Verkinto:
• dimanĉo, Majo 26th, 2013

  Elsendlisto
  Budhisma scio
Ĉapitro 13. La unuaj instruistoj de la Budho
Ĉapitro 14. Serĉado en ses jaroj
Ĉapitro 15. La ora bovlo
Budhisma muziko
Budhismaj rakontoj
13. Ermito kaj Birdo
14. Vivliberiga Lageto
15. Viro Sentima al Morto
==

Saluton, karaj amikoj! Bonvenon ĉe nia dudekunua elsendo de retradio BRE. Hodiaŭ ni aŭskultos budhisman scion, budhisman muzikon kaj budhismajn rakontojn.


Ni aŭskultu budhisman scion nun. Hodiaŭ ni lernos ĉapitrojn dektri ĝis dekkvin el la nova traduko “La vivo de la budho”.  Bonan aŭdeblecon al vi!
==
13. La unuaj instruistoj de la Budho

Tiam en Hindio troviĝis multaj religiaj instruistoj. Unu el la plej bonaj kaj famaj instruistoj estis Alara kalama. Asketo Gotamo iris lerni ĉe li. Li restis ĉe la instruisto kaj lernis de li multajn aferojn inkluzive de meditado. Fine, Alara Kalama ne plu kapablis instrui Gotamon kaj diris, “Nun vi jam estas same erudicia kiel mi mem. Troviĝas nenia diferenco inter vi kaj mi. Restu ĉi tie kaj akceptu mian pozicion por instrui miajn lernantojn kune kun mi.”
Sed Gotamo tute ne interesiĝis pri la restado. Kvankam li lernis multe, tamen li sciis bone, ke li ankoraŭ estas viktimo de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto, kaj ke lia serĉado ne finiĝis.
Do Gotamo forlasis Alaran Kalaman kaj klopodis por serĉi novan instruiston. Finfine li trovis alian grandan instruiston Udaka, kiu famiĝis pro sia inteligenteco. Gotamo denove lernis tre rapide kaj baldaŭ sciis tiel multe kiel sia instruisto. Li trovis, ke Udaka ne povos instrui al li kiel ĉesigi suferon, maljuniĝon, kaj morton, kaj krome, li aŭdis neniun, kiu povis solvi tiujn problemojn. Asketo Gotamo malesperiĝis refoje kaj forlasis Udakan kun firma decido, ke li klopodu per si mem ĝis li trovos la kaŭzon de ĉiuj suferoj en la homa vivo.
==
14. Serĉado en ses jaroj

Forlasinte sian duan instruiston Udaka, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondana, Badiĝa, Vapa, Mahanama kaj Asaĝi. Forlasinte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ studentoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvela, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.
“Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado,” decidis Gotamo, “Tio estas la vojo por atingi saĝon.” Li praktikis fastadon, kio estis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro sen karno. Li suferis de teruraj doloro kaj malsato, sed li persistis en la meditado.
Alia metodo por torturi sian korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li perceptas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena luno kaj nova luno li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.
Dum ses longaj jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li klopodis longe spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li ankoraŭ trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: “Tiuj troaj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo.” Li ekiris almzpeti manĝaĵon tra la vilaĝo por resanigi sian korpon. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin kun malespero. Alpreninte siajn bovlojn kaj robojn, ili foriris de li kaj ne plu volis fari ion ajn por li.
==
15. La ora bovlo

Ĝuste tiam en najbara vilaĝo nomata Senani vivis juna, bela kaj riĉa knabino Suĝata, kiu deziris samklasan edzon kaj filon. Ŝi atendis longajn jarojn sed ŝia deziro ne realiĝis. Oni proponis, ke ŝi iru al iu banjanarbo ĉe Rivero Neranĝara kaj preĝu al la arba feo por havi edzon kaj filon. Ŝi faris laŭ la propono, kaj poste, edziniĝis al junulo kaj ili havis amindan filon. Ŝi estis tiel feliĉa, ke ŝi decidis plenumi sian promeson al la arba feo pro la realiĝo de ŝiaj deziroj.
Suĝata havis mil bovinojn. Ŝi bredis ilin per dolĉa plektokreskaĵo nomata Valmi, por ke la bovina lakto estu dolĉa. Ŝi melkis tiujn mil bovinojn, kaj per la lakto nutris kvin cent bovinojn, per kies lakto ŝi nutris ducent kvindek bovinojn, ĝis ŝi bredis nur ok bovinojn siavice per lakto. Ŝi faris tion nur por akiri la plej dolĉan kaj nutroriĉan lakton, per kiu ŝi faros bongustan laktan rizon kiel oferaĵon al la arba feo.
Kiam ŝi okupiĝis pri la lakta rizo, ŝi surpriziĝis vidinte, ke al ŝi kuris ŝia servanto, kiu iris purigi kaj pretigi la spacon sub la banjanarbo. Kun grandaj ĝojo kaj ekscitiĝo, la servanto diris: “Mia mastrino! La banjana feo estas meditanta sub la arbo. Kiel feliĉa vi estos, ke la feo persone akceptos vian manĝaĵon.”
Suĝata ankaŭ tiel ĝojis kaj ekscitiĝis, ke ŝi dancis kune kun la servanto. Ili des pli bone pretigis la laktan rizon kaj metis ĝin en oran bovlon.
Portante la bongustan laktan rizon, ili ambaŭ iris al la banjanarbo. Suĝata vidis la meditanton kaj tuj perceptis, ke tiu estas sanktulo. Estante bela kaj orkolora, la meditanto sidis trankvile. Ŝi ne sciis, ke li fakte estas Asketo Gotamo. Ŝi riverencis kun respekto kaj diris: “Sinjoro, bonvolu akcepti mian donacon de lakta rizo. Vi sukcesos en viaj klopodoj kiel mi jam faris.”
Asketo Gotamo manĝis la dolĉan densan laktan rizon, kaj poste baniĝis en Rivero Neranĝara. Tio estis la lastaj manĝaĵo kaj baniĝo dum liaj sep semajnoj. Kiam li finis tion, li prenis la oran bovlon kaj ĵetis ĝin en la riveron, dirante: “La bovlo iru kontraŭ la fluo se mi baldaŭ sukcesos fariĝi Budho hodiaŭ. Se ne, ĝi drivu laŭ la fluo.” La ora bovlo iris kontraŭ la fluo kaj ĉiam restis en la mezo de la rivero.
==
Venas tempo por la programero budhisma muziko. Ni ĝuu belan muzikon komponitan de Majstro Hongyi.
Post la bela muziko ni aŭskultu tri rakontojn el esperanta traduko “Amo al la vivoj”kaj unu rakonton el “ La rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la budho”. La rakontoj estas voĉlegitaj de samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Ni esperas, ke la interesaj rakontoj povas akceli nian amon al la homaro kaj bestaro por pli harmoniigi la mondan familion.
==
13. Ermito kaj Birdo

Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li pretis kontempli, li sentis ekblovon. “Strange!” li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo senĝene ripozis tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabo, kaj diris en sia koro: “Ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. Amitabo! Bone! Bone!”
La birdeto kuntiriĝis kaj endormiĝis ĝuste sur lia genuo. La ermito timis ĝeni la dormon de la birdeto, li do koncentris sian menson kaj baldaŭ profundiĝis en la kontemplado.
Post la longa kontemplado li trovis, ke la birdeto estas ankoraŭ en la dolĉa dormo. Li sin tenis senmova por ĝin ne ĝeni. Li diris mallaŭte: “Amitabo! Dormu plue. Vi flugos laŭplaĉe post sufiĉa ripozo.”
La birdeto vekiĝis finfine, ĝi frapetis la flugilojn, etendis la krurojn, pepis feliĉe plurfoje, kaj ekordigis la plumojn per la beko. Poste ĝi etendis la flugilojn kaj forflugis.
La maljuna ermito stariĝis nur post la forflugo de la birdeto.  Post kiam la birdeto malaperis el lia vidkampo, li forlasis la arbegon por reveni al sia dometo.
==
 14. Vivliberiga Lageto

En nigre verda koloro, la montpinto de Tiantai-montaro (Tjantaj) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) staras kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.
En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Zhi Yi (Ĝi Ji). Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. La reĝo Yang (Jan) de Sui-dinastio (Suj) nomumis lin “Saĝulo” pro lia nekomparebla saĝo, kiu famas eĉ en la nuna tempo.
Tiam Majstro Saĝulo opiniis, ke tieaj homoj estas tre kruelaj, kaj povas mortigi ĉian ajn vivestaĵon por manĝi.
Li decidis fari ion kontraŭ tio. Sed kion fari? Bonzoj ja ne havis monon. Li do almozpetis dum pluraj jaroj, ĝis finfine li posedis sufiĉan sumon por aĉeti pecon da tero kaj dungi laboristojn fosi lageton tie.
Tion vidinte, oni mokridis lin malsaĝa!
La majstro estas tiel prudenta, ke li neniel zorgis pri alies moko. Li daŭrigis la laboron.
Li instruis la laborantojn pri budhismo dum ilia ripoza tempo. Li diris: “La sutroj (la sanktaj libroj de Budho) diris: ‘Ĉiuj vivestaĵoj havas budhan naturon.’ Eble neniu el vi rigardis fiŝojn aŭ kankrojn gravaj, tamen ili ankaŭ povos fariĝi budhoj iutage estonte.”
“Ankaŭ sovaĝaj bestoj havas budhan naturon. Se iu estis mortigita de sovaĝa besto, ni opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro li. Ĉu vi iam opiniis, ke ankaŭ la aliaj fiŝoj opinias tion malfeliĉa kaj bedaŭras pro la mortinta fiŝo post kiam vi mortigis ĝin?”
Majstro Saĝulo eksplikis, ke li konstruigas lageton por tio, ke iu ajn, kiu havas fiŝon aŭ kankron, havu ŝancon por liberigi kaj lasi ĝin vivi trankvile kaj sendanĝere ĝis la vivfino. Li nomis la lageton “Vivliberiga Lageto”.
La laborantoj ege emociiĝis de tio. Eĉ la homoj, kiuj iam mokis lin, sin opiniis nedecaj. Ili fariĝis budhanoj kaj ne plu mortigis vivestaĵojn por manĝi.
La bonzoj en aliaj temploj ankaŭ imitis lian agon kaj konstruis multajn vivliberigajn lagetojn. Se vi havas bonŝancon por viziti budhismajn templojn kaj monaĥejojn en Ĉinio, vi eble vidos la vivliberigajn lagetojn, kie libere vivas fiŝoj, kankroj kaj testudoj. La bestoj neniam maltrankviliĝas pri la penso, ke ili estos formanĝitaj de homoj.
==
 15. Viro Sentima al Morto

La vera nomo de Majstro Yongming (Junmin) estis Yanshou (Janshou). La reĝo titolis lin Zhijue (Ĝiĝjŭe) post lia morto. Oni nomis lin Majstro Yongming, ĉar li vivis en Yongming-templo de Hangzhou-urbo (Hanĝou).
Lia familia nomo estis Wang (ǔan) antaŭ ol li forlasis la laikan vivon kaj fariĝis bonzo. En liaj dudekaj jaroj li estis financa oficisto de Yuhang-gubernio (Juhan) proksima al Hangzhou. Li sentis grandan bedaŭron pro tio, ke la fiŝoj kaj salikokoj estas kaptataj kaj formanĝataj. Li do ofte ilin aĉetis per publika mono, portis al la rivero kaj liberigis en la akvon.
Malfeliĉe, la uzita mono ne apartenis al li mem. Oni eltrovis lian aferon kaj kondamnis lin al malliberejo post nelonge.
La juĝisto neniel kredis, ke li uzis la monon por liberigi la bestojn. Li konviktis Wang pri ŝtelado de publika mono. Tio estis krimo vere grava. Tiam la puno por tiu krimo estis senkapigo― Oni trenis la krimulon al la publika placo, kie ĉiuj povas rigardi, kaj dehakis lian kapon per granda glavo. Ĉiuj, kiuj vidis la teruran punon, estis ĉiam timigitaj.
La reganto de Ŝtato Wuyue (Ujŭe, 907-978 p. K.) sciis, ke Wang estas bonkora kaj liberigis multajn bestojn. Ĉu li eble aĉetis la bestojn per publika mono? Li do ordonis al siaj oficistoj ĉe la ekzekutejo, ke ili atenteme observu la konduton kaj vortojn de Wang.
Kiam oni eskortis Wang eksteren por haki lian kapon, li aspektis nek timigite nek maltrankvile. Fakte, li estis plezura kaj aplomba. La ekzekutisto neniam vidis tian bildon kaj demandis al li kun respekto: “Ĉiuj aliaj krimuloj senkapigotaj de mi tremis kaj ploris. Antaŭe mi vidis neniun, kia vi aspektas nun. Kiel vi povas teni vin en tiel granda aplombo? Vi ja scias, ke oni mortigos vin pro fiuzo de la publika mono.”
Wang respondis: “Jes. Mi vere uzis la publikan monon, sed mi uzis neniom por mi mem. Mi elspezis tion por aĉeti la bestojn kaj forliberigi ilin. Do pro kio mi ektimu? Tuj post mia dekapiĝo, mi povos eniri la Puran Landon de Amitabo. Ĉu tio ne estas bona afero? Do mi neniel povas atendi plue.”
Kiam la oficistoj respondecaj pri la ekzekutado aŭdis tion, ili komprenis, ke Wang estas honesta. Ili admiris liajn honeston, aplombon kaj kuraĝon. Ili senkulpigis kaj liberigis lin.
Poste, li fariĝis bonzo je la aĝo de tridek jaroj. Li estis vere bona bonzo, ke li forigis ĉiajn ĉagrenojn grandajn kaj malgrandajn, akiris iluminiĝon kaj ankaŭ verkis multajn gravajn librojn. Post kiam li forpasis en 975 p. K. je la aĝo de 72, Amitabo mem alvenis kaj bonvenigis lin en la Puran Landon.
==
LECIONO EL SERPENTO
[Valoro de Bona Konduto]


Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan pastran konsilanton. Li naskiĝis en riĉa nobela familio. Li estis ne nur inteligenta kaj erudicia, sed ankaŭ malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, el kiuj li retenis neniom. Ĉiuj rigardis lin homo bonkora kaj bonkonduta.
Per praktikado de la Kvin Trejnaj Ŝtupoj, li tenis sian menson for de la kvin fikondutoj. Li trovis, ke li pliboniĝos en sia propra kutimo, rezigninte ĉiujn fikondutojn, kiuj estas:
detrui vivon, ĉar por mortigi iun alian, vi ankaŭ mortigas parton de vi mem;
preni tion, kion oni ne donis al vi, ĉar tio kolerigas la posedanton kontraŭ vi;
fari malĉastaĵon, ĉar tio kondukas vin al doloro de ĵaluzo kaj malamo;
paroli mensoge, ĉar vi povas malhonesti al vi mem kaj aliaj samtempe;
perdi prudenton pro alkoholaĵo, ĉar tiam vi eble damaĝas vin mem pro aplikado de aliaj kvar fikondutoj.
Vidinte lian vivmanieron, Reĝo Brahmadato pensis: “Tiu vere estas bonulo.”
La pastro avidis lerni pli multe pri la valoro de boneco. Li pensis: “La reĝo honoras kaj respektas min multe pli ol aliajn pastrojn. Sed mi volas scii, pro kio li vere respektas min. Ĉu pro mia klaso, nobela deveno aŭ familia riĉaĵo? Ĉu pro mia profunda scio kaj granda saĝo? Aŭ pro mia bona konduto? Mi devas trovi la respondon pri tio.”
Do li volis fari provon por trovi la respondon. Li decidis sin ŝajnigi ŝtelisto.
Sekvan tagon, kiam li forlasis la palacon, li trapasis la reĝan monerfariston, kiu faris monerojn el oro. La bona pastro prenis moneron kaj daŭrigis sian iradon el la palaco sen intenco posedi ĝin. Ĉar la monerfaristo tre estimis la faman pastron, li restis sidanta kaj diris nenion.
En la dua tago la falsa ŝtelisto prenis du monerojn. La kortega monerfaristo ankoraŭ ne protestis.
Fine en la tria tago la pastro favorata de la reĝo prenis manplenon da ormoneroj. Ĉifoje la monerfaristo tuj kriis spite al la famo kaj rango de la pastro: “Jen la tria fojo por vi prirabi Lian Reĝan Moŝton.” Kaptante lin, li kriis: “Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo!”
Tuj alkuris amaso da homoj, kriante: “Aha! Vi ŝajnigas vin pli bona ol ni. Ekzemplo de bonkonduto!” Ili batis lin, ligis liajn manojn post lia dorso, kaj kondukis lin al la reĝo.
Sur la vojo ili iris preter kelkaj serpent-sorĉistoj, kiuj amuzis la rigardantojn el la kortego per venenaj kobroj. Ili tenis la serpentojn je la kolo kaj vosto, volvis ĝin ĉirkaŭ sian kolon por montri, kiel kuraĝaj ili estas.
La ligita kaptito diris al ili: “Estu atentemaj! Ne kaptu la kobron je la vosto, ne kaptu ĝin je la kolo kaj ne volvu la venenan serpenton ĉirkaŭ vian kolon. Ĝi mordus vin kaj alportus vian vivon al subita fino!”
La serpent-sorĉistoj diris: “Senscia pastro, vi ne konas tiun ĉi kobron. Fakte ĝi estas tre ĝentila kaj bona, tute ne tiel malbona kiel vi! Vi estas la ŝtelisto, kiu ŝtelis monon de la reĝo. Pro via konduto malbona kaj krima oni eskortas vin kun viaj manoj ligitaj post via dorso. Sed ne necesas ligi la bonan serpenton!”
La pastro pensis: “Eĉ venena kobro, kiu mordas aŭ damaĝas neniun, estas nomata ‘bona’. Fakte bonkonduto estas la kvalito, kiun oni plej admiras en la mondo!”
Kiam ili atingis la tronan ĉambron, la reĝo demandis: “Kio okazis, miaj amikoj?” Ili respondis: “Li estas la ŝtelisto, kiu priŝtelis vian reĝan trezorejon.” La reĝo diris: “Do punu lin laŭ la leĝo.”
La pastra konsilanto diris: “Via Reĝa Moŝto, mi ne estas ŝtelisto!” “Do pro kio vi prenis la orajn monerojn de la palaco?” demandis la reĝo.
La pastro klarigis: “Mi faris tion nur kiel provon por trovi kial Via Reĝa Moŝto pli honoras kaj respektas min ol aliajn, ĉu pro mia familia fono aŭ riĉaĵo, aŭ pro mia profunda scio. Ĝuste pro tio mi sukcese foriradis preninte unu kaj du orajn monerojn fojrefoje. Ĉu vi respektas mian bonkonduton pli ol tiun de aliuloj? Estas klare, ke nur pro preno de manpleno da ormoneroj mi ne plu havis la titolon ‘bonulo’. Nur tio ŝanĝis respekton en humiligon!
“Eĉ venena kobro, kiu damaĝas neniun, estas nomata ‘bona’. Do ne plu necesas alia titolo.”
Por emfazi la lecionon, kiun li ĉerpis, la saĝa pastro diris:
“Mi trovis, ke altklasa deveno, riĉaĵo aŭ eĉ abunda scio estas malpli admirindaj ol boneco por la homaro.”
La reĝo pardonis sian eminentan pastran konsilanton.
La pastra konsilanto petis, ke la reĝo permesu lin forlasi la servadon en ordinara mondo kaj fariĝi arbara ermito. Post la sepfoja rifuzado, la reĝo finfine donis al li la permeson.
La pastro iris al Himalajo kaj meditis pace. Post kiam li mortis, li renaskiĝis en ĉiela mondo.
La moralinstruo estas: Oni plej admiras bonan konduton.


==
Nun finiĝis nia hodiaŭa elsendo, kaj ni elkore bonvenigas vin aŭskulti nian sekvan elsendon en la sekva dimanĉo.
Ĝis la alia kontakto, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply