Verkinto:
• merkredo, Majo 30th, 2012

[Senscieco]

Iam antaŭ longa tempo estis tre fama pastro de antikva religio. Li certis, ke estas ĝusta tago por rito oferi kapron. Pro sia senscieco li opiniis, ke tio estas ofero postulata de lia dio.

Li trovis konvenan kapron por la ofera rito. Li ordonis, ke liaj servistoj portu la kapron al sankta rivero por ĝin bani kaj ornami per florkronoj. Poste, ili sin banis kiel parto de la sinpuriga praktikado.

Atinginte la riverbordon, la kapro subite komprenis, ke ĝi neeviteble estos mortigita. Ĝi ankaŭ eksciis pri siaj pasintaj naskiĝoj, mortoj kaj renaskiĝoj. Ĝi konsciis, ke okazos la lasta rezulto de ĝiaj pasintaj fikondutoj. Do ĝi eligis laŭtan ridegon laŭ la kapra maniero, similan al frapado de cimbaloj.

Dum la ridado, ĝi konsciis pri alia fakto, ke la pastro suferos saman teruran rezulton pro sia malsaĝa mortigo. Do ĝi ekploregis tiel laŭte kiel ĝi ĵus ridegis.

La servistoj sin banantaj en la sankta rivero aŭdis unue la ridegon, kaj poste la ploregon. Ili ekmiris, kaj demandis la kapron: “Kial vi ridegis tiel laŭte kaj ankaŭ ploregis same brue? Kio kaŭzis tion?” La kapro respondis: “Mi diros la kaŭzon al vi, sed nur dum ĉeesto de la pastro, via mastro.”

Pro granda scivolemo, ili senprokraste portis la oferotan kapron al la pastro. Ili raportis la okazaĵon al li. La pastro ankaŭ estis scivola. Li demandis la kapron respektoplene: “Kial vi ridegis tiel laŭte kaj poste ploregis same laŭte, sinjoro?”

Diris la kapro kun memoro pri siaj antaŭaj vivoj: “Antaŭ longa tempo ankaŭ mi estis pastro same kiel vi, bone edukita pri ofera rito de la religio. Mi opiniis, ke oferi kapron estis necese al la dio, kiu benos la aliajn kaj ankaŭ min mem en niaj estontaj renaskiĝoj. Sed la vera rezulto de mia konduto estis, ke mi suferis de senkapiĝo en ĉiu el miaj sekvaj 499 vivoj.”

“Kiam vi pretigis min kiel la oferaĵon hodiaŭ, mi konsciis, ke hodiaŭ estos la 500-a fojo de mia senkapiĝo. Poste mi tute liberiĝos de ĉiuj konsekvencoj pro miaj malbonaj kondutoj faritaj antaŭ longa tempo. Mi ridegis nedeteneble pro ĝojo.”

“Poste, mi subite konsciis, ke vi, la pastro, ripetos la saman malbonan konduton, kaj suferos la teruran senkapiĝon en ĉiu el viaj sekvaj 500 vivoj! Do pro miaj kompato kaj simpatio, mia ridego fariĝis plorego.”

La pastro timis, ke eble pravas la diro de la kapro, do li diris: “Bone, sinjoro Kapro. Mi ne mortigos vin.” La kapro respondis: “Estimata pastro, eĉ se vi ne mortigos min, mi scias, ke hodiaŭ mi perdos mian kapon kaj liberiĝos finfine de la konsekvenco de mia antaŭa fikonduto.”

La pastro diris: “Ne timu, mia bona kapro. Mi protektos vin laŭ mia eblo kaj persone garantios al vi, ke neniu damaĝo okazos al vi.” Sed la kapro respondis: “Ho, pastro, la forto de via protekto estas tro malforta kompare kun tiu de la konsekvenco kaŭzita de mia fikonduto.”

La pastro rezignis la decidon pri la ofera rito, kaj ne plu volis mortigi senkulpajn bestojn. Li liberigis la kapron, kaj kune kun siaj servistoj, sekvis ĝin por protekti ĝin de la eventuala danĝero.

La kapro iris en rokplenan lokon. Ĝi vidis kelkajn freŝajn foliojn sur branĉo kaj etendis la kolon por atingi ilin. Subite aperis tondroŝtormo de kie oni ne sciis. Fulmo trafis supre pendantan rokon, kaj faligis akran rokpecon. La falinta rokpeco hazarde dehakis la kapon de la kapro! Ĝi tuj mortis, kaj ankaŭ la tondroŝtormo ĉesis.

Informiĝinte pri la afero tre stranga, centoj da lokanoj venis al la loko. Neniu havis komprenon pri la stranga okazaĵo.

Estis feo loĝanta en proksima arbo. Li vidis la tutan okazaĵon. Li aperis leĝere frapante siajn flugilojn en la supran aeron kaj ekinstruis ilin, dirante: “Rigardu, kio okazis al la kompatinda kapro. Tio estis rezulto de bestmortigado. Ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas kaj suferas pro la malsano, maljuniĝo kaj morto. Ĉiuj deziras daŭre vivi, anstataŭ morti. Sen konscio pri tiu ordinara afero, iuj mortigas aliajn vivestaĵojn. Tio kaŭzos suferon ankaŭ al la mortiganto ne nur en la nuna, sed ankaŭ en sennombre estontaj vivoj.”

“Sen scio, ke ĉiuj malbonaj kondutoj kaŭzos suferon al la farantoj, iuj daŭre mortigas kaj akumulas pli da sufero al si mem en la estonteco. Ĉiufoje kiam ili mortigas, parto de ili devas ankaŭ perdi la nunan vivon, kaj ilia sufero daŭros eĉ per renaskiĝo en la inferaj mondoj!”

Aŭdinte la feon, ili opiniis, ke ili estas fortunaj. Ili rezignis la malsaĝan mortigadon, kaj ekĝuis feliĉon tiel en kuranta vivo kiel en estontaj.

La moralinstruo estas: Eĉ religio eble estas fonto de malsaĝo.

 

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply