Verkinto:
• vendredo, Novembro 12th, 2010

Jen reala rakonto okazinta en mia hejmloko. Estas vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo estas fama pro la mistera kaverno en la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris.

Tamen alia okazaĵo mirinda sed vera des pli famigis la malgrandan montaran vilaĝon.

Iam malriĉulo plantis akvomelonon ĉe Rivero Klara Akvo fluanta el Wutaishan-montaro. Foje okazis fojro ekster la montaro, do iu forlasis sian hejmon por fari aĉeton en la fojro. Kiam li preterpasis la kampon de akvomelono, li haltis kaj aĉetis melonon grandan kaj dolĉan por mildigi sian lacecon kaj soifon. Tiam la vendanto de la akvomelono vidis, ke la pasaĝero portas multe da arĝento, do li ekhavis malbonan ideon. Dum la pasaĝero okupiĝis en ĝuado de la akvomelono, li subite mortigis lin per tranĉilo, kaj haste enterigis lin ĉe la kampo. Post tio, li ĉirkaŭrigardis, kaj trovis neniun estanta krom ŝtona statuo de budho. Do li iris al la budho, genuiĝis kaj preĝis, ke la budho ne malkovru lian krimon al la aliaj. Strange li aŭdis respondon: “Ne timu min paroli, se vi mem ne parolos.” Li pensis: “Estos sufiĉe bone, ke vi ne malkaŝos min. Kiel mi povos malkaŝi mian mortigon per mi mem?” Kontente li revenis hejmen, kaj senprokraste translokiĝis pli profunden en la montaro por eviti danĝeron. Per la mono de la mortigito li konstruigis novan domon, aĉetis kampojn, prenis edzinon kaj baldaŭ havis filon. Li ekzaltiĝis pri tio, pensante: “La sortodivenistoj profetis, ke mi restos senida dum mia tuta vivo. Sed nun mi havas brilan filon. Eble tio signifas, ke mia feliĉo venis de mia malbona konduto. ĉar proverbo diras, ke ju pli oni fikondutas, des pli oni riĉiĝas. Verŝajne la budhisma teorio pri la kaŭzoj estas erara.”

Forpasis 15 jaroj, kaj foje li kondukis sian filon al la fojro okazanta ekster la montaro. Ili laciĝis kiam ili trapasis la lokon, kie li plantis akvomelonon kaj mortigis homon, do ili sidiĝis ĉe la ŝtona statuo por ripozi. Dum la ripozo li babilis sencele kun la filo. Li subite levis la kapon kaj hazarde vidis la ŝtonan statuon. Li diris al la filo: “Jen estas mirinda statuo. Ĝi eĉ povas paroli.” “Paroli? Ŝtona statuo? Tute ne eble!” refutis la filo. Aŭdinte tion, li do ekrakontis detale pri sia antaŭa sperto pri riciĝo. Apenaŭ li menciis la mortigitan pasaĝeron, lia filosubite rememoris sian antaŭan vivon ŝajne vekiĝinte el sonĝo. Li estis neniu alia krom la pasaĝero mortigita de sia nuna patro.

Plena de kolero, la filo decidis sin venĝi. Vidinte tion, la maljunulo ekkuregis por eskapi la danĝeron dum la filo postkuris. Kurinte longan distancon, la maljunulo estis trafita de saĝa ideo. Li haltis kaj diris al sia filo: “Vere pravas la budhisma proverbo ‘Kion vi semas, tion vi rikoltos’. Antaŭe sortistoj profetis, ke mi ne havos filon. Sed post mia mortigo, mi eksteratende havis vin. Tio ĝojigis min, kaj faris min decidi, ke mi faru pli da malhonoraĵo. Mi tute ne atendis, ke por vin venĝi, vi eĉ renaskiĝis kiel mia propra filo. Pripensu, ke vi fariĝos mia filo nur pro tio, ke mi mortigis vin. Do se vi antaŭe ne mortigus vin, kiel mi povus mortigi vin en tiu ĉi vivo? Krome, se vi vere vin venĝos kontraŭ mi, ĉu vi povus garantii, ke mi ne fariĝos via filo por min venĝi? Do ĝis kiam ni intermortigos senĉese? Estus pli bone, ke ni iru al Wutaishan-montaro por fariĝi monaĥoj anstataŭ daŭrigi la rankoron inter ni. Tio helpos al ni likvidi nian rankoron, kaj donos al ni eternan pacon.” La filo opiniis, ke la patro diras prave. Do la patro kaj filo iris en Wutaishan-montaron kaj vere fariĝis monaĥoj. Ili praktikis tre diligente kaj ambaŭ fariĝis eminentaj majstroj budhismaj.

Kiam mi estis juna, mi ofte vizitis monaĥejon de Ŝtona Kaverno kaj restis tie iom da tempo por ĝui la trankvilecon kaj belajn pejzaĝojn. Do karaj amikoj, se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, bonvenon en la monaĥejo por sperti trankvilecon kaj pacecon.

kategorio: Homa Vivo
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply