Verkinto:
• merkredo, Aprilo 17th, 2013
 Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj en monaĥejo Tiefosi gastis ĉe  gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang en la periodo de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana Gayet. La gesinjoroj donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Chongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj  interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.
 
 
kategorio: Aktivado
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply