Verkinto:
• vendredo, Septembro 06th, 2013

Elsendlisto
  Budhisma scio
2-17. Kultado al ĉiuj direktoj
2-18. Donaco de Ambapali
7. Saĝo kaj Kompatemo
Budhismaj rakontoj
53. Sinjorino Kun
54. Semado kaj Rikolto
55. Unu Vivo kontraŭ Cent
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 36-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Unue bonvolu aŭskulti la programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos ĉapitron 7 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
2-17. Kultado al ĉiuj direktoj
Instruo pri homa devo
Iumatene la Budho forlasis Monaĥejon Bambuaro kaj iris en Urbon Raĝagaha. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sigala tute malsekĝis kvazaŭ li ĵus sin banus. Sigala faris kulton en ĉiuj kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li faris kulton al la ĉielo supre kaj tero sube. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis al li, kion li faras.
“Tio estas la lasta volo de mia patro antaŭ lia forpaso,” respondis Sigala, “Mia patro konsilis min adori al ĉiuj direktoj por forteni min de malbonaj aferoj el la kvar direktoj kaj el supre kaj malsupre.” La Budho pensis pri tio kaj diris: “Estas prave tion fari por plenumi la lastan volon de via patro, sed ne prove komprenu la konsilon de via patro nur laŭvorte. Via patro tute ne intencis, ke vi vere faru kultadon laŭ tiu ĉi maniero.” Poste, la Budho eksplikis la veran signifon pri la kultado al ĉiuj direktoj:
“Kultado al la oriento signifas respekti kaj honori viajn gepatrojn.
Kultado al la sudo signifas respekti kaj obei viajn instruistojn.
Kultado al la okcidento signifas esti fidela kaj sindediĉema al via edzino.
Kultado al la nordo signifas esti afabla kaj helpema al viaj amikoj, parencoj kaj najbaroj.
Kultado al la ĉielo signifas prizorgi la materialan bezonon de religiuloj kiel monaĥoj kaj asketoj.
Kultado al la tero signifas esti justa al viaj servistoj, donante al ili laboron laŭ ilia kapablo, pagante al ili justan salajron kaj provizante al ili medicinan helpon kiam ili malsaniĝas.
Tion farante, vi povas vin forteni de malbonaĵoj”.
La Budho ankaŭ admonis Sigala eviti kvar malbonajn kondutojn.
“Estas kvar malbonaj kondutoj evitindaj,” li diris, “Ili estas mortigo, ŝtelado, seksa miskonduto kaj mensogo.”
La Budho daŭre parolis al Sigala: “Estas kvar malbonaj motivoj, pro kies kaŭzo oni faras malbonajn kondutojn. Ili estas partieco, malamikemo, malsaĝo kaj malkuraĝo.”
“Kaj fine, Sigala, vi devas eviti ses manierojn malŝpari vian havaĵon. Ili estas drinkado, toksiĝemo, maldiligenteco, vagado ĝis profunda nokto, malŝparo de tempo ĉe foiro kaj penso pri amuziĝo, vetludo kaj kunestado kun malbonaj amikoj.”
Juna Sigala aŭskultis la konsilon respektoplene kaj subite rememoris, ke lia patro ofte diris al li, kiel bona instruisto estas la Budho. Kvankam la maljunulo ofte klopodis, ke Sigala iru kaj aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per diversaj pretekstoj, ke tio estas tro malfacila, ke li okupiĝas pri io alia, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al monaĥoj.
La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li promesis, ke ekde tiam li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ plenumos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.
==
2-18. Donaco de Ambapali
Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene.
Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.
Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi tute ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.”
Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub la densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho.
Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.
La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe la piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.
Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.”
Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.
En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”
La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis ŝin denove per la Darmo. Tio estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso.
Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.
Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.
==
Nun ni jam aŭskultis la enhavon el la libro “La vivo de la Budho”. Sekve ni aŭskultos la sepan ĉapitron de la libro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En tiu ĉi Ĉapitro temas pri  Saĝo kaj Kompatemo.

==
7. Saĝo kaj Kompatemo
Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?
Respondo: Iuj religioj kredas, ke kompatemo aŭ la tre simila amo estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke en la fino ili fariĝos bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj, sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstataŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj povus elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similaĵojn? Budhismo instruas, ke oni devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti indivduo vere ekvilibra kaj perfekta.
Demando: Do kio estas saĝo laŭ Budhismo?
Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al sekurega kaj feliĉega stato, kiu nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni la menson malfermita anstataŭ fermita; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti subjektiva; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj esti ĉiam preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Facilas la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.
Demando: Mi opinias, ke malmultaj homoj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj homoj povas praktiki ĝin?
Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliulojn ankaŭ kompateme.
Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?
Respondo: Kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj plej bonaj kondutoj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel divido, kompatemo, korfavoro, atentemo, prizorgemo kaj preteco doni komforton estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al li mem. Ni povas vere kompreni la aliajn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone, kio estas la plej bona por la aliaj, kiam ni scias, kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliajn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo disvastiĝas tre nature en prizorgon al aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn strebante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.
Demando: Do vi diras, ke ni kapablas helpi aliajn homojn plej bone post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?
Respondo: Ni kutime opinias, ke altruismo prizorgas aliajn antaŭ ol sin mem, sed kontraŭe, ke egoismo prizorgas sin mem antaŭ ol la aliajn. Budhismo prenas la miksaĵon de la ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas en prizorgon al aliaj kiam ni vidas, ke la aliaj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.
==
Saluton, karaj amikoj. Ni venas al la programero budhismaj rakontoj. En ĉi tiu programero ni ĝuos tri rakontojn el la libro “Amo al la vivoj.” La libro estas esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
 53. Sinjorino Kun
La historio okazis dum la lasta regperiodo de Imperiestro Qianlong (Ĉjanlun), je la fino de la dek-oka jarcento.
La homoj en la regiono Runzhou (Runĝoŭ) estis tre malicaj. Ili nature ŝatis mortigi bestojn. Kruelaj estis ne nur la viroj kaj knaboj, sed ankaŭ la maljunuloj, virinoj kaj eĉ knabinoj. Tie ne estis multaj knabinoj, ĉar oni preferis knabojn. Naskinte knabinon, ili tuj dronigis ŝin por havi knabon. Ili eĉ ne skrupulis mortigi siajn proprajn bebojn, do vi povas imagi, kiel ili kondutis kontraŭ la bestoj.
Ili kutime instruis siajn infanojn kolekti helikojn por vendi aŭ manĝi. La infanoj kolektadis helikojn, pektenojn kaj ranojn. Ili eĉ scipovis mortigi bestojn per tranĉilo. Se la gepatroj trovis, ke ilia infano torturas bestojn, ili kutime ridis kaj laŭdis fiere: “Kian inteligentan infanon ni havas!”
La infanoj estis edukataj tiamaniere, do ili opiniis nature, ke estas bona konduto mortigi bestojn. Kiam ili elkreskis, ili mortigis ĉiujn kaptitajn bestojn.
Sed vi ne rajtas aserti, ke ĉiuj en Runzhou estis ĝisoste malbonaj. Tie estis bonkora maljunulino nomata Kun. Ŝi estis la ununura, kiu sciis bonon kaj evitis mortigon. Fakte, ŝi kutime savis la helikojn, kiuj rampis malproksimen forlasinte akvon. Ŝi ankaŭ savis multajn formikojn el danĝero de ies piedpremo. Ĉiuj najbaroj ridis je ŝia konduto kaj diris, ke ŝi estas freneza.
Iun nokton, fiŝisto sonĝis, ke du viroj en nigra oficista kostumo alprenis libron de la riverbordo.
“Kia libro ĝi estas?” demandis la fiŝisto.
“Registroj pri ĉies kondutoj bonaj kaj malbonaj. Estas multaj vortoj pri viaj fikondutoj, kaŭzitaj de via mortigado. Do estu singarda kontraŭ tio.”
La fiŝisto ne multe pensis pri la sonĝo, ĉar ili kutimis mortigi vivestaĵojn. Post kvin tagoj, la tuta urbo de Runzhou dronis en subita inundo. Plejparte da homoj perdis sian vivon antaŭ ol ekkrii por helpo.
Sinjorinon Kun ne trafis la katastrofo. En la tago antaŭ la inundo, ŝia plej juna nepo suferis de malario. Ŝi kondukis lin en la montaran templon por oferi incenson kaj preĝi al la bodisatvoj resanigi lin. Plurajn tagojn poste, post la resaniĝo de la nepo, ili forlasis la templon. Kiam ili atingis la hejmon, ili vidis, ke jam detruiĝis la tuta regiono. Mortis ĉiuj homoj.
54. Semado kaj Rikolto
Wu Lin (U Lin) estis la plej riĉa ĉirkaŭe. Li havis sufiĉan monon por elspezi, do li vivis malŝpareme.
Ankaǔ lia filo estis tre ĝuema. Kia patro, tia filo! La filo speciale ŝatis manĝi novajn kaj eksterordinarajn manĝaĵojn. Iam, kiam la familio Wu okazigis festenon, kuiristo aĉetis grandan testudon en la bazaro.
“Tiuspeca testudo estas tre malfacile aĉetebla. Kaj ĝia viando estas vere bongusta. Mastro Wu certe ĝojos pro tio,” plezure ridis la kuiristo kiam li akrigis tranĉilon por mortigi la testudon. Sed kiam li pretis dehaki la kapon de la testudo, li trovis, ke ĝi ploras. Ŝajnis, ke ĝi ploras por sia vivo.
La kuiristo demetis la tranĉilon kaj tuj raportis al mastro Wu pri la stranga testudo: “Bonvolu ne ordoni min mortigi la kompatindan testudon, kiam ĝi petas min savi ĝian vivon.”
Mastro Wu insultis la kuiriston kolere: “Idioto! Kion vi kapablas fari ĝuste? Donu la tranĉilon al mi. Mi mem mortigu ĝin se vi ne volas tion fari.” Li prenis sian plej bonan tranĉilon el tirkesto kaj kuris en la kuirejon. Vidinte la plorantan testudon, li sentis nenian bedaŭron por ĝi. Li dehakis ĝian kapon fulmrapide. Sed li hakis tiel forte, ke la kapo de la testudo flugis kaj falis sur trabon subtegmentan.
“Lasu! Ne zorgu pri tio. Kuiru la restaĵon de la testudo kaj prezentu ĝin al mi vespere.”
Tiuvespere, la familio Wu ekĝuis testudaĵon ĝojplene. Sed apenaŭ ili manĝis nur pecetojn, lia filo plendis, ke li kapturniĝas. Li rigardis supren kaj ekkriis timigite. Montrante trabon per sia fingro, li diris: “Rigardu! Estas grandegaj testudoj sur la trabo!”
“Mi vidas nenion,” diris Wu Lin.
“For! For! Aj! Ili mordas min. Helpu, paĉjo, ili mordas min!”
“Kio mordas vin? Estas nenio alia ĉi tie.”
“La testudoj! Estas testudoj sur mia tuta korpo! Ili mordas min! Helpu!” La juna sinjoro ruliĝis tien kaj reen sur la planko piedbatante kaj kriante, sed neniu alia povis vidi la testudojn.
“Ili mordas min je la piedoj! Helpu min! Dolore!” Oni povis fari nenion kontraŭ tio, ĉar neniu el ili povis vidi la tiel nomatajn testudojn, kiuj mordis lin.
Post tri tagoj, la juna sinjoro mortis. Li fariĝis viktimo de iliaj frandemo kaj krueleco.
Memoru, ke ĉiu el ni devas respondeci pri sia propra konduto. Se vi ne volas suferigi vin mem, ne suferigu ankaŭ la aliajn vivestaĵojn.
55. Unu Vivo kontraŭ Cent
“Ĉu vi sentas vin pli bone hodiaŭ?” Fan sciis, ke lia edzino suferas de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li flegis ŝin ankoraŭ zorgeme.
“Dankon… pro… via… prizorgo,” la edzino respondis anhelante kun granda sufero.
Fan petis la plej bonan kuraciston en la regiono por kuraci lian edzinon. La kuracisto ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken.
“Estas metodo por kuraci ŝin kvankam ŝia malsano estas serioza,” la kuracisto diris. “Havigu al vi cent paserojn, kaj preparu medikamenton per la paseraj kapoj laŭ la recepto. Poste en la tria kaj la sepa tago la malsanulino manĝu la paseran cerbon. Tio efikas bone. La kuracmetodo estas sekreto heredita de miaj praavoj, kaj ĉiam efikas. Sed memoru, ke vi devas pretigi cent paserojn, neniom malplie.”
Fan deziregis resanigi sian edzinon, li do senprokraste elkuris kaj aĉetis cent paserojn. La paseroj estis amasigitaj en granda kaĝo. Ili pepadis kaj baraktis malĝoje, ĉar estis ne sufiĉa spaco por ili sin amuzi. Eble ili sciis pri sia venonta fatalaĵo.
“Kion vi faros per tiuj paseroj?” demandis sinjorino Fan.
“Tio estas la speciala recepto de kuracisto. Mi preparos per ili medikamenton por vi, kaj vi resaniĝos post nelonge,” respondis ĝojplene ŝia edzo.
“Ne. Ne tiel agu!” sinjorino Fan sidiĝis de la lito, “Ne savu min per cent vivoj. Mi preferas morti ol lasi vin mortigi la paserojn por mi.”
Fan ne sciis, kion fari.
“Se vi vere amas min,” ŝi daŭrigis, “faru tion, kion mi petas. Malfermu la kaĝon kaj liberigu ĉiujn paserojn. Tiel, eĉ se mi mortos, mi mortos en paco.”
Kion li povis fari kontraŭ tio? Fan do obeeme portis la kaĝon en arbaron kaj ellasis ĉiujn paserojn. La liberigitaj paseroj flugis sur arbustojn kaj arbojn kantante kaj pepante. Ili estis feliĉaj de la liberiĝo.
Post pluraj tagoj, sinjorino Fan ellitiĝis kvankam ŝi prenis nenian medikamenton. Ŝiaj amikoj kaj parencoj alvenis gratuli ŝin pro la rapida resaniĝo el tiel serioza malsano. Ili ĉiuj estis ĝojplenaj.
Unu jaron poste, sinjorino Fan naskis knabeton. Li estis ne nur sprita kaj vigla, sed ankaŭ iom stranga, ĉar li havis signon similan al pasero sur ĉiu el siaj brakoj!
==
Jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply