Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
“Kion vi faras kontraŭ ili?” demandis Zhu Ping.
“Mi enterigos ilin. Nia hundino samtempe naskis kvar idojn. Laŭ onidiro, hundida kvarĝemeleco kaǔzos fatalaĵon. Mi do mortigos ilin.”
“Ĉu vi bonvolas doni ilin al mi?”
“Forportu ilin, se vi volas.” Tiel Zhu Ping fariĝis la mastro de la kvar hundidoj viglaj kaj amindaj. Li prizorgis ilin atenteme kaj ofte ludis kun ili. Post nelonge, ili jam fariĝis hundoj sanaj kaj fortaj.
Iun vesperon, kiam Zhu Ping sidis en ĉambro, li aŭdis siblon el herboj ekstere. La sono pli kaj pli laŭtiĝis kaj ankaŭ pli kaj pli proksimiĝis. Komence ĝi similis flustron, sed poste ventegon hurlantan tra la valo.
Elirinte, Zhu Ping vidis grandan serpenton ĉe la pordo. Ĝia korpo estis tiel dika kiel rado de ĉaro. Ĝi rigardis ĉirkaŭen sovaĝe per grandaj kaj timigaj okuloj. Ĝia brile ruĝa lango etendiĝis kaj tordiĝis.
Ekvidinte Zhu Ping, ĝi sin ĵetis al li kiel sago el pafarko. Zhu Ping stuporiĝis kaj eĉ ne povis krii pro timo.
En la danĝera momento, la kvar hundoj sturmis fluge al la serpento. Ili sentime atakis la gigantan monstron kune de kvar flankoj, bojante kaj hurlante.
La bruo alvenigis najbarojn de la mastro, tamen neniu el ili aŭdacis proksimiĝi al la giganto, krom nur senĉese hurai por la bravaj hundoj starante malproksime.
Post nelonge, la hundoj mordis la serpenton je la gorĝo. Ili sin tenis sufiĉe malproksime por ke la serpento ne atingu ilin. La sango de la serpento elŝprucis kaj ĝi mortis momenton poste.
La hundoj atenteme snufis por konstati, ĉu la serpento vere mortis. Ili malestime ĵetis polvon al ĝia kadavro kaj kuris al Zhu Ping, etendinte la langon kaj svingante la voston. Ĉiuj najbaroj aplaŭdis kiam Zhu Ping kaŭriĝis kaj karesis la savintojn. La hundoj lekis liajn vizaĝon kaj manojn.
“Kiu diris, ke kvarĝemeleco de hundoj donos malbonan sorton?” Zhu Ping diris al siaj hundoj.
“Mi neniam imagis, ke post mia savo al vi, vi savos mian vivon.”
“Savi la vivon de aliaj ja signifas savi la propran!”

kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

3 Komentoj

  1. 1
    jeg 

    Mi nur volas diri ke la MP3-dosiero por ĉi tiu rakonto havas malĝustan nomon. Ĝi nomiĝas 77 sed devas esti 76.

  2. 2
    jeg 

    Fakte ne, ne temas pri malĝusta nomo, sed pri malĝusta dosiero. La laŭtlegado de la 77a rakonto estas ligita kaj de ĉi tiu blogaĵo, kaj de la 77a. Ĉu ekzistas sondosiero por la 76a rakonto? Dankon!

  3. 3
    Miaohui 

    Dankon por via atentigo, kara amiko!
    Mi erare ligis la mp3-dosieron. Nun mi jam gxustigis gxin, kaj bonvolu reauxskulti aux rekte alsxuti gxin.
    Cxion bonan al vi!
    Miaohui

Leave a Reply