Verkinto:
• mardo, Novembro 02nd, 2010

Miaohui esperantigis de la interreto kaj voĉlegis

Antaŭ longa tempo tibeta lamao sin kulturis sole ĉe la montpiedo de Himalajo.

Iu tage, kiam li pretis eliri, li trovis, ke museto kuŝis mortanta de frosto ĉe la pordo. Li senprokraste portis ĝin hejmen kaj varmigis ĝin per ambaŭ manoj. La museto iom post iom reviviĝis, kaj baldaŭ resaniĝis. Ĝi ekvivis ĉe la lamao, sin amuzante aŭ ĝuante la brilan sunon en la tago, kaj kuŝante sur varma kuseno en la ĉambro por aŭskulti rakontojn de la bonkora lamao. Ĝi ĝuis feliĉan vivon.

En la hejmo de la lamao vivis ankaŭ kato. La museto ĉiam sentis ne tolereblan timon kontraŭ la kato, kavankam la kato neniam atencis ĝin.

Iutage la museto petis la lamaon: “Bonkora majstro, mi estas sufiĉe feliĉa vivante ĉe vi, tamen pro io mi deziras vian helpon.” La lamao demandis ridetante: “Per kio mi povas vin helpi?” “Ĉiam, kiam mi vidas vian katon, mi sentas grandan teruron. Mi petas, ke vi aliformigu min en katon.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin en katon.

Estante kato, la museto opinis, ke ĉio iros bone al ĝi. Sed tuj kiam ĝi elpordiĝis, ĝi vidis hundon grandan kaj ferocan. Ĝi senprokraste fuĝis hejmen terurigite. Poste, ĝi petis la lamaon: “Ĉu vi bonvolas aliformigi min kiel hundon?” La lamao konsentis pri ĝia peto.

La hundiĝinta museto eliris fiere kaj arogante, sed vidante, ke tigro preterpasas, ĝi kuregis hejmen laŭeble plej rapide. Ĝi diris al la lamao deprimite: “Bonvolu aliformigi min kiel tigron.” La lamao konsentis kaj vere aliformigis ĝin kiel tigron. Sed apenaŭ la tigriĝinta museto vidis la katon en la kuirejo, ĝi kuregis al la lamao vekriante pro timo.

La konfuzita museto demandis la lamaon: “Bonkora majstro, kial mi ankoraŭ timas la katon fariĝinte tigro?”

La lamao ekridis. Li diris al la museto: “Gravas ne viaj korpo kaj formo, sed via menso. Kvankam vi havas formon de tigro, tamen vi ankoraŭ havas menson de museto, kiel vi povus ne plu timi la katon?”

Karaj legantoj, mi volus informiĝi, kiel vi opinias nun pri nia menso leginte tiun ĉi rakonton?

 

kategorio: Literaturo
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

3 Komentoj

  1. Wow, you inclination listed some extraordinarily guileless WordPress themes here, disinterested been checking some of them detectable, and there are some bad themes in this list. It’s pretended how abundant illustrious themes there are mistaken there yet WordPress.

  2. 2
    Petro CHIBLEUR 

    Mi vidis erareton, kiu malbeligas vian tekston, sed negrave. Anstataŭ “povus”, vi skribis “puvus”. Ĉu tio estas grava por vi ? La loko de la eraro kushas sur la lasta linio de la antaŭlasta paragrafo.
    Dankon pro via atento.
    Samideane
    Petro

  3. 3
    Miaohui 

    Dankon por via helpo, kara amiko Petro. Mi jam korektis la mistajpitan vorton. Eble en mia retejo estas aliaj eraroj aux tajperaroj, do bonvolu montru al mi se vi trovas ilin dum via legado.
    Cxion bonan al vi!
    Via sincere
    Miaohui

Leave a Reply