Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Potenco de Superstiĉo]

Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La iluminiĝinto naskiĝis kiel reĝido, lia filo. La reĝido estis tre inteligenta, kaj finis sian tutan lernadon je la aĝo de dek ses jaroj, do laŭ la aranĝo de la reĝo li fariĝis vicreganto en sia juna aĝo.

Tiam la plejparto de homoj en Benareso adoris diojn. Ili estis tre superstiĉaj. Ili pensis, ke ĉion kaŭzas la dioj, anstataŭ la rezultoj de iliaj propraj kondutoj. Ili preferis preĝi al tiuj dioj kaj petis specialan favoraĵon. Ili kutime petis de la dioj feliĉan geedziĝon, infanonaskiĝon, riĉaĵon aŭ famon.

Ili kutime faris promeson al la dioj, ke ili donos rekompencon se iliaj deziroj realiĝos. Krom floroj kaj parfumoj, ili imagis, ke dioj ŝatas bestoferaĵojn. Kiam ili opiniis, ke la dioj jam helpis ilin, ili mortigis multe da bestoj, kiaj kaproj, ŝafoj, kokidoj, porkoj kaj aliaj.

La reĝido vidis tion kaj pensis: “Ankaŭ tiuj senhelpaj bestoj estas regnanoj de la reĝo, do mi devas protekti ilin. Oni faras malbonajn kondutojn pro siaj senscieco kaj superstiĉo. Tio ne estas vera religio, ĉar vera religio protektas vivon kontraŭ mortigado kaj donas mensan pacon anstataŭ kruelecon.

“Mi timas, ke tiuj homoj ne rezignos sian superstiĉon pro la tro forta kredo. Tio estas doloriga, sed eble iliaj kredoj almenaŭ estas utilaj. Mi fariĝos reĝo iutage, kaj mi devas ekfari planon, por ke ilia superstiĉo helpu ilin. Se ili devas fari oferon, ili mortigu siajn proprajn avidon kaj malamon, anstataŭ senhelpajn bestojn! Tio profitigos la tutan regnon.”

Do la saĝa reĝido faris eksterordinaran planon longtempan. Per granda ĉaro li tre ofte iris al populara Banjano ekster la urbo. Ĝi estis granda arbo, kie oni kutime preĝis kaj faris oferon al la dio, kiu vivis tie laŭ ilia imago. La reĝido paŝis el la ĉaro kaj faris saman oferon kiel la aliaj per incenso, floroj, parfumoj kaj akvo sed sen bestoferaĵo.

Tio kaŭzis grandan sensacion kaj vaste disvastigis la informon pri liaj oferoj. Post nelonge ĉiuj opiniis, ke li estas vera kredanto je la granda dio de Banjano.

Poste la Reĝo Brahmadato forpasis kaj la reĝido fariĝis reĝo. La nova reĝo regis juste kaj profitigis la popolon. Ĉiuj liaj regnanoj fidis kaj respektis lin kiel justan kaj honoran reĝon.

Iutage, li pensis, ke estas taŭga tempo por plenumi lian planon. Li venigis ĉiujn estrojn de regnanoj en Benareso al la reĝa kunvenejo kaj demandis: “Eminentaj ministroj kaj lojalaj regnanoj, ĉu vi scias, kiel mi certigis min, ke mi fariĝos la reĝo?” Neniu povis respondi.

Li demandis: “Ĉu vi memoras, ke mi ofte donis oferaĵojn eksterordinare abundajn al la granda dio de Banjano?” “Jes, Via Reĝa Moŝto,” ili respondis.

La reĝo daŭrigis: “Tiam ĉiufoje mi promesis al la potenca dio de la arbo. Mi preĝis, ‘Majesta dio, se vi faros min reĝo de Benareso, mi donos specialan oferon, multe pli grandan ol florojn kaj parfumojn.’ ”

“Ĉar mi jam fariĝis reĝo, vi ĉiuj povas vidi per viaj propraj okuloj, ke dio jam realigis mian deziron. Do nun mi devas plenumi mian promeson kaj faros la specialan oferon.”

Ĉiuj en la kunvenejo konsentis. Ili diris: “Ni devas prepari la oferaĵon senprokraste. Kiajn bestojn vi volas mortigi?”

La reĝo diris: “Miaj karaj regnanoj, mi ĝojas, ke vi estas tiel kunlaboremaj. Mi promesis al la granda dio de Banjano, ke mi oferos ĉiun, kiu ne praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn. Tiuj estas personoj, kiuj mortigas vivon, priŝtelas aliajn, faras malĉastaĵon, diras mensogon kaj trinkas alkoholaĵon. Mi promesis, ke mi oferos iliajn internaĵon, karnon kaj sangon sur la altaro de la granda dio se ili faros iun el la supraj malbonaj kondutoj!”

Estante tiel superstiĉaj, ĉiuj en la halo konsentis, ke tio estas vere farenda, alie, la dio punos la reĝon kaj regnon.

La reĝo pensis: “Ah, kiel superstiĉaj tiuj homoj estas, ke ili eĉ perdis la ordinaran konsciencon! Ili ne povas vidi, ke la unua trejna ŝtupo estas ne mortigi, kaj ke mi estusla sekvanta oferaĵo sur la altaro se mi oferos iun el miaj regnanoj. Pro ilia potenca superstiĉo mi povas fari tian promeson, kiun mi neniam povos plenumi.”

Fidante la potencon de la superstiĉo, la reĝo ordonis la ĉefajn regnanojn: “Iru tra la tuta regno kaj anoncu la promeson, kiun mi faris al la dio. Poste proklamu, ke la unua milo da krimuloj kontraŭ iu ajn el la trejnaj ŝtupoj havos la honoroj esti oferitaj por plenumi la reĝan promeson.”

Ekde tiam la regnanoj de Benareso famiĝis pro la zorgema praktikado de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj neniun oferis la bona reĝo, kiu tiel bone konas siajn regnanojn.

La moralinstruo estas: Oferu vian propran miskonduton, sed neniun senhelpan beston.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply