• ĵaŭdo, Novembro 11th, 2010
Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ ordinara budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo laŭ mia hobio. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de “Ebudhana Retejo” aŭ “Ĉina Budhana Retejo Esperantista”.
pli…
• merkredo, Novembro 10th, 2010
Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn. pli…
• mardo, Novembro 09th, 2010
Iam en mia hejmregiono estis fama geomanciisto, kiu ĉiam okupiĝis serĉi fortunan lokon por domo aŭ tombejo laŭ onia peto. pli…
• lundo, Novembro 08th, 2010
Rakonto pri Fingringo
Iam antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamao sin kulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝas en kavernoj de la sama monto. Li estis tre fama kaj kompatema. Pilgrimantoj frekventis al li kun grandaj oferaĵoj por esprimi sian estimon, kaj ricevi de li helpon, benon kaj meriton, spite al longa vojo de eĉ centoj da kilometroj. La lamao akceptis ĉion, kion oni oferis al li, kaj poste disĵetis la oferaĵon malproksimen. La oferaĵoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn laŭ ties bezono. pli…
• dimanĉo, Novembro 07th, 2010
Du vendistoj estis kune restigitaj sur dezerta monto pro inundo. Unu el ili vendis ormonerojn dum la alia vendis kukojn. Ĉio manĝebla de la ormonera vendisto forkonsumiĝis, kaj restis ĉe li nur sako da ormoneroj, dum la alia vendisto havis ĉe si sakon da kukoj. pli…