Arkivo por Kategorio ◊ Amo al la Vivoj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Ni esperas, ke vi jam ĝuis la rakontojn en la libro. Iuj el ili estas vere antikvaj — Cheng Tang (Ĉen Tan) en la tria rakonto vivis pli ol trimil jarojn antaŭe. Vi jam legis pri la lokoj, kiujn vi neniam aŭdis, kaj pri la ideoj, kiujn vi neniam havis antaŭe. Eble vi pensis: “Ĉu vere troviĝas Draka Imperiestro en la mondo?” Multaj el tiaj rakontoj estas konataj al ĉinoj, sed ŝajnas tre fremdaj al vi. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

La dek-dua ĉapitro de Saĝo-malsaĝo-Sutro (Damamuka-nidana) rakontis, ke monaĥo praktikis meditadon en arbaro proksima kiam nia budho Ŝakjamunio estis en Ŝravastio. Tie li ankaŭ recitis sutrojn. Lia voĉo estis tre belsona, do lia recitado eĉ plaĉis al la birdoj kaj bestoj.
Malgranda birdo precipe ŝatis lian recitadon. Kiam ajn la bonzo recitis sutrojn, ĝi ĉiam sidis sur la proksima branĉo kaj aŭskultis atente. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

“Strange!” demandis Yin Anren (Jin Anĵen) al siaj familianoj, “Kiu mortigis nian azenon?”
“Kio?”
“Iu mortigis nian azenon kaj postlasis la felon en la korto.”
Ili eliris por esplori.
“Ŝajnas, ke iu manĝis la viandon kaj postlasis la felon.” Ili koleriĝis. Ĝi ja estis tre bona azeno.
Unu aŭ du jarojn poste, iu renkontis Yin sur la strato kaj diris al li: “Venos via fino. Lakeoj de la anima mondo venos al vi morgaŭ.” Dirinte, li malaperis en la aeron. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi’an (Tan Ji’an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | komento
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Lian Yucheng (Ljan Juĉen), “Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!”
Lian (Ljan) respondis: “Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila.”
Alia parenco diris: “Ni havas kokinon grandan kaj dikan. Ni mortigu ĝin morgaŭ.” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | komento