Verkinto:
• sabato, Novembro 13th, 2010

“Om mani padme hum” estas la ses-silaba mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Oni ankaŭ nomas ĝin kora mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Ĝi signifas “Mi rifuĝas al la Mani-perlo sur la lotusfloro kaj Mi atingos purecon kiel lotusfloro kaj meriton kiel Mani-perlo”.

La ses-silaban mantron budhanoj ĉantas por renaskiĝi en la purajn landojn de budhoj kaj fariĝi budhoj kun cello helpi ĉiujn aliajn vivestaĵojn. Ili kredas, ke Avalokiteŝvaro bonvenigos la preĝantojn per lotusfloroj al la pura lando por helpi ilin liberiĝi el la sufero de naskiĝo-kaj-morto. Ĉiuj budhanoj, ĉu laikoj aŭ monaĥoj en tibeto kutime ĉantas la mantron, kaj multaj el ili gajnis grandan atingon.

Laŭdire en la kvara jarcento, la unua reĝo de tibeto akiris kvar valoraĵojn sanktaĵojn falintajn el la ĉielo, inter kiuj estas la ses-silaba mantro. Oni simbolas la mantron kiel fonton de saĝo, liberiĝo, favoro kaj feliĉo. Se oni ĉantas la ses silabojn, ili liberiĝos de la metempsikozo inter ses ekzistecoj: ĉielano, asuro, homo, besto, malsata spirito kaj inferano.

Ĉiu silabo el la mantro simbolas apartan koloron: blanka, blua, flava, verda, ruĝa kaj nigra, kiu signifas ses formojn de vivestaĵoj. “Om” simbolas la ĉielecon. Se oni recitas “Om”, lia renaskiĝo en la ĉielo estos malebligita; “Ma” simbolas la asurecon. Se oni recitas “Ma”, lia renaskiĝo en la asureco estas malebligita. “Ni” simbolas la homecon; Se oni recitas “Ni”, lia renaskiĝo en la homeco estas malebligita. “Bej” simbolas la bestecon. Se oni recitas “Bej”, lia renaskiĝo en la besteco estas malebligita; “Mej” simbolas ekzistecon de malsata spirito. Se oni recitas “Mej”, lia renaskiĝo en la eco de malsata spiriteco estas malebligita. “Hum” simbolas la inferno. Se oni recitas “Hum”, lia renaskiĝo en la infero estas malebligita.

Per la sankta kaj valora mantro oni ankaŭ povas kompensi la antaŭajn malbonajn kondutojn kaj karmojn, forigi la malhelpon kaj malfacilecon, gajni la liberiĝon el la sufero de metempsikozo, kaj atingi la sukceson de budhiĝo. Do se oni foje aŭdis la mantron per respekto kaj pura menso, ili neniam retiriĝos el la praktiko de budhismo, kaj sin kulturos persiste ĝis la plej alta atingo. Se iu ajn besto aŭ insekto aŭdas la mantron antaŭ la morto, ĝi liberiĝos el la tri malbonaj ekzistecoj post la morto kaj sin lernigos kaj kulturos per budhismo en la nova vivo. Se oni pensas pri la ses-silaba mantro, ili povos kompensi ĉian kulpon, solvi malfacilon, kaj renaskiĝi en la pura lando. Se oni tuŝos la vorton de la mantro, ili ricevos la benon de sennombraj budhoj kaj bodhisatvoj.

Grandan meriton ni havigas al ni ne nur per la metodo reciti la mantron. Se oni portas la skribaĵon de la mantro sur la korpo, tenas ĝin en la mano aŭ adoras ĝin en la hejmo, ili estos kondukita al la liberiĝo el ĉiaj suferoj. Do en tibeto la mantro kutime skribiĝas sur longa tuko, aŭ metiĝinta en sutra rado nomata “Darma Rado”. Kutime la darma rado estas turnebla per mano, vento aŭ akvo. Oni nomas tion turnado de la darma rado. Oni ankaŭ gravuris ĝin sur steleon aŭ skribis ĝin sur standardon flirtantan en la aero. Ĉiuj vidantoj, aŭdantoj kaj tuŝantoj de la mantro kaj eĉ tuŝatoj de la vento preterpasinta la mantron atingos la estontan liberiĝon.

La alia povo de la mantro estas: subigi demonon, resanigi malsanulon, mildigi katastrofon, akiri sukceson, forigi malagrablaĵon kaj atingi iluminiĝon. Kvankam la mantro havas nur ses silabojn, tamen la funkcio estas vere granda, do ĝi furoras en budhisma kampo.

Ankaŭ mi esperas, ke ĉiuj amikoj sperti la avantaĝon de la mantro per via bona ago.

kategorio: Budhismo
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply