Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

[Monaĥiĝo]

Antaŭ sufiĉe longa tempo homoj vivis multe pli longe ol nun. Ili vivis milojn da jaroj. Tiam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel bebo nomita Makadeva. Li vivis 84000 jarojn kiel infano kaj estis kronita kiel reĝido. Je la tempo de nia rakonto, li jam vivis kiel juna reĝo dum 80000 jaroj.

Iutage, Makadeva diris al la kortega barbiro: “Se vi vidos grizajn harojn sur mia kapo, tuj informu min!” La barbiro promesis tion fari.

Pasis 4000 jaroj. Makadeva estis juna reĝo dum 84000 jaroj. Iutage, kiam la barbiro razis harojn al la reĝo, li trovis unu grizan haron sur lia kapo. Do li raportis: “Via Reĝa Moŝto, mi vidis grizan haron sur via kapo.” La reĝo respondis: “Do eltiru kaj metu ĝin en mian manon.” La barbiro elprenis oran prenileton, eltiris la grizan haron kaj metis ĝin en la manon de la reĝo.

Tiam la reĝo ankoraŭ havis almenaŭ 84000 jarojn por vivi kiel maljuna reĝo. Rigardante la grizan haron en la mano, li eksentis grandan timon pri la morto. Li sentis, ke la morto proksimiĝas al li, kvazaŭ li estus katenita en brulanta domo. Li estis tiel timigita, ke li ŝvitis kaj tremis tutkorpe.

Reĝo Makadeva pensis: “Oh, malsaĝa reĝo, vi vane pasigis vian longan vivon kaj nun vi jam proksimas al morto. Vi neniam klopodis por vivi kun amo, elradikigi viajn avaron kaj envion, kaj forigi vian nesciecon per la metodo lerni veron kaj fariĝi saĝa.”

Pensante pri tio, li sentis la korpon brulanta kaj ŝviton senĉese elfluanta. Tiam li decidis senhezite: “Estas tempo por mi rezigni la reĝan povon, monaĥiĝi kaj praktiki meditadon.” Tiel pensinte, li transdonis la rajton por la imposto de la tuta urbo al la barbiro. Tio estis sufiĉe granda monsumo ĉiujare.

La reĝo alvenigis sian plej aĝan filon kaj diris al li: “Mia filo, mi jam vidis mian grizan haron. Mi estas maljuniĝanta. Mi jam ĝuis mondan plezuron de grandaj riĉaĵo kaj povo. Kiam mi mortos, mi volas renaskiĝi en la ĉielan mondon por ĝui la plezuron de dioj. Do mi estos ordinita kiel monaĥo. Vi devas transpreni la respondecon de reĝo. Mi vivos ermite en la arbaro.”

Aŭdinte tion, la kortegaj ministroj kaj ĉiuj aliaj korteganoj kuris al la reĝo kaj demandis: “Via Reĝa Moŝto, kial vi subite volas forlasi la sekularan vivon?”

La reĝo elmontris la grizan haron en la mano kaj respondis: “Miaj ministroj kaj korteganoj, laŭ mia opinio, la griza haro montras, ke la tri etapoj de la vivo, tiel nomataj juneco, mezaĝo, kaj maljuniĝo, jam venis al la fino. Tiu unua griza haro estas kuriero de morto sidanta sur mia kapo. Grizaj haroj similas al anĝeloj senditaj de Dio de Morto. Do nun estas la tempo por mia ordiniĝo kiel monaĥo.”

La popolanoj ploris je la informo de lia adiaŭo. Reĝo Makadeva forlasis sian reĝan vivon, iris en la arbaron kaj fariĝis monaĥo. Tie li praktikis “la kvar sanktajn mensstatojn” tiel nomatajn de la sanktuloj. La unua el ili estas ami ĉiujn vivestaĵojn; la dua estas kompati ĉiujn suferantojn; la tria estas ĝui feliĉon pro plezuro de homoj kaj la kvara estas teni la menson paca kaj kvieta eĉ antaŭ la malfacilo kaj malfeliĉo.

La Bodisatvo forpasis post diligentaj meditado kaj praktikado de tiuj mensstatoj kiel ermita arbara monaĥo dum 84000 jaroj. Li renaskiĝis en alta ĉiela mondo kaj ĝuis la vivon longan je milionoj da jaroj.

La moralinstruo estas: Eĉ longa vivo estas tro efemera por malŝpari.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply