Verkinto:
• vendredo, Junio 01st, 2012

19. Feo en Banjano

[Malbona Promeso]

Antaŭe, kaj eĉ hodiaŭ, homoj estas superstiĉaj en iuj regionoj. Unu el la superstiĉoj estas, ke arba feo aŭ alia spirito loĝas en dika aŭ neordinara arbo. Ili opinias, ke ili povas preĝi kaj fari promeson al la arba feo por ke li helpu realigi ilian deziron iamaniere. Ili devas plenumi sian promeson, kiam ili opinias, ke la feo jam faris la helpon.

Iam viro hazarde renkontis dikan banjanon en Urbo Kasio de Norda Hindio. Li tuj ekpensis, ke feo loĝas tie. Do li faris preĝon kaj promesis al la arba feo, ke li oferos bestojn al la feo, se la lasta realigos lian deziron.

Hazarde realiĝis lia deziro, sed neniu sciis, ĉu pro la helpo de feo aŭ spirito, aŭ pro aliaj kaŭzoj. La viro certigis al si mem, ke la arba feo jam respondis lian preĝon, do li volis plenumi sian promeson.

Li decidis fari grandan oferon pro la realigita dezirego. Li alportis multe da kaproj, muloj, kokoj kaj ŝafoj. Li kolektis brullignon kaj pretis bruligi la senhelpajn bestojn kiel oferaĵon.

Spirito vivanta en Banjano aperis kaj diris: “Ho, amiko, vi faris promeson, kaj nun vi estas ligita per la promeso. Vi opiniis, ke vi devas plenumi la promeson por vin liberigi. Sed se vi faros tiel teruran mortigon kvankam laŭ via promeso, la malfeliĉa rezulto puŝos vin en pli grandan malliberecon, ĉar vi suferos pro mortigo al aliaj vivestaĵoj, kaj eĉ renaskiĝos en la infero. La nura metodo por liberigi vin de la estonta kondamno estas rezigni vian malbonan konduton malgraŭ ĉio.”

“Kaj krome, vi pensis, ke mi vere estas feo. Do, kiel vi opiniis, ke mi manĝas viandon? Ĉu vi ne aŭdis, ke ni feoj prenas pli bonajn manĝaĵojn kiaj ambrozio, stelroso kaj sunlumo? Mi bezonas nek viandan nek alian manĝeblan oferaĵojn.” Poste li malaperis.

La malsaĝulo konsciiĝis pri sia eraro. Anstataŭ fari la malbonan konduton kaŭzantan suferan destinon al li en postaj vivoj, li tutkore ekfaris bonan konduton favoran al li kaj aliaj.

La moralinstruo estas: Estas pli malbone plenumi malbonan promeson ol fari ĝin.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply