Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En malhela lamplumo, malsanulo tordiĝis kaj turniĝis en pura lito. Li ĝemis kaj ambaŭmane premis la maldekstran parton de sia ventro: “Dolore! Dolorege!”
Liaj familianoj aŭdis lian ĝemon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi klare, kion li diras. La malsanulo subite trovis, ke li forlasis la liton. Anstataŭ piediri, li kvazaŭ ŝvebis alten en la ĉielon. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis tiel alten ke li eĉ sentis teruron.
Post nelonge li atingis palacon malluman kaj humidan. La palacaj gardistoj aspektis kiel demonoj. Kiam ili vidis lian alvenon, ili alpaŝis kaj puŝis lin en la palacon. Nur tiam li eksciis, ke li estas en la juĝejo de la alia mondo.
Li vidis potenculon kun krono sur la kapo. La majesteco de la potenculo povis veki timon de ĉiuj homoj. Ĉe la potenculo sidis juĝisto.
La potenculo ekparolis. Lia voĉo sonis kiel tondro ruliĝanta de la montdeklivo: “Ĉu vi scias, ke jam venis la tempo por via fino? Vi ankaŭ scias, ke via avo mortis pro la sama liena malsano, ĉu ne?”
La malsanulo ne povis vorti pro timo.
“Meng Zhaoxiang (Men Ĝaŭŝjan)!” Aŭdinte sian nomon, la malsanulo ektremis. “Kiam via avo vivis, li mortigis multajn vivestaĵojn kaj pro tio li havigis al si malbonan destinon. Vi iam faris iom da bonfaro, do ni kredas, ke vi povos fari kompenson kontraǔ viaj antaŭaj malbonaj agoj. Ni donu al vi ŝancon por tio.”
“Ni plilongigos vian vivon je kelkaj jaroj por vidi, kiel vi kondutos. Memoru miajn vortojn. Mortigu neniom plue, por ke vi ne estu mortigita. Lasu la vivestaĵojn liberaj, kiel ni lasos vin libera hodiaŭ.”
“Diru al aliaj, kion vi vidas ĉi tie, por ke ili sciu pri la kosto de krimo, kiun kaŭzis ilia mortigado, kaj ankaŭ por ke ili kompensu sian krimon. Tiel vi povos likvidi la antaŭan malbonan destinon. Ĉu vi komprenas bone?”
Meng povis fari nenion alian ol kapjesi senpense. Li kvazaŭ denove ŝvebis en la nubon, kaj iom post iom sin trovis en la lito kun siaj familianoj ĉirkaŭe. Lia lieno ne plu doloris al li. Liaj familianoj surpriziĝis kiam ili vidis, ke li ellitiĝas kaj iras rekte al la statuo de Budho. Tie li ĵuris, ke li ne plu mortigos vivestaĵojn.
Li kondutis vere bone laŭ sia promeso. Li verkis pri la okazaĵo, presis broŝurojn kaj donacis al ĉiuj por legi.
Lia vivo ne finiĝis tiam. Li vivis pli longe. En maljuna aĝo, li eĉ fariĝis fama oficisto.

kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply