Arkivo por Junio 1st, 2012

Verkinto:
• vendredo, Junio 01st, 2012

22. La Hunda Reĝo Arĝento

[Justeco]

Iam antaŭe la reĝo de Benareso iris al sia plezura ĝardeno en la ĉaro ornamita per valoraĵoj. Li ŝategis sian ĉaron ĉefe pro la ledaj rimenoj valoraj kaj delikate manfaritaj.

Foje li restis en la plezura ĝardeno tutan tagon ĝis la vespero. Estis jam malfrue kiam li revenis en la palacon, do li lasis sian ĉaron ekstere en la korto anstataŭ konvene ŝlosi ĝin en la ĉarejo.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 01st, 2012

21.Arbo kaj Ĉasisto

[Malpacienco]

Iam antilopo vivis en profundo de arbaro. Ĝi manĝis fruktojn falintajn el arboj. Ĝi precipe ŝatis fruktojn de unu arbo.

En la sama regiono vivis ĉasisto, kiu kaptis kaj mortigis antilopojn kaj cervojn. Li metis fruktojn kiel allogaĵon sub arbo. Poste, li atendis kaŝe en la supraj branĉoj. Li tenis ŝnuran maŝon pendigitan de la arbo sur la tero ĉirkaŭ la fruktoj. Kiam besto manĝis la frukton, la ĉasisto streĉigis la maŝon kaj kaptis ĝin.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 01st, 2012

20. Simia Reĝo kaj Akva Demono

[Singardemo]

Iam antaŭ longa tempo en malproksima kaj profunda arbaro estis regno de 80000 simioj. Ili havis reĝon tiel grandan kiel cervidon. Li estis granda ne nur korpe, sed ankaŭ anime. Fakte, li estis Bodisatvo, la iluminiĝinto.

Iutage li avertis siajn regnanojn, dirante: “Miaj popolanoj, estas venenaj fruktoj en tiu ĉi profunda arbaro, kaj ankaŭ lagetoj posedataj de demonoj. Se vi vidos neordinaran frukton aŭ ne konatan lageton, ne manĝu aŭ trinku sen demandi min unue.” Estante atentaj al sia saĝa reĝo, la simioj konsentis obei la ordonon.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 01st, 2012

19. Feo en Banjano

[Malbona Promeso]

Antaŭe, kaj eĉ hodiaŭ, homoj estas superstiĉaj en iuj regionoj. Unu el la superstiĉoj estas, ke arba feo aŭ alia spirito loĝas en dika aŭ neordinara arbo. Ili opinias, ke ili povas preĝi kaj fari promeson al la arba feo por ke li helpu realigi ilian deziron iamaniere. Ili devas plenumi sian promeson, kiam ili opinias, ke la feo jam faris la helpon.

Iam viro hazarde renkontis dikan banjanon en Urbo Kasio de Norda Hindio. Li tuj ekpensis, ke feo loĝas tie. Do li faris preĝon kaj promesis al la arba feo, ke li oferos bestojn al la feo, se la lasta realigos lian deziron.

pli…