Verkinto:
• sabato, Novembro 23rd, 2013

Sendlisto:
Budhisma scio
1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
79. La Vizaĝo de Buĉisto
80. Tipa Akcidento en Ĉasado
==
  Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 47-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. En programero Budhisma scio ni aŭskultos la rakontojn pri la Damapado. Ni povos lerni bazan instruon de Budhismo per la interesaj rakontoj.
  Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri nian homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!


  ==
1-6. La rakonto de Monaĥo Mahakalo
Kiel vento al malforta arbo,
Marao venkas tiel facile al tiuj,
Kiuj revas pri beleco,
Vivas kun sensoj ne regitaj,
Sin tenas malmoderaj en manĝado,
kaj ne havas diligentecon kaj firman volon.
Kiel vento ne povas movi ŝtonan monton,
Marao ne povas venki al tiuj,
Kiuj kontemplas malbelecon,
Vivas kun sensoj bone regitaj,
Sin tenas moderaj en manĝado,
Kaj plenas de fido kaj diligenteco.
Restante en la najbara urbo Setavjo, la Budho diris tiujn versaĵojn rilate al Mahakalo kaj lia frato Ĉulakalo. Ĉulakalo, Maĝihimo Kalo kaj Mahakalo estis fratoj kaj ĉiu el ili havis sian propran familion en Setavjo. Ĉulakalo kaj Mahakalo estis la fratoj plej aĝa kaj plej juna respektive. Ili kutime vojaĝis eksterlande kun karavano de kvincent ĉaroj kaj alportis varojn hejmen por vendi. Maĝihimo Kalo vendis la varojn, kiujn la fratoj aĉetis. Foje, ambaŭ fratoj veturis al Sravastio kun kvincent ĉaroj plenaj de diversaj varoj. Haltinte inter Sravastio kaj Ĝetavano, ili maljungis la brutojn. En la vespero Mahakalo vidis, ke noblaj disĉiploj loĝantaj en Sravastio iras kun floroj kaj incenso en la manoj por aŭskulti la Darmon. “Kie ili iras?” li demandis. Ricevinte la respondon, ke ili iras aŭskulti la Darmon, li pensis: “Ankaŭ mi iros.” Do li diris al sia frato: “Kara frato, gardu niajn ĉarojn. Mi iros aŭskulti la Darmon.” Do li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis en la ekstera vico de la aŭskultantoj.
Tiutage la Instruisto predikis la Darmon orde laŭ mensa stato de Mahakalo, kaj citis unu sutron pri ĝeno de sufero, kaj alian sutron pri la kulpo, malsaĝo kaj malpureco de sensaj plezuroj. Aŭdinte la predikadon, Mahakalo monaĥiĝis ĉe la Instruisto. Ĉulakalo same fariĝis monaĥo, sed li pensis en la menso: “Post iom da tempo mi reiros al la ordinara mondo por preni mian fraton kun mi.”
Post iom da tempo, Mahakalo fariĝis bikŝuo. Li iris al la Instruisto kaj demandis lin: “Kiom da devoj estas en nia religio?” La Instruisto informis lin, ke estas du. Mahakalo diris: “Estimata Sinjoro, mi monaĥiĝis en maljuneco. Do mi ne kapablas plenumi la Devon de lernado, sed mi povas plenumi la Devon de kontemplado.” Laŭ lia peto, la Instruisto lernigis al li praktiki meditadon en tombejo, kio kondukos lin al Arahanteco. Li kutime iris al la tombejo kiam ĉiuj enlitiĝis en la nokto, kaj revenis al la monaĥejo antaŭ la ellitiĝo de aliaj je la tagiĝo. Tiam subita malsano trafis junulinon, kaj apenaŭ ŝi malsaniĝis en la vespero, ŝi tuj mortis sen signo de maljuneco kaj malforteco. En tiu vespero, ŝiaj familianoj kaj amikoj portis ŝian kadavron al bruligejo kun lignaĵo, oleo kaj aliaj bezonaĵoj. Ili diris al la kremaciistino de la bruligejo: “Bruligu ĉi tiun kadavron.” Paginte la kutiman kotizon, ili transdonis la kadavron al ŝi kaj foriris. Kiam la kremaciistino deprenis la vestaĵon de la junulino kaj vidis ŝian belan orkoloran korpon, ŝi tuj pensis: “La korpo estas taŭga objekto de meditado por montri al la Honorulo.” Do ŝi iris al Mahakalo, salutis al li kaj diris: “Mi havas bonegan objekton de meditado. Mi petas, ke vi rigardu ĝin, Honorulo.” “Tre bone,” diris Mahakalo. Do li aliris, petis ŝin depreni la tukon kovrantan la kadavron kaj atente esploris la mortinton de la plandoj ĝis la harpinto. Poste li diris: “Metu la belan orkoloran korpon en la fajron, kaj bonvolu informi min tuj kiam la fajro ekbruligis ĝin.” Dirinte, li revenis al sia propra loko kaj sidiĝis. La kremaciistino faris laŭ la peto. Mahakalo iris al la kadavro kaj fiksrigardis ĝin. Kiam la flamo tuŝis la karnon de la kadavro, la koloro de la kadavro similis al tiu de makula bovo; la piedoj etendis kaj pendis sube; la manoj kurbiĝis falde kaj la frunto perdis la haŭton. La monaĥo pensis: “Jam putris kaj detruiĝis la korpo, kiu ĵus allogis la vidantojn el la sankta mondo.” Reveninte al sia tranoktejo, Mahakalo sidiĝis kaj klare kontemplis pri la putriĝo kaj morto. Li disvolvis la spiritan enrigardon kaj atingis Arahantecon kune kun supernaturaj povoj.
Post kiam Mahakalo fariĝis arahanto, la Budho atingis Setavjon kaj iris en la Simsapan arbaron vojaĝante de loko al loko kun amaso da monaĥoj. Informiĝinte, ke la Budho jam atingis, la edzinoj de Ĉulakalo pensis: “Nun ni rehavigos la edzon al ni.” Do ili iris inviti la Budhon. Antaŭ la vizito fare de la Budho, monaĥo kutime iris antaŭe por doni atentigon. Kiam Ĉulakalo revenis hejmen por pretigi la almozdonon, liaj edzinoj forrabis liajn robojn. La ok edzinoj de Mahakalo ankaŭ pensis, ke ili povos revenigi la edzon por si mem. Iutage, ili aranĝis almozdonon al la Budho kaj disĉiploj. Poste ili petis al la Budho lasi Mahakalon malantaŭe por plenumi la benan formalaĵon pro ilia bonfaro. La Budho lasis Mahakalon en la estinta domo kaj foriris kun aliaj disĉiploj.
Kiam la Budho atingis la vilaĝan pordon, la monaĥoj malĝojis kaj diris: “Kion faris la Budho! Ĉu li faris tion intence aŭ ne? Hieraŭ Ĉulakalo reiris hejmen kaj renkontis la finon de sia monaĥa vivo. Sed hodiaŭ alia monaĥo reiris. Tia afero neniam okazis antaŭe.” Sed la Budho sendis Mahakalon hejmen, kaj daŭrigis sian vojon. La monaĥoj diris: “La monaĥo Mahakalo estas virta kaj honesta. Ĉu ili ankaŭ ĉesigos lian monaĥan vivon?” La edzinoj de Mahakalo klopodis laikigi lin, sed li supreniris en la aeron per sia supernatura povo de arahanto. Li tuj aperis antaŭ la Budho kiam la Budho recitis tiujn versaĵojn. Monaĥo Mahakalo riverence esprimis sian estimon al la Budho kaj la Budho diris al aliaj monaĥoj, ke ili faris eraron pri Arahanto Mahakalo komparante lin kun Monaĥo Ĉulakalo.
Se oni ofte pensas pri la malboneco de sensaj plezuroj, vivas kun siaj sensoj bone regitaj kaj sin tenas moderaj en manĝado, ili sin dediĉas al la Instruo kaj persistas en orda praktikado. Tiaj homoj estas ne venkeblaj de emocioj kiel ŝtona monto ne movebla de vento.
Se oni alkroĉiĝas al la sensaj plezuroj, vivas kun sensoj neregitaj, kaj sin tenas malmoderaj en manĝado, ili estas malviglaj kaj havas malfortan persistemon kaj malfirman volon. Emocioj venkas tiajn homojn tiel facile kiel vento subigas malfortan arbon.
Komentario
Tiuj, kiuj havas false optimisman ideon, kaj pensas, ke la vivo estas lito de sendornaj rozoj, ili atentas nur pri la plezura flanko de la vivo kaj ignoras la malplezuran flankon. Rezulte de tio, ili sin alkroĉis al aferoj kaj diras “Tio estas mia.” aŭ “Tio estas mi mem.” Kiam tiuj aferoj alkroĉitaj de ili ŝanĝiĝis kaj disiĝis, ili lamentis, ke iliaj havaĵoj aŭ ili mem detruiĝis kaj mortis. Tiuj, kiuj rigardas la malplezuran flankon de la vivo kiel dornojn de rozoj, havas malfortan alkroĉiĝemon. Kiam okazas la sama afero, la ŝanĝiĝo kaj disiĝo de la alkroĉitaj aferoj ne donas al ili multe da doloro kaj majĝojo.
La paro da versaĵoj montris la metodon trovi feliĉon en la vivo per senkroĉiĝo al la mondaj aferoj. La unua ŝtupo por tio estas reala penso. Regi sensojn povas haltigi la reagon al plezura kaj malplezura cirkonstancoj kun emocioj de deziro kaj abomeno. Ekzercoj de sindetenado en nia manĝado kaj venko al maldiligenteco estas necesaj por daŭrigi la praktikadon koncentri nian atenton sur ĝustaj aferoj, kaj klarigi nian menson pri emociaj alkroĉiĝoj.
  ==
  Bonvenon al nia programero de Budhisma muziko, karaj amikoj.
  ==
  Venas al ni programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke ni havu pli harmonian vivon en la homa mondo per amo al ĉiuj vivestaĵoj.
  ==
 79. La Vizaĝo de Buĉisto

Qian Meixi (Ĉjan Mejŝji) iam notis la historion de Xue Qingguan (Ŝjŭe Ĉjin’gŭan), la buĉisto de kaproj. Xue havis vendejon por vendi kapran viandon kaj viandan supon. La bongusteco de lia vianda supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimajn. Iuj eĉ vojaĝis kelkajn tagojn por gustumi lian supon, kaj poste foriris kontente.
Xue riĉiĝis post nelonge pro la prospera negoco.
Pluraj el liaj amikoj estis budhanoj. Ili ofte admonis lin ne plu mortigi kaprojn: “Vi jam gajnis sufiĉan monon. Ne estu tiel avida. Ni ja ne estas bestoj en la ĝangalo. Vi scias bone, ke mortigi bestojn estas terura peko kontraŭ la universo. Vi ne povos eskapi de la ŝuldo estonte. Frue aŭ malfrue vi devos pagi pro via malbona konduto, kaj tiam, kiom ajn riĉa vi estos, tio donos nenian helpon al vi.”
“Rigardu, Xue, kial vi ne faru alian negocon per via mono? Vi povas gajni monon per tio, kaj samtempe, vi povas penti kaj fari bonajn aferojn por kvitigi ĉiujn viajn pekojn. Alie, malfeliĉo trafos vin kaj ankaŭ viajn infanojn kaj prainfanojn.”
Neniu volas aŭskulti bonan admonon malplaĉan. Xue mokis: “Mi ne estas tiel malsaĝa por kredi la mitojn de maljunulinoj. Ĉu vi opinias, ke vi povus timigi min per la feaj rakontoj? Peko kontraŭ universo! Kia sensencaĵo!”
Kiam Xue estis ĉirkaŭ kvardek-jara, li eksuferis de stranga malsano. Lia buŝo etendiĝis, lia mentono longiĝis kaj liaj okuloj perdis la antaŭan brilon. Efektive, li aspektis pli kaj pli simila al kapro.
Post nelonge, ĉiuj lokanoj opiniis, ke la vizaĝo de Xue Qingguan similas tiun de kapro. Kvankam ili povis diri nenion al li, tamen ĉiutage aroj da homoj venis por rigardi lin. Kontentiĝinte pri la rigardo, ili sin turnis al siaj amikoj, flustris inter si kaj kapjesis. Xue laciĝis de tio. Neniu el la kuracistoj povis kuraci lin, kaj ankaŭ ili ĉiuj diris, ke li vere mienas kiel kapro.
Xue tiel afliktiĝis, ke li sin opiniis freneza, sed li estis tro obstina por konfesi, ke li eraris. Li rifuzis agnoski, ke li ne rajtis mortigi tiel multajn kaprojn.
Fine, li falis en riveron kaj dronis, okaze de komerca vojaĝo. Oni eĉ ne povis trovi lian kadavron.
La humiliĝo kaj subita morto ja estus eviteblaj por malfeliĉa Xue. Se li havus konsciencon kaj ne estus tiel avida, li povus ĝui longan kaj feliĉan vivon.
Sed malfeliĉe, mono, obstino kaj malsaĝo estis pli valoraj al li ol feliĉo, bonfarto kaj saĝo.
==
80. Tipa Akcidento en Ĉasado

Estis pitoreska montaro, tamen Wu Tang (U Tan) tute ne zorgis pri la ĉarma pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multe da tempo por ĉasi en la montaro.
Wu Tang estis lerta arkopafisto. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en la pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li bezonis nur tiri la pafarkon por trafi la celon. Neniam estis bestoj tiel rapidaj kaj lertaj por eskapi de liaj sagoj.
Jen aperis malgranda cervido. Malgrandaj cervidoj eble estas la plej amindaj bestoj en la naturo, sed Wu Tang tute ne pensis pri tio. Kiam li vidis ĝin, li tiris sagon el la sagujo. Zum! La cervido falis teren kaj mortis.
Wu Tang rimarkis, ke ĝia patrino estas tre malproksima en la herbejo, kaj lia sago ne povas atingi ĝin. Li do restis senmova por atendi la plej bonan momenton.
La patrina cervo korŝire kriis, trovinte sian idon morta. Lamente, ĝi komencis leki la vundon de la cervido. Tuj kiam ĝi absorbiĝis en la lekado, Wu Tang pafis senprokraste kaj mortigis ĝin.
Sed tio ne estis sufiĉa por Wu Tang. Li pensis, ke eble troviĝas pli da cervoj ĉirkaŭe, ĉar li aŭdis ion marŝanta en la herboj. Tie eble estas almenaŭ du aliaj cervoj.
“Tri cervoj estas multe pli bonaj ol du,” li pensis kiam li sin pretigis por pafi. Konfirminte la devenon de la sono, li tuj pafis al figuro en la herboj.
Li sentis fieron aŭdinte la sonon de io falinta sur la teron, sed lia fiero tuj fariĝis timego kiam li aŭdis homan ĝemkrion. Cervoj ne kapablis ĝemi tiamaniere. Tie sonis homa voĉo!
Wu Tang alkuris haste, kaj vidis timigite, ke la tria viktimo estas ne cervo, sed lia propra filo, kiu venis por ĉasi kun li.
Wu Tang stuporiĝis. Subite aŭdiĝis voĉo el la ĉielo: “Wu Tang! Ĉu vi nun komprenas, kiel vi malĝojas vidinte vian propran filon vunditan per sago? Bestoj amas siajn idojn same kiel vi amas la vian. Kiom da malĝojo vi jam kaŭzis al la gepatroj de la bestoj?”
Wu Tang staris tie tiel malĝoje kaj stultece, ke li tute ne rimarkis la sonon de proksime. Subite, li konsciis, ke la sono, kiun li aŭdis en la herboj, ne estas de cervo, sed de tigro.
Estis jam tro malfrue. Apenaŭ li pretis forkuri, la tigro jam mordis lin je la brako, per kiu li pafis. Kaj plej baldaŭ, la resta parto de lia korpo estis en ĝia ventro.
 ==
   Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply