Verkinto:
• mardo, Aprilo 24th, 2018

Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badijo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la palacon kaj luksan vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.

“Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado,” decidis Gotamo, “ĉar tio estas la vojo por atingi saĝon.” Li praktikis fastadon, kion oni opiniis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon. Li sin vivtenis per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro kaj liaj okuloj profunde kaviĝis kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel senkarna ostaro vivanta. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato.

Lia alia metodo por torturi la korpon estis, ke li sin detenis de spirado por longa tempo ĝis li perceptis grandan doloron en la oreloj, kapo kaj tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena luno kaj nova luno, li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.

Li faris tiujn praktikadojn dum ses jaroj. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj troaj rigorecoj ne kondukas al iluminiĝo.” Li ekiris almozpeti manĝaĵon en la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin senesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj volis fari nenion plu por li.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply