Verkinto:
• vendredo, Oktobro 18th, 2013

Elsendlisto
Budhisma scio
2-29. La lasta manĝo de la Budho
2-30. Subada, la lasta disĉiplo de la Budho
13. Fariĝi Budhano
Budhismaj rakontoj
67. Gustumi Bovaĵon
68. Morto de la Buĉisto
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 42-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn “Budhisma scio”, kaj “Budhismaj rakontoj”. Unue bonvolu aŭskulti la antaŭan parton de programero budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos la duan parton de programero Budhisma scio, en kiu ni lernos ĉapitron 13 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En la lasta programero estas budhismaj rakontoj voĉlegitaj de sinjoro Zhao Jianping.
  Nun ni aŭskultos rakontojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi.


==
2-29. La lasta manĝo de la Budho
Post kiam la Budho kaj liaj disĉiploj venis al Pava, Cunda, la filo de vilaĝa forĝisto, invitis ilin al manĝo nomata sukaramadava aŭ “porka plezuro”. Iuj kleruloj opinias, ke la manĝaĵo estis bongusta kaj speciala plado el fungoj, dum aliaj kredis, ke ĝi estis plado el viando de sovaĝa porko.
La Budho konsilis, ke Cunda servu al li nur per sukaramadava pretigita de si kaj al aliaj monaĥoj per aliaj manĝaĵoj. Post manĝo, la Budho diris al Cunda: “Cunda, enterigu la restan manĝaĵon de sukaramadava. Mi certas, ke neniu krom la Budho en la mondo povos digesti la manĝaĵon.”
“Jes, Sinjoro,” respondis Cunda kaj li tuj enterigis la restan manĝaĵon. Li iris al la Budho, esprimis sian estimon kaj sidiĝis apude. La Budho instruis la Darmon al li kaj ankaŭ laŭdis lin, ke lia manĝaĵo refreŝigis la Budhon post lia vojaĝo. Sed post nelonge, la Budho eksuferis pro atako de lakso, je kio li malsaniĝis antaŭe. Pikaj doloroj ege turmentis lin, sed li povis elteni la suferon per forto de sia volo. Kvankam la Budho estis ege malforta, li decidis daŭrigi la vojaĝon al Kusinaga malproksime je iom pli ol ses mejloj. Post la dolora klopodo, li atingis la arbaron de sala-arboj ekster la urbo.
La Budho sin banis lastafoje en Kakuta rivero. Ripozinte momenton, li diris: “Nun eble iuj faros Cundan bedaŭri pro la manĝaĵo, kiu malsanigis min. Ananda, se tio okazos, vi devas informi lin pri via rekta aŭdo de la Budho, ke oferi manĝajon estas meritplena afero por li. Diru al li, ke per du oferoj al la Budho oni akiras same grandan meriton. Tio estas la oferado de manĝaĵo ĵus antaŭ la perfekta iluminiĝo kaj forpaso de la Budho. Jen la lasta naskiĝo de la Budho.
Poste li diris: “Ananda, bonvolu pretigi por mi kuŝejon kun la kapo al la nordo inter du sala-arboj. Mi estas laca kaj volas kuŝiĝi.”
Ĝuste tiam tiuj du sala-arboj kovriĝis de disflorantaj floroj pro la agado de ĉielanoj kvankam ne estis la flora sezono. Ili disĵetis florojn sur la Budhon kvazaŭ por esprimi sian respekton al li. La Budho diris al Ananda: “Ananda, ambaŭ grandaj arboj disĵetas florojn sur min kvazaŭ ili esprimus sian respekton. Sed tio ne estas la plej bona metodo esprimi respetkon kaj honoron al mi. Anstataŭe, la monaĥoj, monaĥinoj kaj laikaj sekvantoj, kiuj vivas laŭ mia instruo, povos respekti kaj honori min pli bone.”
Momenton poste oni rimarkis, ke Ananda estas nenie videbla. Li iris en budon kaj ploris, sin apogante al la porda riglilo. Li pensis: “Mi estas ankoraŭ lernanto, kiu devas labori por sia propra perfektiĝo. Min forlasos la majstro tiel bonkora!”
La Budho sendis por Ananda kaj diris al li: “Jam sufiĉe, Ananda! Ne ploru pro malĝojo. Ĉu mi ne ofte diris al vi, ke nepre okazas disiĝo al ĉiuj karaj kaj amataj? Kiel la naskiĝinta afero povas nur havi komencon sed ne finon? Neeble ekzistas tia afero.”
“Ananda, vi jam servis min per viaj kondutoj, vortoj kaj pensoj bonkoraj, helpemaj, plezuraj kaj sinceraj. Vi jam gajnis meriton, Ananda. Daŭrigu la klopodon kaj baldaŭ vi forigos ĉiujn viajn mankojn. Ankaŭ vi fariĝos arahanto en mallonga tempo.”
“Nun vi povas iri, Ananda. Sed iru en Kusinaga kaj diru al ĉiuj homoj, ke en la lasta momento ĉinokte la Budho forpasos en nirvanon. Venu kaj vidu la Budhon antaŭ lia forpaso.”
Ananda akceptis la ordonon de la Budho kaj tuj iris al Kusinaga por informi homojn, akompanate de alia monaĥo. Aŭdinte la informon, oni ege malĝojis. Ĉiuj homoj de Kusinaga iris al ambaŭ sala-arboj por vidi la Budhon. Familie post familio ili sin klinis antaŭ li por adiaŭi lin.
Ekzistas kvar lokoj inspirantaj fidelajn budhanojn. Ili ĉiuj estas sanktejoj honoritaj pro la rilato kun la Budho. Ili estas:
1. Lumbini, la naskiĝloko de la Budho
2. Bodigaja, kie la Budho iluminiĝis
3. Sarnato, kie la Budho donis sian unuan instruon kaj turnis la Darman radon unuafoje
4. Kusinaga, kie la Budho atingis nirvanon kaj finan liberiĝon.
==
2-30. Subada, la lasta disĉiplo de la Budho
Vaganta ermito Subada hazarde restis en Kusinaga kaj decideme iris al la Budho kiam li informiĝis, ke la Budho baldaŭ forpasos. Subada havis problemojn ne solveblajn, sed li certis, ke la Budho povos respondi liajn demandojn kaj forigi liajn dubojn.
Do Subada iris en la sala-arbaron kaj demandis al Ananda, ĉu li rajtas vidi la Budhon. Ananda respondis: “Amiko Subada, la Budho estas tre laca, do ne ĝenu lin.”
Subada petis trifoje, sed Ananda respondis ĉiufoje en sama maniero.
La Budho kaptis vortojn de la parolo inter Ananda kaj Subada. Li vokis Anandan al si kaj diris: “Ne detenu Subadan de vizito al mi, Ananda. Lasu lin veni. Kion ajn Subada demandos min, tion li faros nur pro deziro al scio sed ne por ĝeno al mi. Kaj li povos rapide kompreni, kion ajn mi diros por respondi liajn demandojn. ”
Akirinte la permeson, Subada proksimiĝis al la Budho, salutis lin kaj diris: “Gotamo, multaj famaj religiaj instruistoj donas instruojn diferencajn de la viaj. Ĉu ili ĉiuj trovis la veron kiel ili asertis? Aŭ ĉu nur iom el ili trovis la veron dum aliaj ne?”
“Sufiĉe, Subada,” respondis la Budho, “Vi ne bezonas maltrankviliĝi pri la instruoj de aliuloj. Aŭskultu min kaj atentu, kion mi diras. Mi sciigos vin pri la vero.”
“Se en iu ajn doktrino aŭ instruo ne ekzistas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ ne ekzistas tiuj, kiuj jam fariĝis sotapana, sakadagami, agami aŭ arahanto, la kvar niveloj de sankteco. Sed en tiuj instruoj, kie estas la Nobla Okera Vojo, ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En mia instruo troviĝas la Nobla Okera Vojo, do ankaŭ troviĝas la sanktuloj sotapana, sakadagami, anagami kaj arahanto. En neniu skolo de aliaj religiaj instruistoj oni povas trovi tiajn sanktulojn. Nur se miaj disĉiploj vivas prave kaj observas miajn preceptojn aŭ trejnajn regulojn, al la mondo neniam mankas geniaj arahantoj.”
Poste Subada petis, ke la Budho akceptu lin al la monaĥa komunumo, kaj la Budho konsentis pri tio. Tiel Subada fariĝis la lasta konvertinto kaj disĉiplo de la Budho kiel Kondana estis la unua konvertinto kaj disĉiplo en la ĉerva parko ĉe Benareso antaŭ 45 jaroj.
Subada fariĝis arahanto en mallonga tempo per sia honesta kaj diligenta klopodo laŭ la instruo de la Budho.
==
 Nun ni venas al la lasta parto de programero budhisma scio. En tiu ĉi programero ni lernos la dektrian ĉapitron de traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj. Tiu ĉi ĉapitro temas pri Budhaniĝo.
==
13. Fariĝi Budhano
Demando: Mi tre interesiĝas pri tio, kion vi diris ĝis nun. Kiel mi povas fariĝi budhano?
Respondo: Iam viro nomata Upali impresiĝis de budhaj instruoj kaj decidis fariĝi disĉiplo de la Budho. Sed la Budho diris al li:
“Faru konvenan esploradon unue, Upali. Konvena esplorado estas bona por homo konata kiel vi mem.” M.II379
En Budhismo komprenemo estas la plej grava afero kaj komprenado bezonas tempon. Tio estas la fina produkto de procezo. Do ne facilanime hastu al Budhismo. Restu trankvila, faru demandojn, konsideru atente kaj poste faru vian decidon. La Budho ne interesiĝis pri multeco de siaj disĉiploj. Li pli zorgas, ke homoj sekvu liajn instruojn kiel rezulton de atentaj esplorado kaj konsiderado pri faktoj.
Demando: Se mi jam tion faris kaj trovis la budhajn instruojn akcepteblaj, kion mi devas fari se mi volas fariĝi budhano?
Respondo: Plej bone vizitu bonan monaĥejon aŭ aliĝi al budhana grupo, subtenu ilin, akceptu ilian subtenon kaj daŭre lernu pli multe pri budhaj instruoj. Poste, kiam vi estas preta, vi povas oficiale fariĝi budhano prenante la Tri Rifuĝojn.
Demando: Kio estas la Tri Rifuĝoj?
Respondo: Rifuĝo estas loko, kien homoj iras kiam ili afliktiĝas aŭ bezonas sekurecon aŭ protekton. Estas multspecaj rifuĝoj. Kiam homoj estas malfeliĉaj, ili rifuĝas ĉe siaj amikoj. La Budho diris:
“Rifuĝu en la Budho, Darmo kaj Samgo, kaj vidu kun vera kompreno la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas sufero, la kaŭzo de la sufero, la liberiĝo el la sufero, kaj la Nobla Okera Vojo, kiu kondukas al liberiĝo el la sufero. Tio estas vere sekura kaj plej alta rifuĝo, per kiu oni liberiĝas el ĉiuj suferoj.” Dp. 189-192
Rifuĝi en la Budho estas memfida akcepto al la fakto, ke oni povas plene iluminiĝi kaj perfektiĝi kiel la Budho. Rifuĝi en la Darmo signifas kompreni la Kvar Noblajn Verojn kaj bazi la vivon sur la Nobla Okera Vojo. Rifuĝi en la Samgo signifas serĉi subtenon, inspiradon kaj gvidon de ĉiuj, kiuj iras laŭ la Nobla Okera Vojo. Tion farante oni fariĝas budhano kaj tiel ekpaŝas sur la vojon al la Nirvano.
Demando: Kiaj ŝanĝoj okazis en via vivo ekde kiam vi unue ricevis la Tri Rifuĝojn?
Respondo: Kiel sennombre milionoj da aliaj budhanoj dum la lastaj 2500 jaroj, mi trovis, ke budhaj instruoj bone komprenigas malfacilan mondon. Ili donis signifon al tio, kio estas sensignifa vivo. Ili jam donis al mi humanajn kaj kompatemajn etikojn per kiuj ili gvidas mian vivon. Kaj ili jam montris al mi kiel mi povas atingi la staton de pureco kaj perfekteco en la sekva vivo. Poeto en antikva Hindio iam skribis pri la Budho.
“Iri al li por rifuĝi, laŭdi lin, honori lin kaj resti en lia Darmo estas konduto kun kompreno.”
Mi tute konsentas kun tiuj vortoj.
Demando: Mi havas amikon, kiu ĉiam klopodas konverti min al sia religio. Mi ne vere interesiĝas pri lia religio kaj mi jam diris tion al li, sed li ne volas lasi min sola. Kion mi povas fari?
Respondo: La unua afero kompreninda por vi estas, ke tiu homo ne estas via vera amiko. Vera amiko respektas viajn dezirojn kaj akceptas vin malgraŭ kia vi estas. Mi suspektas, ke tiu ĉi homo sin pretendas kiel vian amikon nur por konverti vin. Kiam iuj klopodas trudi sian volon al vi, ili certe ne estas amikoj.
Demando: Sed li diras, ke li volas dividi sian religion kun mi.
Respondo: Estas bona afero por iu dividi sian religion kun aliaj. Sed mi opinias, ke via amiko ne scias la diferencon inter divido kaj trudado. Se mi havas pomon, mi donas al vi duonon kaj vi akceptas mian donacon, tiam mi dividas kun vi. Sed se vi diras al mi: “Dankon, sed mi jam manĝis.” kaj se mi daŭre insistas, ke vi manĝu la duonan pomon, ĝis vi cedas al mia premo, tion oni ne povas nomi divido. Homoj kiel via amiko strebas maski sian malbonan konduton per la pretendo “divido”, “amo” aŭ “malavareco”, sed kiel ajn li nomas, lia konduto restas kruda, malsincera kaj egoisma.
Demando: Do kiel mi povas haltigi lin?
Respondo: Tre simple. Unue, sciu klare en via menso, kion vi volas. Due, klare kaj koncize diru al li pri tio. Trie, kiam li demandas, “Kio estas via kredo pri tio?” aŭ “Kial vi ne volas veni al la kunveno kun mi?”, klare, ĝentile kaj persiste ripetu vian unuan eldiron. “Dankon por via invito, sed mi ne preferas iri.”
“Kial ne?”
“Tio estas mia propra afero. Mi ne preferas iri.”
“Sed tie estos multaj interesaj homoj.”
“Mi certas, ke jes, sed mi ne preferas iri.”
“Mi invitas vin ĉar mi zorgas pri vi.”
“Mi ĝojas, ke vi zorgas pri mi, sed mi ne preferas iri.”
Se vi klare, pacience kaj persiste ripetas vian deziron kaj rifuzas al li impliki vin en tian diskuton, li eble cedos. Estas honto, ke vi devas tion fari, sed tre gravas por homoj lerni, ke ili ne rajtas trudi al aliuloj siajn kredojn aŭ dezirojn.
Demando: Ĉu budhanoj devas peni por dividi la Darmon kun aliaj?
Respondo: Jes, ili devas. Se iuj demandas vin pri Budhismo, diru al ili. Vi eĉ rajtas diri al ili pri la instruoj de la Budho sen ilia demando. Sed se ili per siaj vortoj aŭ agoj informas vin, ke ili ne interesiĝas, akceptu tion kaj respektu iliajn dezirojn. Estas ankaŭ grave memori, ke vi informas la homojn pri la Darmo per via konduto multe pli efike ol per via predikado. Ĉiam prezentu al ili la Darmon per pensemo, afableco, toleremo, justeco kaj honesteco. Lasu la Darmon brili per viaj paroloj kaj kondutoj. Se ĉiu el ni, vi kaj mi, konas perfekte pri la Darmo, plene praktikas ĝin kaj malavare dividas ĝin kun aliaj, ni povas profitigi nin mem kaj ankaŭ la aliajn.
==
  Venas al ni programero de Budhisma rakonto. En la programero ni aŭskultos du rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
67. Gustumi Bovaĵon
Tagmeze de la deka de aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝiĝis. Fulmoj kaj tondroj furiozis tra la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por ŝirmejo.
Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li ankoraŭ vivis, tamen li brulvundiĝis tutkorpe. La aero pleniĝis je la odoro de rostita viando. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj.
Momenton poste larvoj rampis el liaj vundoj. La viro malfermis siajn okulojn kaj rigardis sian brulvunditan korpon kaj fenditan karnon. Li ŝiris pecon da karno el la korpo kaj metis ĝin en la buŝon. La rigardantoj stuporiĝis de tio.
Liaj najbaroj provis haltigi lin: “Fang Dengshan (Fan Denŝan)! Ĉu vi ne scias, kion vi faras? Haltu!”
“Hm, bongusta bovaĵo,” li diris al ili, “bongusta bovaĵo! Gustumu?”
Vidinte tion, plejparto de la apudrigardantoj svenis aŭ ekvomis. Pluraj kuraĝuloj alvenigis liajn familianojn kaj ili portis lin hejmen.
Li ne mortis senprokraste. Li plu vivis plurajn monatojn. Je la tempo de lia morto, sur liaj ostoj jam restis nemulte da karno.
Malgranda knabino, kiu loĝis najbare, demandis sian patrinon: “Mi scias, ke Sinjoro Fang estis malica kaj kutime kverelis kun ĉiuj aliaj homoj. Li ĉiam interbatis kun la aliaj. Sed pro kio li mortis tiel mizere?”
Ŝia patrino eksplikis: “Fang Dengshan estis fama buĉisto. Li ĉiam diris, ke li fariĝis buĉisto pro la prefero al bovaĵo. Sidante ĉe la buĉista vendejo, li kutime manĝis bovaĵon kaj allogis klientojn: ‘Bongusta bovaĵo! Gustumu?'”
“Li estis riĉa, ĉu ne?” demandis la knabineto.
“Jes, tre riĉa. Li ofte fanfaronis, ke li gajnos pli kaj pli da mono. Li diris, ke li neniam povriĝos nur se li havos bovojn por mortigi.
“Sed kian bonon lia tuta riĉaĵo donis al li? Se li estus iom pli bonkora, tia malfeliĉo ne okazus al li.”
“Ĉu tio estas la kialo, ke ni neniam manĝas viandon, Panjo?” demandis la knabineto.
“Jes, ĉar ni ne volas, ke al ni okazus tio, kio okazis al li. Do ni ne kaŭzos suferon al ĉiuj vivestaĵoj. Jen la plej bona metodo protekti nin de la sufero.”
==
68. Morto de la Buĉisto
En Zhihe-gubernio (Ĝihe), de Fujian-provinco (Fuĝjan) estis malica buĉisto Zhao Fuqiao (Ĝaŭ Fuĉjaŭ). Li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn kaj provizis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio.
Je la komenco de la 9-a jarcento, kiam Fuqiao estis maljuna, lia filo Guanghua (Gŭanhŭa) transprenis la familian negocon. La patro kaj filo tiel fieris pri sia negoco, ke ili metis grandan stumpon de trunko antaŭ sian pordon. Ili uzis la stumpon kiel haktabulon dum multaj jaroj. Ili kutime metis bovkapojn sur ĝin por disrompi. Kiam oni vidis ĝin, ili eksciis, ke tio estas la domo de buĉisto.
Foje en iu nokto okazis strangaĵo. La stumpo aliformiĝis en bovan kapon, kaj sin ruladis sur stratoj kaj vojoj en la urbo. Ĉiuj vidintoj estis timigitaj.
En la sama nokto, la preterpasantoj aŭdis bruon de sennombraj bovoj interbatalantaj en la domo de la buĉisto. Neniu povis imagi, kio okazas.
Unu aŭ du tagojn poste, Guanghua faris sian negocon kiel kutime kiam soldato alvenis por aĉeti viandon. Ĉar li aĉetis viandon por la ofica afero, li petis malaltigi la prezon.
“Ĉu vi freneziĝis?” kriegis Guanghua, “Mi malprofitos pro tio!” Li koleriĝis pro la peto de la soldato, kaj ekkverelis kun li. Fine, Guanghua ege furioziĝis, alprenis tranĉilon kaj hakis la kapon de la soldato.
Kiam Fuqiao aŭdis, ke lia filo mortigis soldaton, li tiom maltrankviliĝis kaj teruriĝis, ke li falis teren kaj perdis sian vivon.
Guanghua ekzekutiĝis pro la mortigo. Post nelonge, liaj edzino kaj infanoj en ĉifono ekalmozpetis sur la stratoj. La najbaroj diris: “Ni neniam imagis, ke tiel riĉa Familio Zhao petos almozon ekster sia estinta etaĝdomo.”
Budhano eksplikis al ili: “Ili suferis de tio, kion li kaŭzis pro mortigo de tiom multaj bovoj. Se vi faras bonon, vi gajnos bonan rekompencon al vi kaj viaj posteuloj. Kaj se vi faras malbonon vi suferigos vin kaj vian familion tiom, kiom vi suferigas la aliajn.”
“Jen kial ni ne toleras manĝi viandon. Ni devas laŭeble regi nian menson, kaj vivi harmonie kun ĉiuj vivestaĵoj, tiel ke ni ĉiuj povos ĝui nian vivon.”
Ĉiuj opiniis tion prava. La aliaj buĉistoj en la regiono konsciis, ke tio okazis al Zhao, okazus al ili mem, do ili fermis siajn vendejojn kaj ekfaris aliajn negocojn. Zhihe-gubernio estis harmonia kaj paca loko dum multaj jaroj ekde tiam.
Nun, medicina scienco jam pruvis, ke manĝi bovaĵon damaĝos homan sanon. Tio kaŭzos koran malsanon kaj kanceron. Kiel ajn vi opinias pri tio, vi devas scii, ke manĝi viandon donas nenian bonon al vi.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply