Arkivo por Aprilo 12th, 2013

Verkinto:
• vendredo, Aprilo 12th, 2013

Verkita de profesorino Arko, prezidentino de Ĉina ILEI

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio
Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013
Loko: Monaĥejo Tiefosi 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

Programoj:
Kursaro pri ABC, gramatiko, vortfarado, traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj, 
Sesio de Esperantologio.

Kotizo: 
¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.
Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.

Loĝado kaj Manĝado: 
2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo): ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefosi kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj. 

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo: 
Trajne: ĉe Xi’an-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 103 gxis Okcidenta Transporta Stacio kaj ŝanĝi rapidegan buson, elbusiĝi ĉe la haltejo “Qian-Xian-Yuhua Hotelo” kaj preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefosi. 
Aviadile: de Xi’an-a flughaveno al la Monaĥejon Tiefosi oni povas preni la flughavenan aŭtobuson ĉe la elirejo al la gubernio Qian Xian kaj poste preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefosi. 
Ĉe alveno kaj foriro, Xi’ana Esperanto-Asocio proponos pagan transporton inter la flughaveno aŭ Xi’an-a stacidomo kaj Monaĥejo Tiefosi: ¥160/ses-seĝa buso. Kunprenantoj dividos la sumon.

Kontakto: 
Arko : arko.gong@qq.com; 
Miaohui miaohui@ebudhano.cn;

Kategorio: Aktualaĵo  | 2 Komentoj
Verkinto:
• vendredo, Aprilo 12th, 2013

Ekde la dua de aprilo Miaohui vojaĝis kun samideaninoj Feliĉo kaj Neĝmonto vojaĝis al Urbo Zhenjiang, gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta, kaj intervidiĝis kun aliaj du francaj samideanoj Johano-Ludoviko kaj Eliana GAYET, kiuj gastas ĉe geedzoj Michel. Mi akceptis ilian intervjuon pri Esperanto kaj donacojn al nia esperanta biblioteko kaj ankaŭ donacis al ili iom da diskoj de miaj tradukaĵoj por ke ili disdonacu al francaj samideanoj. Ni interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj kaj vizitis faman monaĥejon “Ĝinshansi”. Kvankam mallonga, la interkomunikado estas amika kaj intereresa.

Poste ni veturis al Monaĥejoj Duobaosi aparte en Urbo Shanyu kaj Gubernio Sanmen en Provinco Zhejiang. En la monaĥejo ni petis benon de Guruo Zhimin, la abato de la monaĥejo, pri nia esperanta agado kaj ankaŭ faris iom da fotojn kaj filmetojn en la monaĥejo. Poste, ni revenis al Monaĥejo Tiefosi en la deka de aprilo.

Kategorio: Korspuro  | Komenti