Verkinto:
• mardo, Novembro 09th, 2010

Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto.

Foje, post sia laboro, li suferis de laco kaj soifo sub la fajra suno dum sia vojaĝo reveni hejmen. Li vidis domon ĉe la vojo kaj tuj eniris por peti akvon. Enirinte li vidis maljunulinon sidante foriganta branon el senŝeligita milio per grenventumilo. Salutinte ŝin, la geomanciisto vidis puton, do li tuj prenis sitelon da freŝa akvo kaj ektrinkegis per bovlo. Nenion dirante, la maljunulino subite metis manplenon da brano en la bovlon. Tio ege furiozigis la trinkanton, sed li povis fari nenion alian ol deteni sian koleron kaj trinketi la akvon blovante la branon sur la akvo. Trinkinte kontente, li elpensis metodon por sin venĝi kontraŭ la “malica” maljunulino. Li jam rimarkis tre malbenan lokon, kiu povas detruigi la familion, se oni konstruos tombejon tie. Li deziris, ke forpereu la tuta familio de la maljunulino, do li afekteme proponis al ŝi: “Mi estas lerta geomanciisto. Mi trovis, ke ne malproksime de via domo estas loko tre fortuna por esti tombejo. Se vi translokigos la tombejon de via familio al tiu loko, vi kaj viaj idoj prosperiĝos neimageble. Mi tiel proponas nur por rekompenci vian bonkoron regali min per akvo.” La maljunulino opiniis tion vera, kaj vere faris la lokon kiel tombejon de sia familio tuj post la foriro de la geomanciisto.

Pasis ĉirkaŭ dek jaroj. La geomanciisto denove iris en montaron trapasinte la regionon de la maljunulino. Rememorinte la okazaĵon antaŭ dek jaroj, li speciale iris al la malbena tombejo por vidi, ĉu ankoraŭ restis iu en la familio de la maljunulino. Proksimiĝinte, li trovis eksteratende, ke anstataŭ malbena loko, ĝi fariĝis tre fortuna, kiu garantiis prosperon kaj gloron al la posedanto de la tombejo. Li surpriziĝis de tio, ĉar li estis sperta geomanciisto kaj neniam malsukcesis distingi lokon bonan aŭ malbonan. Li iris en la domon de la estinta maljunulino kun granda dubo. Enirinte li trovis la saman maljunulinon, kiu estis pli sana kvankam pli aĝa. Vidinte lin, la maljunulino tuj rekonis lin kaj dankis lin por la favora loko. Ŝi diris, ke post kiam ŝi translokigis la tombejon laŭ lia propono, vere prosperiĝis ŝia familio. Ŝiaj du filoj trapasis la palacan ekzamenon kaj fariĝis kortegaj oficistoj. Ili vivis riĉe kaj feliĉe. La geomanciisto ege miris , li do demandis, pro kio la maljunulino metis branon en la akvon kiam li mildigis sian soifegon antaŭ dek jaroj. La maljunulino respondis: “Tiutage estis varmege, kaj vi estis en ŝvitego. Se vi englutegis freŝan akvon ĵus elputiĝintan, vin trafos malsano malfacile kuracebla. Per brano mi malhelpis vin de la trinkego por ke vi evitu la suferegon.”

Aŭdinte tion, la geomanciisto respekte riverencis al ŝi kaj esprimis sian elkoran dankon: “Dankon por la leciono al mi. Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco!”

kategorio: Homa Vivo
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

2 Komentoj

  1. 1
    Petro CHIBLEUR 

    Mi ne komprenis la vorton “geomanciisto” rilate al elekto de loko por familia tombo. “Geo” rilatas al tero, sed “geomancio” rilatas al “divenado per interpretado de figuroj, estigitaj de manpleno de polvo aŭ tero”. Ĉu iu povas klarigi al mi tiun neordinaran riton ?
    Dankon al tiuj, kiuj povas respondi !
    Kore
    Petro

  2. 2
    Miaohui 

    Saluton!
    En Ĉinio multaj homoj opinias kaj kredas, ke direkto, loko kaj aliaj cirkonstancoj de tomboj kaj domoj rilatas al homa sorto, do ili ĉiam esperas, ke iliaj domoj kaj familiaj tombejoj favoras al iliaj sortoj. Do iuj speciale studas pri tiu scio por gajni monon per helpado al homoj trovi tre favoran lokon kaj desegni plej bonan arangxo por la domoj kaj tomboj. Kaj oni kutime konsultus geomanciiston por decidi la loko kaj direkto de la domo kaj tombo, se ili konstruigas la novajn. Tion oni nomas “Fengshui”, iom simila al esperanta vorto “geomancio”, sed havas iom pli vastan signifon.

Leave a Reply