4. La vendanto de Morta Muso
[Diligenteco kaj Dankemo]
Iam antaŭe grava konsilanto de kortego iris viziti la reĝon kaj aliajn konsilantojn. De la okulanguloj li vidis mortan muson sur la vojo. Li diris al sia akompananto: “Eĉ de komenco malgranda kiel la morta muso, energia homo povas akiri grandan riĉaĵon. Se li laboras diligente kaj uzas sian propran inteligentecon, li kapablos komenci negocon kaj vivteni siajn edzinon kaj aliajn familianojn.”
Preteriranta junulo hazarde kaptis la vortojn. Li sciis, ke la parolanto estas fama konsilanto de la reĝo, do li decidis agi laŭ lia aserto. Li prenis la mortan muson je la vosto kaj daŭrigis sian vojon. Bonŝance, eĉ antaŭ ol li trapasis unu kvartalon, estro de vindejo haltigis lin kaj diris: “Mia kato ĝenas min tutan matenon. Mi donu al vi du kuprajn monerojn por la muso.” La junulo akceptis la negocon.
pli…
[Avido kaj Honesto]
Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter si. Ili ankaŭ decidis, ke post la negoco en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian por provi sian ŝancon.
Iutage, kiam unu el la komercistoj faris komercon sur strato de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: “Kiel ni malriĉulinoj povus aĉeti braceletojn?” La knabineto diris: “Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan.” La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston en sian hejmon.
pli…
• dimanĉo, Septembro 11th, 2011
1. Demonoj en la Dezerto
[Ĝusta pensmaniero]
Antaŭe estis du amikoj. Ili ambaŭ pretis fari komercan vojaĝon por vendi siajn varojn, do ili devis decidi, ĉu ili vojaĝu kune. Ili opiniis, ke estas tro maloportune vojaĝi samtempe, ĉar ili posedas po 500 ĉaroj kaj iros al la sama loko laŭ la sama vojo.
Unu el ili decidis iri la unua. Li pensis: “Se mi iros antaŭ li, la vojo ne estos sulkigita de la ĉaroradoj; la bovoj povos manĝi la plej bonajn herbojn; ni trovos la plej bonajn fruktojn kaj vegetaĵojn por manĝi; miaj sekvantoj aprecos mian gvidadon, kaj je la fino mi povos marĉandi per la plej favora prezo.”
pli…
• dimanĉo, Septembro 11th, 2011
2. Trovi Novan Fonton
[Persisteco]
Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la sablo estas tiel varmega kiel brulanta karbo pro ardigo de la suno, kaj neniu el homoj, eĉ bovoj kaj kameloj povas iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis gvidi ilin sur la ĝusta vojo laŭ steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.
Tiel pasis pluraj noktoj. Iutage ili atendis ĝis malvarmiĝo de la sablo kaj ekiris vespermanĝinte. La vojgvidisto en la unua ĉaro vidis laŭ la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa flanko de la dezerto. Li manĝis tro multe, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. La bovoj ne kapablis distingi direkton laŭ la steloj, do ili iom post iom sin turnis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la lokon, de kie ili ekiris.
pli…
• dimanĉo, Februaro 13th, 2011
“Budhismaj Rakontoj” estas la tria libro, kiun mi esperantigis el la angla lingvo antaux kelkaj jaroj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ cent rakontoj, kiuj estas instruaj pri nia homa vivo. Dum mia tradukado multaj samideanoj en- kaj eksterlandaj amikoj helpis min en la tralegado, kontrolo kaj modifo de la traduko. Antaŭ nelonge samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia ekvoĉlegis kaj registris tiun ĉi tradukon post voĉlegado de la antaŭaj du tradukloj “Budhismaj Fabloj” kaj “Amo al la Vivoj” kiujn mi jam publikigis per la interreto kaj vi povos elŝuti el mia retejo aŭ podkasto. Samideano Zhao Jianping helpis min ankaŭ en la kontrolo kaj modifo de la teksto antaŭ sia voĉlegado. Mi esperas, ke la nova traduko ankaŭ fariĝos bona legaĵo kaj aŭdaĵo por samideanoj kaj komencantoj de Esperanto. La ligo por lego kaj aŭdo al traduko estas: http://podkasto.budhano.com/?cat=16
Komentoj kaj proponoj de samideanoj estas ege bonvenaj.