Blogaj Arkivoj

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Envio]

Iam du bovidoj Granda Ruĝo kaj Eta Ruĝo estis membroj de kamparana familio. En la sama familio vivis ankaŭ knabino kaj porkido. La porkido neniam gruntis, do oni nomis ĝin Negruntulo.

La mastroj de la familio flegis la porkidon tre bone. Ili bredis ĝin abunde per la plej bona rizo, kaj eĉ rizkaĉo kun bruna sukero.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

[Favorkoreco]

Iam antaŭe vivis maljunulino, kiam Reĝo Brahmadato regis en Benareso. Ŝi havis bovidon noble nigran. Fakte, la bovido estis tute nigra sen iomete da blanko. Ĝi estis BodhisatvoBodisatvo, la iluminiĝinto.

La maljunulino bredis la malgrandan bovidon kvazaŭ sian propran filon. Ŝi nutris ĝin nur per tre bonaj rizo kaj rizkaĉo. Ŝi kutime karesis ĝiajn kapon kaj kolon dum ĝi lekis ŝian manon. Ĉar ili estis tiel amikaj reciproke, oni nomis la bovidon “Nigrulo de Avino”.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Ĉiuj estas respektindaj.]

Iam antaŭe estis urbo nomata Takasilo en la regiono Gandharo de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel bovo en la urbo. Tre bone bredite por fortiĝi, ĝi estis aĉetita de riĉulo el alta klaso. La riĉulo tre ŝatis la mildan beston kaj nomis ĝin “Plaĉo”. Li flegis ĝin zorgeme kaj nutris ĝin nur per la plej bona manĝaĵo.

Plenkreskinte kiel bovo granda kaj forta, Plaĉo pensis: “Mia bonkora mastro bredas min malavare. Li nutras min per tiel bona manĝaĵo kaj konstante prizorgas min ameme eĉ en malfacila tempo. Nun mi jam estas plenaĝa, kaj povas tiri pli pezan ŝarĝon ol aliaj bovoj, do mi volas rekompenci mian mastron per mia propra forto.”

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Forto de Amikeco]

Antaŭ tempo de nia rakonto, la azianoj kutime opiniis, ke la elefantoj kaj hundoj neniam povas fariĝi amikoj. La elefantoj malŝatas hundojn, dum la hundoj timas elefantojn.

Kiam la hundoj estas timigitaj de la bestoj pli grandaj ol ili, ili ofte bojas laŭte por kaŝi sian timon. La hundoj kutime tiel agas kiam ili vidas elefantojn, dum la elefantoj koleriĝas pri tio kaj ĉasas ilin. La elefantoj estas malpaciencaj je la renkontiĝo kun hundoj, kaj eĉ se hundo estas kvieta kaj senmova, ĉiu proksima elefanto atakos ĝin pretervole. Tio estas la kaŭzo de la opinio, ke elefantoj kaj hundoj estas “naturaj malamikoj” simile al la aferoj inter leonoj kaj tigroj, kaj inter katoj kaj musoj.

pli…

Verkinto:
• dimanĉo, Junio 03rd, 2012

26. Virina Vizaĝo

[Influo]

Iam antaŭe la reĝo de Benareso havis elefanton bonkoran, paciencan, kaj mildan. Krom la milda karaktero, ĝi havis ankaŭ aminde ĝentilan vizaĝon. Do oni ameme nomis ĝin Virina Vizaĝo.

Iunokte, kelkaj rabistoj amasiĝis ekster la elefantejo. Ili interbabilis pri siaj planoj de prirabado en la mallumo. Ili parolis pri batado kaj mortigado. Ili ankaŭ fanfaronis, ke ili jam rezignis ordinaran bonecon, do ili ne plu kompatas siajn viktimojn. Ili uzis lingvaĵon de kruduloj kaj krimuloj speciale por montri sian kruelecon al la aliaj.

pli…