Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

[Avido kaj Honesto]

Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter si. Ili ankaŭ decidis, ke post la negoco en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian por provi sian ŝancon.

Iutage, kiam unu el la komercistoj faris komercon sur strato de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: “Kiel ni malriĉulinoj povus aĉeti braceletojn?” La knabineto diris: “Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan.” La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston en sian hejmon.

La komercisto vidis, ke ili estas tre malriĉaj kaj senkleraj, do li ne volis malŝpari tempon ĉe ili. Malgraŭ la peto de la maljunulino, li diris obstine, ke li havas nenian braceleton, por kiu ŝi kapablas pagi. Tiam ŝi demandis: “Ni havas malnovan teleron senutilan al ni. Ĉu ni povas ŝanĝi ĝin kontraŭ via braceleto?” La komercisto prenis la teleron, kaj dum la ekzameno li hazarde gratis ĝian fundon. Surprizite, li trovis, ke sub la nigra malpuraĵo estas vera oro! Sed li ŝajnigis, ke li tute ne rimarkis tion. Anstataŭe, li decidis trompi la povrulinojn por akiri la oran teleron kontraŭ preskaŭ neniom. Li diris: “Tiu ĉi telero estas ne tiel valora kiel braceleto, kaj ĝi estas tute senvalora. Mi ne volas ĝin.” Li forlasis pensante, ke li revenu poste por havigi al si la teleron per malpli da elspezo.

Samtempe, la alia komercisto finis la negocon en siaj kvartaloj de la urbo kaj venis al tiuj de la unua laŭ la antaŭa interkonsento. Li venis al la sama domo. La malriĉa knabineto denove petis sian avinon ŝanĝi la malnovan teleron kontraŭ braceleto. Vidinte, ke tiu ĉi komercisto havas afablan mienon, la maljunulino pensis: “Li estas bona komercisto, tute malsama ol la antaŭa malĝentilulo.” Do ŝi invitis lin hejmen kaj petis ŝanĝi sian nigre fumumitan teleron kontraŭ braceleto. Kiam li ekzamenis la teleron, li ankaŭ vidis, ke estas pura oro sub la malpuraĵo. Li diris al la maljunulino: “Ĉio el miaj mono kaj varoj ne estas tiel valora kiel la ora telero!”

Kompreneble, la maljunulino surpriziĝis de tio. Tiam ŝi konsciis, ke li estas viro vere bona kaj honesta. Ŝi do respondis, ke ŝi volonte akceptos kiom ajn li povas pagi por la telero. La komercisto proponis: “Mi donu al vi ĉion el miaj mono kaj varoj, se vi nur lasus ĉe mi ok monerojn kiel vojaĝkoston, kaj ankaŭ la pesilon, per kies tenujo mi tenos la oran teleron.” Ili interkonsentis pri la negoco. Poste, li iris al rivero, kaj tie li pagis ok monerojn al boatisto por transpasi la riveron.

Tiam la avida komercisto revenis kun imago de granda profito en la kapo. Kiam li denove vidis la knabineton kaj ŝian avinon, li diris, ke li jam ŝanĝis sian ideon kaj konsentas aĉeti la senutilan nigran teleron per pluraj moneroj anstataŭ ajna braceleto. La maljunulino informis al li aplombe, ke ŝi jam faris negocon pri la telero kun honestulo. Ŝi diris: “Vi trompis nin, sinjoro.”

Anstataŭ honti pro sia mensogo, la avidulo pensis malĝoje: “Mi perdus la oran teleron, kiu valoras cent mil monerojn.” Li do demandis al la maljunulino senprokraste: “Laŭ kiu vojo li iris?” Ŝi montris al li la vojon, laŭ kiu foriris la honestulo. Li haste lasis ĉiujn siajn varojn ĉe ŝia domo kaj ekkuregis al la rivero, pensante: “Li prirabis min! Li prirabis min! Li tute ne rajtas tiel molesti min!”

Ĉe la bordo li vidis la honestan komerciston en la boato. Li do kriis al la boatisto: “Revenu! Revenu!” Sed la honestulo ordonis la boatiston daŭrigi sian remadon al la transa bordo, kaj tiu lasta obeis.

Vidinte, ke li povas fari nenion kontraŭ tio, la avidulo eksplodis de kolero. Li saltegis kaj bategis al si la bruston. Li turmentiĝis pro tiel granda furiozo kontraŭ la honestulo, ke li sputadis sangon. Li trafiĝis de koratako kaj tuj mortis sur la riverbordo!

La moralinstruo estas: Honesteco estas la plej bona taktiko.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply