Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    Ĉapitro 1. Kvin Viktimoj en la Arbaro

  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel lia 100-a filo, kaj elkreskis kiel saĝa junulo.

  Tiam Silentaj Budhoj frekventis la Palacon por ricevi almozmanĝaĵon. Ili nomiĝis Budhoj ĉar, jam iluminiĝinte, ili sciis la Veron kaj spertis la vivon de realeco en ĉiu momento. Ili nomiĝis Silentaj, ĉar ili ne predikis la Veron pro sia scio, ke tiam neniu alia povis kompreni ĝin. Sed plene de kompatemo al ĉiuj mizeraj vivestaĵoj, Silentaj Budhoj deziris helpi ĉiujn, kiuj petis helpon de ili.

  Iutage la juna reĝido pensis pri siaj 99 pliaĝaj fratoj kaj volis scii, ĉu li havos ŝancon por fariĝi reĝo de Benareso. Li decidis demandi Silentajn Budhojn pri tio.

  En la sekva tago Silentaj Budhoj venis kiel kutime por kolekti manĝaĵon en la palaco. La reĝido alportis purigitan akvon kaj lavis iliajn piedojn. Kiam ili sidiĝis, li donis al ili bongustan nutraĵon por manĝi. Antaŭ ol doni la sekvan pladon, li demandis al ili: “Laŭvice mi estas la 100-a al la trono. Ĉu estas la ŝanco, ke mi fariĝos Reĝo de Benareso?”

  Ili respondis: “Reĝido, kun tiel multaj pliaĝaj fratoj vi ne havos ŝancon por fariĝi reĝo ĉi tie. Sed eble vi fariĝos la reĝo de Takasila. Se vi atingos tien en sep tagoj, vi povos fariĝi reĝo. Sed sur via vojo estas danĝera arbaro. Vi devas iri tra ĝi, ĉar ĉirkaŭiri la arbaron konsumos al vi duoble pli longan tempon.

  ”Tiu arbaro estas konata kiel ‘Demona Arbaro’, ĉar en ĝi plenas diversaj demonoj viraj, inaj kaj eĉ infanaj! La demoninoj plej ofte pasigas multe da tempo ĉe la vojo. Per sia magio ili viziigas konstruaĵojn kaj tutajn urbojn laŭ la vojo.

  ”La konstruaĵoj havas plafonojn ornamitajn per steloj, kaj belegajn riĉajn litojn kovritajn de silkaj kurtenoj el diversaj koloroj. Sidante en tiuj litoj la demoninoj sin ŝajnigas plej dolĉaj kaj plezuraj feinoj. Kun mielaj vortoj ili tentas la vojaĝantojn dirante, ‘Vi aspektas lace. Envenu, sidiĝu, trinku ion kaj poste daŭrigu vian vojaĝon.’

  ”Ili proponas, ke oni akceptu la inviton kaj sidiĝu, poste ili tentas la vojaĝantojn al ardaj deziroj per siaj belaj korpoj. Cedinte al siaj deziroj, la vojaĝantoj estas mortigitaj kaj manĝitaj dum ilia sango estas ankoraŭ varma!

  ”Tiamaniere tiuj, sorĉitaj de vido, estas kaptitaj pro la korpoj de virinoj. Tiuj, sorĉitaj de sono, estas kaptitaj pro la kantoj kaj muzikoj, kiujn faras demoninoj. Tiuj, sorĉitaj de odoro, estas kaptitaj pro ĉielaj parfumoj, kiujn eligas demoninoj. Tiuj, sorĉitaj de gustumo, estas kaptitaj pro bongustaĵoj, kiujn donas demoninoj. Tiuj, sorĉitaj de tuŝo, estas kaptitaj pro la luksaj litoj kaj veluraj seĝoj de la demoninoj.

  ”Sed se vi povos regi ĉiujn viajn kvin sensojn kaj deteni vin de rigardo al la sorĉe ĉarmaj demoninoj, nur tiam vi povos fariĝi la Reĝo de Takasila en sep tagoj.”

  La dankema Bodisatvo respondis: “Dankon al vi, estimataj honoruloj, mi sekvos vian admonon. Kun via averto en koro, kiel mi povus kapti la ŝancon por rigardi ilin?”

  Poste li petis de Silentaj Budhoj specialan magian benon por protekti lin sur sia danĝera vojaĝo tra Demona Arbaro. Do ili ĉantis protektan benon sur fadenon kaj iom da sabloj. Li akceptis la benaĵojn, respekte adiaŭis ilin kaj siajn reĝajn gepatrojn.

  Reveninte hejmen, li anoncis al siaj proksimaj servantoj: “Mi iros al Takasila por akcepti tronon. Vi restu ĉi tie.” Sed kvin el ili diris: “Ankaŭ ni volas iri kun vi.” “Ne,” li diris, “vi ne povas iri kun mi. Oni jam atentigis min, ke sur la vojo estas ĉarmaj demoninoj. Ili tentas la homojn, kiuj ne povas rezisti al siaj deziroj venantaj el siaj kvin sensoj. Poste ili mortigos siajn viktimojn kaj manĝos ilin dum ilia sango estas ankoraŭ varma. Estas tro danĝere por vi. Mi defendos min mem kaj vojaĝos sola.”

  Sed la kvin servantoj insiste diris: “Se ni iros kun vi, Via Reĝida Moŝto, ni nin detenos de rigardo al tiuj ĉarmaj demoninoj. Ni akompanos vin ĝis Takasila.” “Se vi insistas, do ni iru kune,” konsentis la reĝido, “sed firme tenu vian decidemon.”

  La demoninoj atendis ilin en Demona Arbaro. Ili jam magie estigis belajn vilaĝojn kaj urbojn kun belaj domoj kaj palacoj laŭ la vojo.

  Hazarde, unu el la kvin servantoj estis facile sorĉita de vido al la sveltaj figuroj de virinoj. Do li postiĝis por admiri ilin. La maltrankvila reĝido demandis: “Kial vi postiĝas, mia amiko?” “Miaj piedoj doloras al mi,” diris la servanto, “lasu min sidiĝi kaj ripozi momenton en unu el la domoj. Poste mi atingos vin.” “Mia bona amiko,” diris la reĝido, “tiuj estas demoninoj. Do ne ĉasu ilin!”

  Sed blindigite de la vida tentaĵo, la servanto respondis: “Via Moŝto, mi ne ŝanĝos mian decidon. Kio ajn okazos, lasu tion okazi!” Farinte la lastan averton, la reĝido povis fari nenion alian ol daŭrigi sian vojon kun la aliaj kvar.

  La postiĝinta servanto alproksimiĝis al la belaj demoninoj, kiuj sorĉis lin. Post la plena plezuro kun la viro, la demoninoj tuj mortigis kaj manĝis lin.

  Poste la demoninoj iris pluen en Demona Arbaro kaj kreis alian miraĝon de bela etaĝdomo. Sidante, ili kantis la plej sorĉajn melodiojn akompanate de belaj sonoj el ĉiaj muzikiloj. Unu el la restaj servantoj sorĉiĝis de la bela muziko. Do ankaŭ li postiĝis kaj englutiĝis de la ankoraŭ malsataj demoninoj.

  La demoninoj iris pluen laŭ la vojo kaj kreis alian magian etaĝdomon plenan de bonodoroj el ĉiuj parfumoj de la ĉielo. Ĉifoje la servanto, kiu amis dolĉan bonodoron, postiĝis kaj estis manĝita.

  Sekve la demoninoj kreis fabelan restoracion plenan de manĝaĵoj plej bongustaj el la ĉielo. La amanto de gustumado al la plej bonaj manĝaĵoj postiĝis kaj estis manĝita laŭvice.

  Poste la demoninoj daŭre iris pluen laŭ la vojo, kreis molajn luksajn litojn kaj velurajn seĝojn, kaj sidis sur ili. La lasta servanto de la reĝido estis amanto de komforta tuŝado al la plej molaj kaj luksaj teksaĵoj. Do li postiĝis, renkontis sian morton, kaj estis tuj manĝita de la avidaj demoninoj.

  La okazaĵoj kaŭzis al la Iluminiĝinto solan iradon en Demona Arbaro. Iu demonino pensis: “Aha! Tiu estas vere firmvola. Sed mi estas des pli obstina. Mi ne ĉesos en mia klopodo antaŭ ol manĝi lin!” Do ŝi obstine sekvis lin kvankam ĉiuj aliaj demoninoj ne plu persistis.

  Kiam ŝi alproksimiĝis al la rando de Demona Arbaro, kelkaj arbohakistoj vidis ŝin kaj demandis: “Aminda junulino, kiu iras antaŭ vi?” “Ni estas novaj geedzoj,” mensogis la demonino, “kaj li estas mia purega edzo, kiu forkuris de mi en nia nupta nokto. Jen kial mi postkuras lin.”

  La hakistoj kuratingis la reĝidon kaj demandis: “Honora sinjoro, la junulino flore delikata kaj orhaŭta forlasis sian familion por vivi kun vi. Kial vi ne iras kun ŝi anstataŭ lasi ŝin postkuri vin?”

  La reĝido respondis: “Bonkoraj sinjoroj, ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino. Ŝi mortigis miajn kvin servantojn kaj manĝis ilin dum ilia sango estis varma!”

  Sed la ŝajne aminda demonino diris: “Rigardu, sinjoroj, kiel malamo faras la edzojn nomi siajn proprajn edzinojn demoninoj kaj malsataj diabloj! En kia mondo ni vivas!”

  Daŭre sekvante la reĝidon, la obstina demonino magie sin vidigis kiel gravedulinon. Poste ŝi sin aliformigis kiel novan patrinon portantan bebon sur la dorso. Vidinte la junan paron, ĉiuj homoj demandis la junulon kiel la hakistoj. Ĉiufoje la Bodisatvo ripetis: “Ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino.Ŝi mortigis miajn kvin servantojn kaj manĝis ilin dum ilia sango estis ankoraŭ varma!”

  Ĉapitro 2. Festeno en la Palaco

  Fine ili atingis urbon Takasila. La demonino malaperigis sian “filon” kaj sole sekvis lin.

  Ĉe la urba pordego la reĝido haltis kaj iris en gastejon. Pro la magia povo de benaj fadeno kaj sabloj donacitaj de Silentaj Budhoj, la demonino ne sukcesis sekvi lin internen. Ŝi do restis ekstere kaj faris sin feine belaspekta.

  La reĝo de Takasila hazarde vidis ŝin kiam li iris al sia plezura ĝardeno. Sorĉite de ŝia beleco, li decidis posedi ŝin. Li sendis servanton por demandi, ĉu ŝi jam edziniĝis. Kiam li faris tion, ŝi respondis: “Jes, mia edzo ripozas en la gastejo.”

  Aŭdinte tion, la reĝido kriis el la ĉambro: “Ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino. Ŝi mortigis kvin servantojn, kiuj sekvis min, kaj manĝis ilin dum ilia sango estis ankoraŭ varma!” Ŝi denove plendis: “Vidu, sinjoro, kiel malamo povas fari edzojn nomi siajn edzinojn demoninoj kaj malsataj diabloj! En kia mondo ni vivas!”

  La servanto reiris al la reĝo kaj raportis ĉion, kion ambaŭ gejunuloj diris. La reĝo respondis: “Aĵo sen posedanto apartenas al la reĝo.” Do li alvenigis la demoninon kaj sidigis ŝin sur la reĝan elefanton. Post kiam la procesio revenis al la palaco, li prenis ŝin kiel sian unuan reĝinon.

  Tiuvespere, la reĝo lavis al si la harojn kaj korpon, prenis vespermanĝon kaj iris al la lito. La demonino prenis sian vespermanĝon, faris sin pli bela ol antaŭe kaj sekvis la reĝon al lia lito. Plezuriginte lin, ŝi turnis sian dorson al li kaj ekplorsingultis.

  La reĝo demandis: “Kial vi ploras, mia koro?” “Via Moŝto,” ŝi diris, “vi akiris min ĉe la vojrando. Tiu ĉi palaco plenas de ĵaluzaj virinoj. Ili diros, ‘Ŝi havas nek patrinon, nek patron, nek familion nek regnon. Ŝi estas trovita ĉe la vojo.’ Ne lasu ilin mokridi min tiamaniere, Via Moŝto. Donu al mi privilegion super la tuta regno, ke neniu kuraĝas kontraŭstari min.”

  ”Mia kara,” respondis la reĝo, “mi havas nenian potencon super la tuta regno. Mia aŭtoritato estas nur super tiuj, kiuj kontraŭis kaj rompis la leĝon.” Sed la reĝo tre plezuriĝis pri ŝia fizika ĉarmo, do li daŭrigis: “Mia koro, mi garantios al vi perfektan aŭtoritaton super ĉiuj, kiuj loĝas en mia palaco.”

  Kontentiĝinte pri tio, la nova reĝino atendis ĝis la reĝo endormiĝis. Poste ŝi sekrete kuris al sia hejmo en la demona urbo. Ŝi kolektis la demonojn, demoninojn kaj eĉ la malsatajn malgrandajn demonidojn. Poste ŝi kondukis ilin al la palaco. Ŝi mortigis la reĝon, sian novan edzon, kaj englutis lin tutan krom la ostoj! La aliaj demonoj manĝis ĉiujn homojn loĝantajn en la palaco, kaj eĉ la hundojn kaj kokojn, lasante nur ostojn.

  En la sekva mateno oni trovis surprizite, ke la palacaj pordegoj estis ŝloŝitaj. Maltrankvile ili rompis la fenestrojn per hakiloj kaj eniris. Ili trovis neniun alian krom homaj kaj bestaj ostoj disĵetitaj en diversaj lokoj. Nur tiam ili eksciis, ke la viro en la gastejo diris prave kaj la nova reĝino estas homvora demonino.

  Samtempe la Iluminiĝinto sin protektis kontraŭ la demonino dum la nokto. Li jam disŝutis la benajn sablojn sur la tegmentojn de la aliaj domoj kaj ĉirkaŭvolvis la benan fadenon ekster la muroj. Ĝis la tagiĝo li estis ankoraŭ sendorma en la ĉambro, starante singardeme kun spado en la mano.

  Puriginte la fuŝaĵon en la palaco, la civitanoj diskutis pri la situacio inter si. Ili diris: “Evidente la viro en la gastejo estas mastro de siaj sensoj, ĉar li eĉ ne ekrigardis la danĝeran belecon de la demonino. Ni prosperiĝos se en nia regno regos tiu sinjoro tiel nobla, saĝa kaj firmvola. Ni faru lin la nova reĝo.”

  Kun unuanima konsento ili iris en la gastejon kaj invitis la reĝidon kiel sian reĝon. Kiam li akceptis ilian peton, ili akompanis lin al la palaco, sidigis lin sur amason da juveloj kaj kronis lin kiel reĝon.

  Li regis juste, sekvante dek regulojn de bona mensregado. Li evitis la kvar devojigajn kondutojn, kiuj estas antaŭjuĝo, kolero, malkuraĝo kaj malsaĝo. Li ĉiam tenis en sia memoro la admonon de Silentaj Budhoj, kiuj gvidis lin al la trono. Malsame kiel siaj kvin malfeliĉaj servantoj, li rezistis kontraŭ la blindigaj deziroj al plezuroj de kvin sensoj. Nur tiam li povis profitigi siajn regatojn per sia saĝa regado.

  La moralinstruo estas: Vivante nur por sensaj plezuroj, la malsaĝuloj estis formanĝitaj.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply