[Monaĥiĝo]
Antaŭ sufiĉe longa tempo homoj vivis multe pli longe ol nun. Ili vivis milojn da jaroj. Tiam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel bebo nomita Makadeva. Li vivis 84000 jarojn kiel infano kaj estis kronita kiel reĝido. Je la tempo de nia rakonto, li jam vivis kiel juna reĝo dum 80000 jaroj.
Iutage, Makadeva diris al la kortega barbiro: “Se vi vidos grizajn harojn sur mia kapo, tuj informu min!” La barbiro promesis tion fari.
pli…
[Obeemo al Saĝa Instruisto]
Iam estis reĝo, kiu havis cent filojn. La plej juna filo estis Reĝido Gamani. Li estis energia, pacienca kaj bonkora.
Ĉiu el la reĝidoj lernis ĉe instruisto. Kvankam Reĝido Gamani estis la centa laŭvice, li bonŝanĉe havis la plej bonan instruiston. Lia instruisto estis la plej erudicia kaj saĝa el ĉiuj instruistoj. Li similis al la patro por Reĝido Gamani, kiu amis, respektis kaj obeis lin.
Tiam estis kutimo sendi ĉiun klerigitan reĝidon al aparta provinco por disvolvi la landon kaj helpi la popolon. Kiam Reĝido Gamani aĝis sufiĉe por posteno, li iris al la instruisto kaj demandis, kiun provincon li elektu. La instruisto respondis: “Neniun provincon elektu. Anstataŭe, diru al la reĝo, via patro, ke restos ĉe li neniu filo por servi ĉe li en la hejmurbo se li elsendos vin, sian centan filon.” Reĝido Gamani obeis la konsilon kaj plezurigis sian patron per bonkoreco kaj fideleco.
pli…
[La Forto de la Vero]
Iam antaŭe, la reĝo de Benareso partoprenis en pikniko okazigita en arbaro. Li estis absorbita de la belaj floroj, arboj kaj fruktoj. Aprecante la belan pejzaĝon, li malrapide iris pli kaj pli profunden en la arbaron. Post nelonge, li ekkonsciis, ke li estas sola for de la akompanantoj.
Tiam li aŭdis dolĉan kanton de juna virino, kiu kantante kolektis brullignon. Por forpeli la timon de soleco, la reĝo sekvis la belan kanton. Kiam li proksimiĝis al la virino, li trovis, ke ŝi estas ĉarma kaj juna, kaj tuj enamiĝis al ŝi. Ili fariĝis geamantoj, kaj la reĝo gravedigis la junulinon.
pli…
[Ĉapitro 1. Naskiĝo de la Bodisatvo]
Iam estis reĝo tre justa. Li havis amindan reĝinon, kiu naskis al li ĉarman bebon. La reĝo sentis grandan feliĉon pro tio. Li decidis doni al sia filo nomon, kiu povis helpi la bebon en la tuta vivo. Do li nomis la filon Reĝido Elokventulo.
Fakte, la reĝido ne estis ordinara homo, kaj tio ne estis lia unua vivo aŭ renaskiĝo. Milionojn da jaroj antaŭe li estis disĉiplo de longe forgesita instruanta ‘Budho’, la vera ‘Iluminiĝinto’. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel sia estimata majstro.
pli…
[Malsaĝo]
En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.
La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.
Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: “Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto.” Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: “Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta.” Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.
pli…