Arkivo por Februaro 13th, 2011

Verkinto:
• dimanĉo, Februaro 13th, 2011

“Budhismaj Rakontoj” estas la tria libro, kiun mi esperantigis el la angla lingvo antaux kelkaj jaroj. Ĝi konsistas el ĉirkaŭ cent rakontoj, kiuj estas instruaj pri nia homa vivo. Dum mia tradukado multaj samideanoj en- kaj eksterlandaj amikoj helpis min en la tralegado, kontrolo kaj modifo de la traduko. Antaŭ nelonge samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia ekvoĉlegis kaj registris tiun ĉi tradukon post voĉlegado de la antaŭaj du tradukloj “Budhismaj Fabloj” kaj “Amo al la Vivoj” kiujn mi jam publikigis per la interreto kaj vi povos elŝuti el mia retejo aŭ podkasto. Samideano Zhao Jianping helpis min ankaŭ en la kontrolo kaj modifo de la teksto antaŭ sia voĉlegado. Mi esperas, ke la nova traduko ankaŭ fariĝos bona legaĵo kaj aŭdaĵo por samideanoj kaj komencantoj de Esperanto. La ligo por lego kaj aŭdo al traduko estas:  http://podkasto.budhano.com/?cat=16

Komentoj kaj proponoj de samideanoj estas ege bonvenaj.

Kategorio: Novaĵo  | 2 Komentoj