Verkinto:
• vendredo, Februaro 07th, 2014

58 2014-02-09
Elsendlisto
Novaĵo

Raporto el Koreio
 Sutro de cent paraboloj
9. Laŭdo pri la merito de la patro
10. Konstruado de trietaĝa domo
Rakonto de sutro Damapado
2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo
Budhisma muziko
  Amo al la vivoj
Postskribo-2
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 58-a elsendo de Retradio BRE. Hodiaŭ ni elsendos programerojn de novaĵo, budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma muziko kaj “Amo al la vivestaĵoj”.
  Nun ni aŭskultos novaĵon. Antaŭ nelonge eldoniĝis la januara bulteno de Korea Esperanto-Ligo. En la bulteno oni publikigis prelegon pri homa vivo fare de Miaohui, kaj raporton verkitan de sinjorino Granda el Koreio pri vizito de eksterlandaj samideanoj en Monaĥejo Hongbeobsa. Nun ni kune aŭskultu la raporton. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
Vizito al Busan – Hongbeobsa (홍법사)
Oh Gisook (Granda)
Post la 9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado okazigita de Ŭonbulismo en Urbo Iksan inter la 17-a kaj la 20-a de januaro, kelkaj esperantistoj vizitis Urbon Busan. Ili estas Majstro Miaohui el Ĉinio, Leandro el Brazilo, Chen Ya Wen kaj Ceng Shian-Fan el Taiwan kaj Kristalo el Koreio. Ili gastis en Monaĥejo Hongbeobsa la 20-an de Januaro. Post la matenmanĝo en la sekva tago ni havis tekunsidon kun Majstro Ĵaŭon. Li estis scivola pri Esperanto kaj fine adiaŭis nin per “Ĝis revido!” en Esperanto.
Monaĥejo Hongbeobsa estas eksterordinara pro siaj speciala formo kaj grandega budha statuo sur la tegmento. En la budha statuo eĉ estas preĝa halo. La statuo de Budho Amitabo estas la plej granda statuo en Koreio. Ĉar jam troviĝas budha statuo sur la domego, en la halo estas nur tri lanternoj, sur kiuj estas desegno de budha figuro kun duonfermitaj okuloj kaj fermita buŝo.
Ekstere, 24 ŝtonaj kolonoj ĉirkaŭas la ĉefan halon kvazaŭ protekti ĝin. Ili simbolas la 24 sunperiodojn de la jaro kaj samtempe 24 horojn de la tago. Tio signifas, ke ni devas nin dediĉi al Darma instruo de Budho ĉiutage. En la halo staras 8 ŝtonaj kolonoj, kiuj simbolas la Noblan Okopan Vojon, name la ok ĝustaj vojoj por atingi iluminiĝon, La Nobla Okopa Vojo apartenas al la unua instruo de Budho en la unua predikado: Ĝusta kompreno, Ĝusta sinteno, Ĝusta Parolado, Ĝusta Agado, Ĝusta Vivado, Ĝusta Penado, Ĝusta atento kaj Ĝusta Koncentrado.
Kvankam la budhaj figuroj havas modernan stilon, tamen la strukturoj de la monaĥejo estas en tradicia stilo. La halo estas ornamita per budhismaj pentraĵoj signifoplenaj.
Ŝtuparo el 108 ŝtupoj kuŝas de la enirejo ĝis la supro. En Budhismo, ni diras, ke homoj havas 108 specajn kleŝojn estiĝintajn el mondaj pasioj. Oni devas klopodi por forigi la suferojn laŭ la ŝtuparo. < fino >
==
Jen programero de budhisma sutro. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. La enhavon esperantigis Miaohui. Kvankam la rakontoj temas pri malsaĝuloj, tamen la instruoj ankaŭ helpas al ni ĉiuj se ni praktikas la instruon en niaj ĉiutagaj vivo kaj laboro. Feliĉon al vi!
==
9. Laŭdo pri la merito de la patro
Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: “Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema.”
Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via.”
La aliaj homoj demandis: “Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?”
La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado.”
Oni diris: “Se via patro abstinas de volupto, kiel li povus generi vin?” Ĉiuj ridis pri tio.
Sensaĝa homo en la mondo volas laŭdi pri la virto de iu alia, sed kaŭzas al tiu humiligon pro sia senscieco pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis eraron.
==
10. Konstruado de trietaĝa domo
Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?”
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiun de la alia riĉulo?”
La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem.”
La riĉulo ordonis: “Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ.”
La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme: “Kion vi faras?”
La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.”
La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon.”
La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble! Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?”
La malsaĝulo ripetis: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon.”
Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: “Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!”
Iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: “Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
==
Nun Ni aŭskultos la kvinan rakonton el la dua ĉapitro de la libro “Trezorejo de vero”, kiu estas kolekto de rakontoj de “Sutro Damapado”. La libro estas esperantigata de Miaohui, kaj ĉiuj viaj helpoj estas bonvonaj en la tradukado kaj korektado. Nun bonvole aŭskultu la rakonton kune kun ni.
==
Senmalĝoja vido al la mondo
2-5. La rakonto de Monaĥo Mahakasapo
Saĝa homo forpelas
Maldiligentecon per diligenteco.
Grimpinte sur pagodo de saĝo,
Li esploras la tristajn malsaĝulojn
Simile al homo sur la montpinto
Suben rigardas tion sur la tero.
Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Monaĥo Mahakasapo.
Iutage, kiam la Budho loĝis en Pipalia Kaverno, li faris rondiron en Raĝagaho por almozpeti. Post kiam li revenis de la almozo kaj prenis sian matenmanĝon, li sidiĝis kaj per la supernatura vido de sia magia povo esploris ĉiujn atentemajn kaj malatentemajn vivestaĵojn ambaŭ naskiĝintajn kaj forpasintajn sur la tero, en la akvo, inter la montaroj kaj ĉie.
Sidante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho aplikis sian supernaturan rigardon kaj pensis: “Pri kio mia filo Kasapo okupiĝas hodiaŭ?” Li tuj sciis, ke Kasapo kontemplas la naskiĝon kaj morton de la vivestaĵoj. Li diris: “Scio pri la naskiĝo kaj morto de la vivestaĵoj estas malfacile komprenebla por vi. La vivestaĵoj pasas de ekzisteco al alia kaj havas novan embrion sen scio de la gepatroj. Kaj la scio ne povas esti tute komprenita por vi. Do scii tion estas ekster via kapablo ĉar via rango estas tre malalta. Estas la rango de la Budho por scii kaj vidi la tutajn naskiĝojn kaj mortojn de la vivestaĵoj.” Dirante, li elradiis sian figuron kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun Kasapo.
La saĝulo ĉiam estas diligenta. Per la diligenteco li forigas sian maldiligentan kutimon. La saĝa homo grimpas sur la pagodo de saĝo. Tuj kiam li atingas tiun altecon, li kapablas esplori la suferantajn vivestaĵojn per sensuferaj okuloj. Racie kaj trankvile li vidas tiujn vivestaĵojn kiel homo staranta sur la montpinto suben rigardas la malsupran teron.
Komentario
La ordinaraj homoj estas priskribitaj kiel “suferantoj”. Malĝojo kaj sufero estas neeviteblaj kondiĉoj de ordinara vivo. Nur la plej multe progresinta homo de saĝo povas superi tiujn kondiĉojn de vivo. Naskiĝo estas sufero; kadukiĝo estas sufero; malsano estas sufero; morto estas sufero, kuniĝo kun malagrablaĵo estas sufero, disiĝo de plezuraĵo estas sufero kaj manko de deziraĵo ankaŭ estas sufero. Koncize dirite, la kvin grupoj de alkroĉiĝoj estas suferoj. La Budho ne neis feliĉon en la vivo kiam li diris, ke ekzistas sufero. Anstataŭe, li agnoskis malsamajn formojn de feliĉo, ambaŭ materian kaj spiritan, por laikaj homoj kaj ankaŭ monaĥoj. En la instruo de la Budho estas listo de feliĉoj, kiel la feliĉo de la familia vivo kaj la feliĉo de la ermita vivo, la feliĉo de sensaj plezuroj kaj la feliĉo de rezigneco, la feliĉo de alkroĉiĝo kaj la feliĉo de senkroĉiĝo, fizika feliĉo kaj spirita feliĉo, kaj aliaj. Sed ĉio el tio apartenas al sufero. Eĉ la tre pura spirita stato de tranco atingita per praktiko de plisupera meditado apartenas al sufero.
Oni povas koncepti la suferon laŭ jenaj tri aspektoj: (1) ordinara sufero, (2) sufero estiĝinta de ŝanĝiĝo kaj (3) sufero kiel kondiĉitaj statoj. Ĉiaj suferoj fizikaj kaj spiritaj en la vivo kiel naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto, unuiĝo kun malplezuraj homoj kaj kondiĉoj, disiĝo de amatoj kaj plezuraj kondiĉoj, manko de deziraĵo, malĝojo, doloro, kaj tristeco estas rigarditaj kiel ordinaraj suferoj. Feliĉaj sento kaj kondiĉo en la vivo ne daŭras eterne, sed ŝanĝiĝas frue aŭ malfrue. Kiam ili ŝanĝiĝas, ili estigas doloron, suferon kaj malfeliĉon. La ŝanĝiĝo de sorto apartenas al la sufero estigita de ŝanĝiĝo. La du specaj suferoj menciitaj supre estas facile kompreneblaj. Neniu disputos pri ili. Tiu aspekto de la Unua Nobla Vero estas facile komprenebla ĉar ĝi estas ordinara sperto en nia ĉiutaga vivo. Sed la tria formo de sufero kiel kondiĉitaj statoj estas la plej grava filozofia aspekto de la Unua Nobla Vero, kaj ni bezonas fari iom da analizaj eksplikoj pri tio, kion ni konsideras kiel “estaĵon”, “individuon” aŭ “Min”. Laŭ budhisma fizolofio, tio, kion ni nomas “estaĵo”, “individuo” aŭ “mi”,estas nur kombino de ĉiam ŝanĝiĝanta fizika kaj mensa forto de energioj, kiujn oni povas dividi en kvin grupojn aŭ amasiĝojn.
Post kiam oni komprenas tion kaj rezignas malatentemon per atentemo, li liberiĝas de malĝojo, grimpas al la palaco de saĝo kaj esploras la suferantajn homojn kiel saĝa montgrimpisto esploras la sensciajn vivestaĵojn sur la tero.
==
Jen venas al ni la programero de budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuu muzikon kompilitan de majstro Hongyi, kiu estis eminenta budhisma monaĥo kun grandaj sukcesoj, kaj forpasis en la jaro 1942. Ni kune ĝuu la belan muzikon!
  ==
  Ni jam venis al la lasta programero. En tiu ĉi programero ni aŭskultos la lastan parton de la priskribo pri la libro “Amo al la vivoj”. Ni esperas, ke nia programero povos pliigi homan amon al la vivestaĵoj kaj protektos pli da vivoj per sia elkora kompatemo, por ke nia vivo fariĝu pli feliĉa. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Postskribo-2
Nun ni ne parolu pri dioj aperantaj en la sonĝoj de malproksimaj ĉinoj antaŭ centoj da jaroj. Ĉi tie ni parolu pri nia nuna tempo.
Se vi manĝas korpojn de mortintaj bestoj, vi suferos de: kancero, kormalsano, renaj problemoj kaj dekoj da aliaj malsanoj.
Esploru per vi mem.
* Se vi manĝas mortintajn bestojn, vi devos elspezi multe da mono por viziti kuracistojn kaj aĉeti medikamentojn.
* Se vi manĝas viandon, fiŝojn, ovojn aŭ laktaĵojn, vi kaŭzas suferon al multaj bestoj.
* Se vi manĝas viandon, vi konsumas kiel porko pli da manĝaĵo kaj kaŭzas malsategon al pli multaj homoj.
* Se vi manĝas viandon aŭ uzas insekticidon, vi helpas difekti la medion, en kiu ni vivas.
Ĉu tio havas signifon? Vi devas akcepti la fakton eĉ sen profunda diskuto pri la natura ekvilibro aŭ la natura leĝo, kiun ni nomas darmo.
Mortigi bestojn estas ago kontraŭ la naturo.
“Leonoj kaj tigroj mortigas ĉiutage, ĉu ne? Do mortigo estas natura, ĉu ne?”
Jes, leonoj kaj tigroj mortigas. Sed eble estas ne malbone por vi ekzameni vin mem, se vi neniam pensis pri tio antaŭe.
Ĉu vi havas voston kiel leono? Ĉu vi havas striojn kiel tigro? Ĉu vi havas grandajn, pintajn dentojn kaj fortajn ungojn?
Ne. Kion vi havas? Inteligentecon, multe da inteligenteco, tial vi povas paroli, legi, skribi kaj pensi, anstataŭ nur mordi kaj grati. Vi devas uzi vian inteligentecon por disvolvi saĝon.
Se vi retrorigardas la homaran historion atente, vi povas vidi klare, ke ni pli kaj pli uzas nian saĝon ol nian forton.
Se homoj antaŭ miloj da jaroj volis movi grandan ŝtonon, ili devis kunvenigi grupon da homoj kaj laboris kun krioj ĝis ili movis ĝin sukcese.
Poste, kiam oni lernis iom pri la fundamenta fiziko, la ŝtonegon povis movi nur unu homo, kiu scias kiel uzi levilon. Sed tio ankoraǔ bezonis ŝvitigan forton.
Nun se ni volas movi tiun ŝtonegon, ni havas maŝinojn. Se ni scias kiun butonon premi, ni povas movi la ŝtonegon sen granda forto.
Tio okazas ĉar ni uzas nian menson, sed ne nur nian korpon.
Alivorte, ni fariĝas pli kaj pli kapablaj. Tio estas bona, sed ankoraŭ ne sufiĉa. La fina rezulto de la homaraj klopodo kaj evoluado dum milionoj da jaroj estas ne pasigi nian vivon nur por elfosi ŝtonojn, rigardi televidon aŭ amuziĝi per ludiloj.
Ni ne plu estas sovaĝaj bestoj en ĝangaloj. Ni estas civilizitoj kaj devas konduti civilize. Kiam ni kreskas, ni forĵetas niajn pupojn kaj kolerŝtormojn; kiam nia racio disvolviĝas, ni devas forlasi nian sovaĝan manieron kaj disvolvi nian menson.
Iuj diris: “Jes, sed leono estas besto granda, forta kaj potenca. Ĉu vere?”
Ĉu leono estas vere tre forta? Ĉu vi aŭdis, ke leono povas muĝi tiel laŭte kiel laŭtparolilo, kuras tiel rapide kiel trajno, tranĉas tiel profunde kiel segilo, aŭ piedpremas tiel forte kiel premmaŝino? Tiuj fortaj maŝinoj estas produktaĵoj de nia inteligenteco. Homa inteligenteco estas pli granda ol la forto de bestoj.
Ni respektu leonojn, tigrojn, marporkojn, hundojn kaj ĉiujn aliajn bestojn; ni honoru ilian rajton por vivi; ni estimu ilian kontribuon al la ekosistemo, kaj plene kompatu ilin.
Leono eble havas fortan korpon, kaj ĝi eble havas iom da inteligenteco, sed la tragedio de leono kaj ĉiuj aliaj bestoj estas tio, ke ili estas malsaĝaj. Ho, certe, kvankam ili povas komuniki unu al aliaj, kaj povas trejniĝi por ludi akrobataĵon, sed ili povas nek pensi multe kaj nek koncentri sian menson, tiel ili ne povas scii, kia estas la universo.
Tio estas tre grava misio de ni homaro kun pli granda inteligento. Ni devas lerni, kio ni estas, kie ni estas kaj kiuj ni estas. Se ni ne scias tion, ĉiuj niaj inventaĵoj, urboj, monumentoj kaj scienco estos sensencaj.
Se ni ne scias, kie ni estas, kio ni estas, kaj kiuj ni estas, ni ne povas kompreni nin mem. Ni devas kompreni nin mem por konscii, kio estas la universo. Nur tiel ni povos liberigi nin el la sufero.
Se ni ne povas kompreni nin mem, ni devas suferi animmigradon de naskiĝo al morto, kaj de renaskiĝo al morto ĝis ni tute elliberiĝos el la ciklo. Vivo estas plena de tiel multaj suferoj, ke iam ni estas tro indiferentaj por konscii la plibonigeblecon de nia situacio. La metodo por plibonigi nian situacion estas disvolvi nian saĝon por koni la universon, liberigi nin el la animmigrado inter vivo kaj morto.
Ne nur bestoj, sed ankaŭ plej multe da homoj ne povas pensi sufiĉe pri tio. Se ni volas konscii kio estas la universo, ni devas labori tre diligente por disvolvi saĝon. Saĝo estas la vojo al liberiĝo. Liberiĝo signifas liberigi nin el la suferoj. Por disvolvi saĝon, la unua farendaĵo estas ne plu meti obstaklojn por ni mem.
Por disvolvi saĝon, ni bezonas fortikan korpon kaj fortan menson.
Ĉu vi memoras la lastan fojon de via malsano? Vi ne povis viziti lernejon ĉar vi ne povis koncentri vian atenton en viaj lecionoj kiam via korpo estis en sufero. Same, se vi ne estas sana, via menso ne estas klara. Forta kaj sana korpo estas fundamento por forta kaj sana menso.
Fizika ekzerco faras nian korpon forta kaj sana, sed ankaŭ tre gravas la nutraĵo, kiun ni metas en nian korpon.
Se ni ŝarĝas nian korpon per viando el mortigitaj bestoj, ni difektas nian sanon. Se ni volas esti sanaj, ni devas fariĝi vegetaranoj.
Alia problemo estas tio, ke ni rompas la naturan leĝon, kaj fine ni devos repagi al la bestoj se ni manĝas ilin. Estas pli facile ne rompi tiun leĝon, tiel ke ni ne metu multajn obstaklojn sur nian propran vojon.
Sed kiel ajn strebe ni laboras, estas tre malfacile liberigi nin mem el la suferado ol naĝi tra la Pacifika Oceano.
Jen kial Budho Amitabo sentis bedaŭron por ni kaj kreis Puran Landon aŭ Okcidentan Paradizon. En la Pura Lando, ni povos disvolvi nian saĝon sen sufero kutima sur la tero. Se ni volas iri tien, Amitabo bonvenigos nin kaj poste instruos nin kiel fariĝi budhoj.
Se ni volas iri tien, ni recitu Amitabon tutkore kaj tutanime. En ĝusta tempo, li alvenos por bonvenigi nin.
Alveninte tien, ni tuj liberiĝos el ciklo de naskiĝo kaj morto. Ni povos lerni kaj studi. Iutage ni povos libere reveni al la homa mondo kiel budhoj por helpi ĉiujn suferantajn vivestaĵojn fariĝi budhoj.
Jen niaj elkoraj bondeziroj al vi:
Ni bondeziras al vi grandan feliĉon,
Ni bondeziras al vi bonan sanon, kaj
Ni bondeziras al vi brilan saĝon!
AMITABO!
==
La tempo pasas rapide, kaj jam estas la tempo por fini nian elsendon. Ni elkore dankas vin por viaj aŭskultado kaj subtenado al nia programero, kaj sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!
==

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply