Verkinto:
• vendredo, Marto 22nd, 2013

Mi jam plenumis mian taskon por la dekdua elsendo kaj agordis, ke la programaro wordpress publikigi ĝin aŭtomate je la unua de la dekdua de marto. Se wordpress laboras senerare, samideanoj ekpovos legi kaj aŭskulti la enhavon en la ĝusta tempo. Se tiu metodo efikos, ne ĉesos nia elsendado pro mia vojaĝo al Urbo Zhenjiang kaj Monaĥejo Duobaosi en Provinco Zhejiang. Mi novos aranĝi, ke la enhavo de la elsendoj publikiĝu aŭtomate.

Baldaŭ ekdisaŭdiĝis la dekunua elsendo de Retradio BRE morgaŭ. Jen la elsendlisto:

Budhisma scio

Ĉapitro 9. Fortuno kaj sorto

Vera rakonto en vera viro: Geomancio estas malpli efika ol bonkoreco.

Budhisma rakonto: Malbeno de Mitavindo

La adreso por aŭskulti kaj elŝuti la dokumenton estas: http://www.budhano.cn/podkasto

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.

kategorio: Korspuro
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

3 Komentoj

  1. 1
    Miaohui 

    Felicxe la obeema programaro wordpress publikigis mian dekduan elsendon senerare kaj akurate. Tiel mi povus anticipe fari miajn elsendojn kaj lasu la programaron publikigi ilin akurate je bezono. Nun mi eklaboris la sekva elsendo, kaj volas fari aliajn du pliajn antaux mia ekvojagxo.

  2. 2
    Petro CHIBLEUR 

    Dankon, kara Miaohui !
    Tiu paĝo estas belega ! Mi esperas, ke ĉio bonorde disvolviĝos. Bonan vojaĝon ! Belajn renkontojn !
    Mi provos ĉiutage kontroli la purecon de tiu virtuala loko.
    Hodiaŭ estas la 2a de aprilo.
    Petro

  3. 3
    Miaohui 

    Dankon por via helpo, kara amiko!
    Nun mi jam revenis el la sudo kaj post nelonge publikigos miajn fotojn kun la francaj samideanoj, kiujn mi renkontis en Urbo Zhenjiang.

Leave a Reply