Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn al ĉiutaga mondo kaj fariĝis ermito. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj ermitoj fariĝis liaj disĉiploj.

  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 disĉiplojn.

  En pluvsezono lia ĉefdisĉiplo kondukis 250 el liaj disĉiploj en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Hazarde okazis, ke tiam estis tempo por vivfino de la iluminiĝinto. La 250 disĉiploj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, eksciis tion kaj demandis lin: “Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo post via vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado?”

  Estis malfacile por li paroli je la morta momento. La lasta vorto de la Iluminiĝinto estis: “Nenio.” Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  Dezirante aŭdi iom pri lia mirinda magia povo, la 250 disĉiploj tute malesperiĝis. Ili diris inter si: “Post la vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis ‘nenion’.” Ili opiniis lin malsukcesa, do ili cindrigis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honorigo kaj eĉ respekto.

  Post kiam la ĉefdisĉiplo revenis, li demandis: “Kie estas nia majstro?” “Li mortis,” ili diris al li. “Ĉu vi demandis pri lia plej alta atingo?” “Kompreneble ni demandis,” ili respondis. “Kaj kion li diris?” demandis la ĉefdisĉiplo. “Li diris, ke li atingis ‘nenion’,” ili respondis, “do ni ne okazigis funebran ceremonion por li kun speciala honorigo.”

  La ĉefdisĉiplo diris: “Fratoj, vi ne komprenas la signifon de nia instruisto. Li jam atingis superan saĝon de ‘Nenio’. Li komprenis, ke la nomoj de aferoj ne estas tio, kio ili vere estas. Ne troviĝas ekzistado de tiel nomataj ‘ĉi tiu afero’ aŭ ‘tiu afero’, nek ekzistas la ‘afero’ mem.” Tiamaniere la ĉefdisĉiplo klarigis pri la mirinda atingo de la granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.

  Samtempe, el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne komprenis la klarigon de lia antaŭa ĉefdisĉiplo. Li do forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj disĉiploj. Laŭdinte la saĝon de sia ĉefdisĉiplo, li diris: “Tiu, kiu aŭdis la Veron kaj komprenis ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezis cent jarojn en vana cerbumado.”

  Tiel predikinte, la iluminiĝinto kuraĝigis la 500 disĉiplojn daŭrigi la serĉadon de la Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 disĉiploj mortis kaj renaskiĝis en la sama ĉiela mondo kune kun sia antaŭa majstro.

  La moralinstruo estas: Aŭskultu atente la parolon de saĝulo!

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

4 Komentoj

  1. gxi estas bona rakonto pri la iluminigxinto. mi sxatis gxin.

  2. 2
    Miaohui 

    Vi estas ege bonvena, kara amiko!

  3. 3
    Paulo Sergio Viana 

    Mi gratulas kaj dankas. Ghi estas subtila, sagha instruo entute klara, modela elparolo.Via retejo estas bonega!

  4. 4
    Miaohui 

    Vi estas bonvena, kara amiko!

Leave a Reply