Verkinto:
• dimanĉo, Junio 15th, 2014

Retradio 76/2014-06-15
Elsendlisto
  Aktualaĵo
Someraj aktivadoj de Esperanto en Urbo Xi’an
Budhisma sutro
51. Komuna servistino
52. Muzikisto kaj la reĝo
53. Reciproka venĝo
54. La kapo kaj vosto
55. Lojala Subulo
Budhismaj rakonto
4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
Budhisma muziko
Muziko el Antikva Ĝengo
Valora homa vivo
Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon en nia 75-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Aktualaĵo”, “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Valora homa vivo”. Nun estas la tempo por “Aktualaĵo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Esperantaj aktivadoj okazos en Urbo Xi’an de Shaanxi, Ĉinio
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni elsendas informon pri la someraj aktivadoj okazontaj en Urbo Xi’an, unu el la belaj antikvaj urboj en Ĉinio. Xi’an-a Somera lernejo de Esperanto okazos ekde la dektria de julio ĝis la dekkvara de aŭgusto en monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui gvidos la kurson. Iom post tio, okazos la Orienta Esperanta Seminario en Urbo Xi’an ekde la deksesa ĝis la dudektria de aŭgusto. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj en la seminario. Bonvolu kontakti sinjoron Trezoro por aliĝo al la seminario. Lia retadreso estas: orientaesperanto@163.com
Hieraŭ ni komencis la esperantan kurson por instruaj volontuloj en Monaĥejo tiefosi, kaj nia kurso daŭros ĝis la komenciĝo de la somera lernejo de Esperanto.
Ĝuste pro tio nia elsendo paŭzos tri monatojn por ke ni havu pli da tempo kaj energio en preparado de la someraj aktivadoj, do la nuna elsendo estas la lasta en la antaŭa duonjaro, kaj ni reelsendos ĝin en septembro, tri monatoj poste.
Ĉion bonan al vi!
==
Post la aktualaĵo sekvas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”.
  Bonan aŭdeblecon al vi!
==
51. Komuna servistino
Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: “Lavu miajn vestaĵojn.” Ankaŭ alia faris saman ordonon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: “Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?” Li skurĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.
Al la viroj similas la kvin kuniĝoj de materio, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo de siaj kleŝoj, kaj ĉiam turmentiĝas de la naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj el la kvin kuniĝoj.
==
52. Muzikisto kaj la reĝo
Iam antaŭe, muzikisto ludis muzikon por la reĝo kaj tiu promesis doni al li mil monerojn. Poste, kiam la muzikisto postulis la pagon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson.
La reĝo do diris al li: “Vi ludis muzikon, kiu nur plaĉis al miaj oreloj. Kaj mi promesis pri pago ankaŭ por plaĉi al viaj oreloj.”
La rezulto en la homa vivo ankaŭ estas sama. Kvankam vivestaĵoj en la mondo de homoj kaj ĉieluloj povas sperti iom da feliĉo, tamen tio estas efemera, detruebla, nereala kaj ne povas daŭri longe simile al sono de muziko.
==
53. Reciproka venĝo
Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn masaĝi po unu el la piedoj aparte de tempo al tempo.
La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia.
Dum unu el la lernantoj eliris, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono.
Post kiam li revenis, li koleris pro tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.
Iuj lernantoj de budhismo ankaŭ kondutas same. La lernantoj de mahajano riproĉis hinajanon, dum la lernantoj de hinajano reciprokis ilin pri mahajano, kaj tiel ili detruas budhisman instruon de ambaŭ skoloj.
==
54. La kapo kaj vosto
Iam vivis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: “Mi devas rampi antaŭe.” La kapo respondis: “Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?” Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉis arbon kaj neniel sin movis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.
Iuj instruistoj kaj lernantoj ankaŭ kondutas same. La lernantoj diras, ke la instruistoj estas maljunaj, sed ili ĉiam gvidas antaŭe; la lernantoj estas junaj, do ili devas esti la ĉefoj. Sed pro la juneco, la lernantoj ne bone scias disciplinojn kaj ofte rompas ilin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj renaskiĝas en infero pro la rilato inter si.
==
55. Lojala Subulo
Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la subulon: “Kion vi deziras? Mi donacos ĉion ajn al vi laŭ via deziro.”
Sed la subulo respondis: “Kiam vi bezonas razi vian barbon, bonvolu lasi min fari tion por vi.”
La reĝo respondis: “Se plaĉas al vi tion fari, mi plenumos vian deziron.”
Tiu malsaĝulo estis mokita ĉiuj aliaj. Li povus akiri altan rangon kaj duonan teritorion, sed li postulis nur humilan okupon.
Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj. Estas tiel malfacile akiri la homan vivon, renkonti budhismon kaj budhan instruon, kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra truo de la ligna tabulo sur la maro. Sed kiam ili havas malfacile atingeblan homan vivon kaj budhismon, ili kontentiĝas pri observado de nur malmulte da disciplinoj pro sia malsaĝo kaj ne plu klopodas por la perfekta nirvano. Ili ne havas ambicion pri la progreso, sed kontentiĝas pri la malĝustaj aferoj.
==
 Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos muzikon kun budhisma etoso luditan per Ĝengo, antikva muzikilo de Ĉinio. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
  ==
  Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”.
  Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Bonaj vortoj allogas nur tiujn, kiuj praktikas
 4-7. La rakonto de Ĉatapano, laika disĉiplo
Kiel ĉarma floro
Brila sed senaroma
Tiel senfruktaj estas la vortoj
De tiu, kiu ne praktikas.
Kiel ĉarma floro
Brila kaj aroma
Tiel fruktoplenaj estas la vortoj
De tiu, kiu praktikas bone.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiujn kvarversojn rilate al laika disĉiplo Ĉatapano kaj du reĝidinoj de la kosala reĝo Pasenado. En Sravastio vivis laika disĉiplo nomata Ĉatapano. Li estis kompetenta pri la Tripitako kaj ĝuis la frukton de la dua staĝo. Observante fastadon en iu frumateno, li iris esprimi sian respekton al la Budho. Fastado ne estas la devo por tiuj, kiuj estas sanktaj disĉiploj kaj ĝuas la frukton de la dua staĝo pro la kaŭzo de sia antaŭa konduto. Tiaj homoj havas sanktan vivon kaj manĝas foje ĉiutage sole per la virto de la staĝo. Sed la Budho iam diris: “Granda reĝo, Gatikaro, la metiisto de argilaĵo, manĝas nur foje ĉiutage, havas sanktan vivon virtan kaj ĝustan.” Tiel pro la leciono, tiuj, kiuj ĝuis la frukton de la dua staĝo, ekmanĝis nur foje ĉiutage kaj havis sanktan vivon.
Ĉatapano ankaŭ tiel observis la fastadon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon al li, sidiĝis kaj aŭskultis la Darmon. Ĝuste tiam Reĝo Pasenado de Kosalo ankaŭ venis por esprimi sian respekton al la Budho. Kiam Ĉatapano vidis lin alvenanta, li pensis: “Ĉu mi stariĝu por bonvenigi lin aŭ ne?” Li konkludis: “Ĉar mi sidas ĉe la Budho, neniu starigos min por renkonti la reĝon. Mi ne stariĝos eĉ se li koleriĝos. Ĉar se mi stariĝos por renkonti la reĝon, estos honorita la reĝo, sed ne la Budho. Do mi ne stariĝos.” Ĉatapano ne leviĝis pro tio. Fakte saĝulo neniam koleriĝas kiam ili vidas iun daŭre sidanta anstataŭ leviĝi en la ĉeesto de tiuj kun supera rango.

La koro de Reĝo Pasenado tuj pleniĝis de kolero kiam li vidis, ke Ĉatapano ne leviĝis. Sed li daŭre esprimis sian respekton al la Budho kaj sidiĝis respektoplene flanke. Vidinte lian kolerecon, La Budho diris al li: “Granda Reĝo, tiu ĉi disĉiplo Ĉatapano estas saĝulo. Li scias la Darmon, konas la tripitakon kaj estas kontenta ambaŭ en prospero kaj malfeliĉo.” La Budho tiel laŭdis la laikan disĉiplon pri ties bonaj kvalitoj. Aŭdinte la laŭdon de la Budho al la laika disĉiplo, la reĝo mildiĝis en la koro.
Iutage post la matenmanĝo, kiam la reĝo staris sur la supera etaĝo de sia palaco, li vidis la laikan disĉiplon Ĉatapano trapasanta la korton de la reĝa palaco kun ombrelo en la mano kaj sandaloj sur la piedoj.
La reĝo tuj sendis venigi lin al si. Ĉatapano demetis siajn umbrelon kaj sandalojn, iris al la reĝo, salutis lin kaj staris respektoplene ĉe flanko. La reĝo diris al Ĉatapano: “Laika disĉiplo, kial vi demetis viajn umbrelon kaj sandalojn?” “Kiam mi aŭdis, ke Via Reĝa Moŝto volas vidi min, mi metis miajn umbrelon kaj sandalojn antaŭ ol iri al Via Reĝa Moŝto.” “Do evidente hodiaŭ vi eksciis, ke mi estas reĝo.” “Mi ĉiam scias, ke vi estas reĝo.” “Se vere, kial en alia tago vi ne leviĝis kiam vi vidis min, sidante ĉe la Budho?”
“Granda reĝo, se mi leviĝis vidinte Vian Reĝan Moŝton kiam mi sidis ĉe la Budho, mi montris malrespekton al Li. Do mi ne stariĝis.” “Bone. Ni lasu tion. Mi aŭdis, ke vi estas kompetenta pri la Tripitako. Recitu la darmon en la kvartaloj de miaj virinoj.” “Mi ne povas, Via Reĝa Moŝto.” “Kial ne?” “Domo de reĝo estas temo de severa riproĉo. Aferoj pravaj kaj malpravaj estas same gravaj en tiu ĉi okazo, Via Reĝa Moŝto.” “Ne tiel diru. En la tago kiam vi vidis min, vi sciis, ke estas ne dece leviĝi. Neniel okazos malpli bonaj aferoj.” “Via Reĝa Moŝto, estas riproĉinda ago por familiestro iri kaj plenumi la funkcion de monaĥoj. Sendu por monaĥo kaj petu lin reciti la Darmon.”
La reĝo ellasis lin, dirante, “Bonege, sinjoro, vi povas iri.” Tion farinte, li sendis iun al la Budho kun jena peto: “Estimata Sinjoro, miaj edzinoj Malika kaj Vasabakatija diris, ‘Ni deziras lerni la Darmon.’ Do regule venu al mia domo kun kvincent monaĥoj kaj prediku la Darmon.” La Budho sendis jenan respondon, “Granda reĝo, estas ne eble por mi regule iri al iu ajn loko.” “En tiu okazo, la Estimata, sendu iun monaĥon.” La Budho ordonis, ke Estimata Anando plenumu la devon. Do Estimata Anando regule iris kaj recitis la Darmon al tiuj reĝinoj. Malika el la du reĝinoj tute ellernis la Darmon, parkeris fidele, kaj observis la instruon de la instruisto. Sed Vasabakatija nek lernis bone, nek recitis fidele, nek povis mastri la ricevitan instruon.
Iutage la Budho demandis Estimatan Anandon: “Anando, ĉu viaj laikaj disĉiplinoj mastris la Leĝon?” “Jes, Sinjoro” “Kiu tute ellernis?” “Malika jam tute ellernis, recitas fidele kaj povas tute kompreni la ricevitan instruon. Sed la virino el via klano ne tute ellernis, nek recitas fidele, nek povas tute kompreni la ricevitan instruon.” Aŭdinte la respondon de la monaĥo, la Budho diris: “Anando, la darmo predikita de mi al iu, kiu estas ne atenta en la aŭskultado, lernado, praktikado kaj predikado, estas senprofita kiel floro, kiu posedas koloron sed ne havas aromon. Sed al tiu, kiu estas fidela en la aŭskultado, lernado, praktikado kaj predikado de la leĝo, ĝi rekompencas per abundaj fruktoj kaj diversaj benoj.”
Floro eble estas tre alloga kaj ĉarma. Ĝi eble posedas brilan koloron. Sed se al ĝi mankas aromo kaj bonodoro, ĝi estas senutila. Tiel senutilas la bona parolo de tiu, kiu ne praktikas ĝin.
Floro eble estas tre alloga, bela kaj posedas brilan koloron. Krome, eble ĝi ankaŭ plenas de aromo. Tiel estas la homo, kiu bone parolas kaj praktikas, kion li predikas. Liaj vortoj estas efektivaj kaj honorindaj.
==
 Valora homa vivo
  Homa vivo estas la plej grava afero por ni, kaj feliĉa vivo estas klopodo de ĉiuj homoj. Nun venas la programero “Valora homa vivo”, en kiu vi aŭskultos rakonteton pri homa feliĉo. Ni esperas, ke nia elsendo donos al vi feliĉon en via ĉiutaga vivo. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Viaj vortoj estas la vojoj pavimitaj de vi mem
Iutage disĉiplo enurbiĝis sekvante sian mastron por almozpeti. La urbo estis homplena kaj prospera, do la disĉiplo diris: “Mastro, hodiaŭ ni certe povos ricevi multajn manĝaĵojn.” La mastro sin tenis silenta. Post kiam la disĉiplo finis la parolon, iu forte elĵetis vitran botelon de alkoholaĵo sur la teron kaj disrompis ĝin. La mastro haltis, sin klinis kaj deprenis la vitropecojn. La disĉiplo demandis konfuzite: “Por kio ni ŝovu la nazon en fremdan vazon? Almenaŭ ni ne ofte venas en urbon, kaj ne estos pikitaj de la vitropecoj, do ni hastu por la almozpeto!”
La mastro montris al homo iranta al ili de malproksime kaj diris: “Vidu! Li iras sur la blinda vojo per irbastono, kaj certe havas malbonan vidpovon. Kio okazos se li hazarde vundiĝos de la vitropecoj? Sur la stratego multaj homoj paŝas tien kaj reen, do la vitropecoj povas facile trapiki pneŭon, kaj krome, multaj homoj surhavas sandalojn. Se oni senatente piedpremos sur ilin, ili vundiĝos je la piedoj.”
La disĉiplo pretervole admiris la bonkorecon de la mastro. Ili deprenis ĉiujn vitropecojn, metis ilin en rubujon kaj daŭrigis la almozpetadon poste. Kiam ili petis manĝaĵon ekster butiko, la butikestro insultis ilin malice kun malestimo sur la vizaĝo: “Homoj en monaĥaj roboj kiel vi ĉiam trompas por mono. Mi renkontis ilin tro multe. Ĉu vi opinias, ke mi ne kapablas elvidi vian ŝajnecon post kiam vi alivestas vin per monaĥaj roboj? Vi eĉ almozpetas antaŭ ol mi ion elvendas. Ho, ve! Damninde! Iru for! For! Rapide! Ne ĝenu mian komercon, alie mi venigos policiston”.
Apenaŭ la disĉiplo volis ion diri al la mastro pri la malraciaj riproĉo kaj insulto, la mastro tuj detenis lin kaj diris: “Patrono, trankviliĝu! Pardonon, ke ni ĝenas vin. Mi deziras, ke vi havu prosperan negocon kaj grandan pacon.”
Kiam ili estis forironta, iu proksima mastro venis kaj diris al la malĝentila homo: “Ili certe ne estas trompistoj, ĉar mi ĵus vidis, ke ili subtenis blindulon trairi la straton, kaj krome metis la vitropecojn en rubujon. Kiel tiel bonkoraj homoj povus trompi la aliajn?” Dirinte li memvole donacis ion al ambaŭ monaĥoj kaj favore bondeziris, ke ili havu bonan vojaĝon. Ambaŭ monaĥoj sin klinis kun rideto por esprimi sian dankemon.
La disĉiplo diris: “Mastro, en la mondo ankoraŭ troviĝas bonulo kredanta nin.” La mastro respondis: “Memoru, la eldiritaj vortoj kaj faritaj bonaj aferoj de ni estas la vojoj, kiujn ni mem pavimis. Se ni tenas bonan menson en la koro, la vojo ĉiam estas senfina! Se vi etendas la manon por esti preta helpi aliajn, via malbona sorto tuj ĉesos, kaj oni ĉiam subtenas vin.”
Estas interparolo de zenmastroj Hanŝan kaj Ŝide en la antikva Ĉinio. Hanŝan demandis al Ŝide: ” Kion fari se iu en la mondo vin kalumnias, molestas, malhonoras, mokas, malestimas, malnobligas kaj trompas?” Ŝide respondis: “Mi bezonas nur lin toleri, lasi, eviti, indulgi, respekti, ignori, kaj post kelkaj jaroj refoje observi!”
Plaĉaj vortoj similas al varmo en vintro, dum malplaĉaj vortoj similas al frosto en somero. Bonkoraj vortoj povas vigligi ĉiujn vivestaĵojn kaj serenigi nian vivon kiel printempa brizo dum malicaj vortoj disigas amikecon kiel spado kaj velkigas la bonecon. Ĉiuj vortoj diritaj de ni similas al brikoj pavimitaj sur nia vojo. Nia harmonio estas bona materialo, kaj per nia bona materialo ni povas krei bonan estontecon.
==
 La tempo pasas rapide, kaj nun jam venis fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo.
  Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

One Response

  1. 1
    Petro CHIBLEUR 

    Saluton, kara amiko.
    Mi aŭdis la tutan elsendon kaj ĝojas pro tio. Sed aŭdinte la aktualaĵojn, mi aŭdis ke vi parolis pri la tria tago de julio, kaj ne la dektria, kiel estis skribite. Mi espereble ne vidos malagrablajn konsekvencojn post tiu eta eraro. Dankon pro la atento, per kiu vi legis mian komenton. Bonan someron!
    Petro

Leave a Reply