Verkinto:
• dimanĉo, Junio 25th, 2017

La reĝo, kvankam tre nevolonte, lasis la reĝidon viziti la urbon duafoje. Li opiniis, ke estas malbone haltigi lin ĉar tio nur pliigos liajn konfuziĝon kaj malĝojon. La reĝo ne ordonis, ke oni pretigu sin kaj la stratojn en la urbo por la dua vizito de la reĝido. La reĝido kaj Ĉano sin vestis kiel junuloj el nobelaj familioj, por ke neniu rekonu ilin.
Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tute malsama ol dum lia antaŭa vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj lin salutantaj. Anstataŭ flagoj, ornamaĵoj, floroj kaj bone vestitaj popolanoj, troviĝis nur simplaj homoj farantaj ĉiutagajn laborojn por sin vivteni. Forĝisto martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. Juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamanto, oro kaj arĝento. Tinkturistoj tinkturis tukojn buntkoloraj kaj pendigis ilin por sekigi. Bakistoj okupiĝis pri bakado de panoj, kukoj kaj dolĉaĵoj, kaj vendis ilin al klientoj, kiuj manĝis ilin ankoraŭ varmajn. La reĝido rigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ili ĉiuj estis tre okupitaj, feliĉaj kaj kontentaj pri la laboro.
Kiam ambaŭ daŭre piediris, ili renkontis viron kuŝantan sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Liaj vizaĝo kaj korpo estis kovritaj de purpuraj makuloj. Liaj okuloj turniĝadis kaj li anhelis malfacile por spiri.
Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne povis toleri, ke suferas homoj. Li tuj alkuris, metis la kapon de la viro sur sian genuon kaj demandis: “Kio okazis al vi? Kio okazis?” Sed la malsanulo nur kriis anstataŭ respondi.
“Ĉano, diru al mi, kial la viro estas tia?” demandis la reĝido. “Kial li malfacile spiras? Kial li ne parolas?”
“Mia reĝido,” respondis Ĉano, “ne tenu la viron tiel. Li estas malsana. Lia sango toksiĝis. Li suferas de pesta varmo kaj lia tuta korpo brulas. Jen kial li nur laŭte krias anstataŭ paroli.”
“Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.
“Jes, kaj eble ankaŭ vi tiel suferos, se vi tenas la viron tiel proksime. Bonvolu demeti lin kaj ne plu tuŝu lin. Alie, lia pesto venos al vi. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”
“Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu ĉi pesto, Ĉano?”
“Jes, mia reĝido, troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio,” respondis Ĉano.
“Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj homoj eble malsaniĝos? Ĉu malsano venos iam ajn, neatendite?” demandis Sidarto.
“Jes, mia kara reĝido,” respondis Ĉano, “ĉiu en la mondo eventuale malsaniĝos. Neniu povas eskapi de tio, kaj tio iam ajn okazos. Ĉiu homo malsaniĝos kaj suferos.”
La reĝido despli malĝojis kiam li revenis al la palaco, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Junio 24th, 2017

La reĝo faris ĉion eblan por garantii, ke lia filo reĝido Sidarto kreskos bonfarte kaj estos preta por fariĝi reĝo sekvante liajn paŝojn. Li ordonis, ke oni konstruu altan muron ĉirkaŭ la palaco, inkluzive de ĝiaj parkoj kaj ĝardenoj. Sed la reĝido ĉiam estis malĝoja, vivante kiel malliberulo. Iutage li diris al sia patro: “Mi devas eliri el la palaco por vidi, kiel vivas aliaj homoj.”

“Tre bone, mia filo,” diris la reĝo, “iru eksteren por vidi, kiel vivas homoj en nia urbo. Sed antaŭ tio mi devas fari preparadon, por ke la vizito de mia nobla filo okazu bone kaj konvene.”

La reĝo ordonis, ke oni pretigu la urbon, beligante la stratojn kaj domojn por la vizito de lia filo, kaj bonvenigu lin kiam li preteriros. Post kiam oni ornamis la urbon, la reĝo diris: “Nun vi povas iri, mia kara filo, por vidi la urbon laŭplaĉe.”

Kiam la reĝido trapasis la stratojn, el malgranda domaĉo subite iris maljunulo kun haroj arĝente grizaj kaj en vestaĵoj tre malnovaj, disŝiritaj kaj malpuraj. La vizaĝo de la maljunulo sekiĝis kaj ŝrumpis. Liaj kaviĝintaj okuloj estis malklaraj, kaj li preskaŭ blindiĝis. En lia buŝo sin trovis neniu dento. Tremante tutkorpe, li staris tie arke kurbiĝinte kaj firme tenis ŝanceliĝantan bastonon per ambaŭ kurbaj kaj ostecaj manoj por sin deteni de falo.

La maljuna almozulo sin trenis laŭ la strato, ignorante la feliĉon de ĉiuj aliaj homoj. Li malforte petis manĝaĵon de ĉirkaŭaj homoj kvazaŭ li mortus de malsato tiutage se li trovus nenion por manĝi. Kiam la reĝido vidis la maljunulon, li tute ne sciis, kion li rigardas. Estis la unua fojo en la vivo, ke li vidis tian maljunulon.

“Kio estas tio, Ĉano?” li demandis sian ĉariston. “Tio efektive ne povas esti homo! Kial li fariĝis tiel kurba? Kial li tremegas? Kial liaj haroj estas arĝente grizaj, sed ne nigraj kiel la miaj? Kio okazis al liaj okuloj? Kie estas liaj dentoj? Ĉu iuj homoj naskiĝis tiaj? Diru al mi, bona Ĉano, kion tio signifas?”

Ĉano diris al la reĝido, ke tiu estas maljunulo kaj li ne naskiĝis tia. “Li similis al ni dum sia juneco, kaj nun li fariĝis tia pro sia maljuniĝo.” Ĉano konsilis al la reĝido, ke li forgesu la viron. Sed la reĝido ne estis kontenta. “Ĉiu en tiu ĉi mondo fariĝas tia, kia tiu ĉi maljunulo, se li vivas sufiĉe longe. Neniu povas tion malhelpi,” diris Ĉano.

La reĝido ordonis Ĉanon tuj veturi hejmen, ĉar li ege malĝojis kaj volis atente pensi pri la terura afero nomata maljuniĝo.

Grandioza festeno okazis tiunokte por la reĝido, sed li tute ne interesiĝis pri tio, nek sentis ĝojon dum la manĝado kaj dancado. Li ĉiam pensis: “Iutage vi ĉiuj maljuniĝos kaj fariĝos malfortaj kaj kurbaj! Neniu el vi tion evitos, eĉ la plej bela!”

Li ne povis endormiĝi nokte. Li pensadis kuŝante en la lito, ke ĉiu fariĝos maljuna, griza, ŝrumpa, sendenta kaj malbela kiel la maljuna almozulo. Li volis scii, ĉu oni jam trovis metodon por malhelpi la timigan maljuniĝon.

Informiĝinte pri la rakonto, la reĝo malĝojis kaj maltrankviliĝis, ke lia filo forlasos la palacon. Li ordonis siajn servantojn prezenti pli da dancoj kaj manĝaĵoj. Sed la reĝido petis, ke la patro permesu lin vidi Kapilavaston en ordinara tago sen scio de alaj homoj pri la vizito.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Junio 24th, 2017

La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la ceremonion doni nomon al Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton kaj monaĥon, li ekdeziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”

La reĝo ege maltrankviliĝis pro la atentigo. Li timis, ke lia filo renkontos tiujn kvar menciitajn kaj forlasos la palacon. Por ke Sidarto havu nenian ŝancon renkonti tiajn homojn, li dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, sed lasis neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn, ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la tria por pluva sezono.

Sidarto vivis en la mondo de abundeco kaj beleco, kaj ankaŭ ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancistinoj, tamen li ankoraŭ ne sentis sin feliĉa kvankam li havis ĉion deziratan.

Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo jam aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?”

La reĝo konsentis kaj tuj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la regno en la palacon. Post kiam ili ĉiuj alvenis, li okazigis grandan paradon kaj proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon.

Inter ili troviĝis iu knabino plej ĉarma kaj bonkora, nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo konsciis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Junio 24th, 2017

Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multe da premioj de la regno. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis travivi malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.

Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu portis kun si pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon flugantan kaj tuj pafis ĝin. La sago trafis la cignon kaj faligis ĝin. Ambaŭ knaboj kuris al la birdo. Sidarto kuris pli rapide ol Devadato, do li atingis la vunditan cignon la unua kaj trovis ĝojplene, ke la birdo ankoraŭ vivas. Li tenere tiris la sagon el ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmetaj folioj, ŝmiris ĝin sur la vundon de la cigno por ĉesigi la sangadon kaj karesis la timigitan birdon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidante, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. “Donu la birdon al mi! Estis mi, kiu faligis ĝin,” diris Devadato.

“Ne, mi ne donos ĝin al vi,” respondis la Reĝido, “se vi jam mortigus ĝin, ĝi estus via predo. Sed nun ĝi apartenas al mi ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas.”

Devadato ne konsentis pri tio. Tiam Sidarto proponis: “Ni iru al la juĝejo de saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon.” Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de saĝulo kaj rakontis pri sia kverelado.

Post kiam la du knaboj rakontis respektive sian version pri la okazaĵo, la saĝulo respondis: “Vivestaĵo certe apartenas al tiu, kiu volas ĝin savi; vivestaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu volas ĝin detrui. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon.”

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Junio 24th, 2017

La patrino de Reĝido Sidarto forpasis en la sepa tago post sia akuŝo. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Praĝapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja kaj naskis filon en la sama tago, en kiu Reĝino Maha Maja forpasis. Praĝapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto havis nenian memoron pri sia propra patrino.

Kiam Reĝido Sidarto aĝis nur kelkajn jarojn, Reĝo Sudodano sendis lin al lernejo. Multaj infanoj lernis en la klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. La instruisto de la reĝido nomiĝis Sarvo Mitro.

La reĝido lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon kaj ankaŭ artojn de boksado, arkopafado, luktado kaj aliaj. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona pri diversaj artoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la sola lernanto, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam estis maldiligenta, neniam miskondutis kaj neniam malobeis la instruistojn. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin reciproke. Li estis amiko por ĉiuj homoj.

 

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti