• merkredo, Aprilo 17th, 2013
Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj en monaĥejo Tiefosi gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang en la periodo de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana Gayet. La gesinjoroj donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Chongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.
• dimanĉo, Aprilo 14th, 2013
Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.
• mardo, Aprilo 02nd, 2013
Pro hodiaŭa ekvojaĝo, mi anticipe faris la dekkvinan elsendon por ke la elsendo ne ĉesu pro mia vojaĝo. La programero publikigos ĝin akurate en la dekkvara de aprilo. La elsendlisto estas:
Elsendlisto:
Budhisma scio: Ĉapitro 12. Historio kaj disvolviĝo
Budhisma muziko: Muziko de Ĝengo
Budhisma rakonto: Reĝido kvinarmilo kaj Monstro Gluharo
Bonan aŭdeblecon al vi je retadreso: http://www.budhano.cn/podkasto , karaj amikoj!