statuo de Budho Amitabo estas la plej granda statuo en Koreio. Ĉar jam troviĝas budha statuo sur la domego, en la halo estas nur tri lanternoj, sur kiuj estas desegno de budha figuro kun duonfermitaj okuloj, fermitaj buŝo kaj oreloj.

Ekstere, 24 ŝtonaj kolonoj ĉirkaŭas la ĉefan halon kvazaŭ protekti ĝin. Ili simbolas la 24 sunperiodojn de la jaro kaj samtempe 24 horojn de la tago. Tio signifas, ke ni devas nin dediĉi al Darma instruo de Budho ĉiutage. En la halo staras 8 ŝtonaj kolonoj, kiuj simbolas la Noblan Okoblan Vojon, name la ok ĝustaj vojoj por atingi iluminiĝon, La Nobla Okobla Vojo apartenas al la unua instruo de Budho en la unua predikado: Ĝusta kompreno (正見), Ĝusta sinteno(正思惟), Ĝusta Parolado (正言), Ĝusta Agado (正業),  Ĝusta Vivado (正命), Ĝusta Penado (正精進),  Ĝusta atento (正念) Ĝusta Koncentrado (正定).

Kvankam la budhaj figuroj havas modernan stilon, tamen la strukturoj de la monaĥejo estas en tradicia stilo. La halo estas ornamita per budhismaj pentraĵoj signifoplenaj.

Ŝtuparo el 108 ŝtupoj kuŝas de la enirejo ĝis la supro. En Budhismo, ni diras, ke homoj havas 108 specajn kleŝojn estiĝintajn el mondaj pasioj. Oni devas klopodi por forigi la suferojn laŭ la ŝtuparo. < fino >

Transpublikita de Teranido

Redaktita de Miaohui

 

Kategorio: Aktivado  | Komenti