Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

   [Singardemo]

  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne estis konataj en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.

  Kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.

  Hazarde la bovinoj dronis en timiga situacio loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Perceptinte la ekziston de la leono, la bovinoj sentis konstantan teruron. Tio faris ilin tiel nervozaj kaj timigitaj, ke ili estis tro malfortaj por produkti lakton.

  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis al la paŝtisto, kial li alportas tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: “Sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj senĝenecon por produkti lakton. Viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj nervozeco pro leono en la proksimo. Do ili malfacile produktas lakton.”

  ”Mi komprenas,” diris la riĉulo. Pripensinte kiel kaptisto de bestoj, li demandis: “Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?” La paŝtisto respondis: “Jes, sinjoro. En la arbaro vivas speco da malaltaj cervoj nomataj ‘cervetoj’. Eĉ la plenaĝaj el ili altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al tia cervetino.”

  La riĉulo de Benareso diris: “Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos tiom da lakto kiom antaŭe. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono kaj ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam la leono mortos, portu ĝin al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj.”

  La paŝtisto precize agis laŭ la ordono de la mastro. Kiam la leono revidis sian amatan amikinon, ĝi tiel ekzaltiĝis, ke ĝi tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, ĝi tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj manko de singardemo, la kompatinda leono falis en la venenan kaptilon kaj tuj perdis la vivon.

  La moralinstruo estas: Tro multe da bona afero eble estas danĝera.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply