Arkivo por Aprilo 1st, 2013

Verkinto:
• lundo, Aprilo 01st, 2013

Lasta nokte mi eklaboris por voĉlegi kaj redakti la dekduan ĉapitron de mia esperanta traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Mi laboris ĝis la dua frumatene en la dua de aprilo. Dum la voĉlegado mi redaktis la tradukon foje kaj refoje, ĝis ĝi atingis la perfektecon laŭ mia deziro. Tamen mi ankoraŭ sendos la tradukon al samideano Wen Jingen, por ke tiu faru kontrolon kaj korektadon por mi. Poste, mi faros refojan voĉlegadon kaj se mi sukcesos, mi faros tion en diskon por distribui senpage.

Per la ĵus redaktita dokumento mi faros elsendliston morgaŭ aldoninte budhismajn rakonton kaj muzikon, kaj publikigos ĝin anticipe antaŭ mia ekvojaĝo al Urbo Zhenjiang en la posttagmezo.

 

Kategorio: Korspuro  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Aprilo 01st, 2013

    Mi ekvojaĝos al Urbo Zhenjiang de Province Jiangsu morgaŭ posttagmeze por renkontiĝu kun kelkaj samideanoj ĉinaj kaj francaj. Du tagojn post tio, mi veturos al Monaĥejoj Duobaisi en Provinco Zhejiang por viziti miajn guruojn. Estos maloportune por mi viziti interreton kaj fari mian elsendon, do mi anticipe faris la sekvan elsendon kaj elŝutis ĝin en la interreto. La programaro de la podkasto povos aŭtomate publikigi la enhavon de la sekva elsendo je preciza tempo. Jen estas la listo de la sekva elsendo:

  Budhisma scio:
  Ĉapitro 11. La Budhismaj Verkoj
  Budhisma muziko:
  Muziko el Ĝengo, 25 korda muzikinstrumento
  Budhisma rakonto:
  Du patrinoj

La adreso por la elsendo: http://www.budhano.cn/podkasto

    Se samideanoj kontaktos min, bonvolu telefoni aŭ mesaĝi al mia telefono: +86-18602952209, Antaŭdankon!

Kategorio: Korspuro  | Komenti