Arkivo por Junio 25th, 2017

Verkinto:
• dimanĉo, Junio 25th, 2017

Reĝo Sudodano havis maljunan instruiston konatan kiel saĝulo. Oni nomis lin Asito la Saĝulo. Asito vivis ermite en ĝangalo. Iutage, kiam la ermito sidis meditante, li trovis, ke la ĉielanoj kantas kaj dancas ĝojplene. “Kial vi estas tiel ĝojaj?” li demandis. “Ĉar la plej granda eminentulo en la mondo jam naskiĝis al Reĝino Maha Maja en Parko Lumbinio,” respondis la ĉielanoj. Informiĝinte pri tio, Asito tuj hastis al la reĝo, reĝino kaj novnaskita bebo.

Ĝojegis la reĝo, denove vidinte sian saĝan maljunan instruiston. Post kiam la saĝulo sidiĝis en la palaco, la reĝo portis la reĝidon al li kaj diris: “Instruisto, mia filo naskiĝis nur hieraŭ. Jen li estas. Bonvolu esplori, ĉu li havos brilan estontecon.”

Dirinte tion, la reĝo mallevis la reĝidon antaŭ la saĝulo por ke ĉi lasta povu plibone rigardi la bebon, sed la bebo movis siajn piedojn sur la kapon de la saĝulo. Surprizite, Asito prenis la piedojn de la reĝido en la manojn kaj atente ekzamenis ilin. Rimarkinte kelkajn makulojn sur la plandoj de la reĝido, li  stariĝis kaj diris: “La reĝido fariĝos tre granda instruisto en la mondo!” La saĝulo tiel plezuriĝis, ke li kunmetis la manplatojn kaj esprimis sian respekton al la eta reĝido. Vidinte tion, ankaŭ la reĝo faris la samon. Tio estis la unua saluto farita de la reĝo al la reĝido.

En la kvina tago post la naskiĝo de la reĝido, la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido. La saĝuloj esploris la denaskajn makulojn de la reĝido kaj konkludis: “La reĝido fariĝos la reĝo de reĝoj se li volos regi la mondon. Sed se li elektos religian vivon, li fariĝos la Budho, la plej granda saĝulo.”

“La reĝido fariĝos nenio alia ol la Budho,” diris Kondano, la plej juna el la kvin saĝuloj.

Tiam la saĝuloj nomis la reĝidon Sidarto kun la signifo “plenumita deziro” aŭ “tiu, kiu atingis sian celon”.

 

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Junio 25th, 2017

Ĉirkaŭ dek monatojn post sia sonĝo pri la blanka elefanto kaj la aŭguro, ke ŝi naskos grandulon, Reĝino Maja atendis la naskiĝon de sia infano. Iutage ŝi iris al la reĝo kaj diris: “Mia kara, mi devas reiri al miaj gepatroj. Baldaŭ naskiĝos nia bebo.” Estis kutimo en Hindio, ke la edzino devas naski bebon en sia gepatra domo, do la reĝo konsentis, dirante: “Tre bone, mi faros necesan aranĝon por via vojaĝo.”

La reĝo aranĝis, ke iuj soldatoj antaŭtempe purigu la vojon, kaj aliaj gardu la reĝinon kiam oni  portis ŝin per ornamita palankeno. La reĝino forlasis Kapilavaston kaj ekvojaĝis al la ĉefurbo de sia patra regno en longa procesio de soldatoj kaj servistoj.

La granda procesio preteriris ĝardenon nomatan Parko Lumbinio sur la vojo al la regno Kolijo. La ĝardeno estis proksima al la reĝlando nomata Nepalo ĉe la piedo de la montaro Himalajo. La reĝino absorbiĝis de la bela parko kun sala-arboj, aromaj floroj, viglaj birdoj kaj laboremaj abeloj, ŝi do haltigis la portistojn de la palankeno por iom ripozi ĉar la parko estis bona loko por ripozo. Kiam ŝi estis sub sala-arbo, ŝi akuŝis belan bebon. Estis fortuna tago. La akuŝo de la reĝino okazis en plenluna tago de la jaro 623 a. K. Nun oni celebras la tagon kiel Vesakon, la festo de la tri gravaj eventoj, kiuj estas la naskiĝo, iluminiĝo kaj nirvano de la Budho.

Laŭ la legendoj pri la budha naskiĝo, la bebo faris sep paŝojn antaŭen kaj je ĉiu paŝo de li aperis lotusfloro sur la tero. Je la sepa paŝo, li haltis kaj kriis kun nobla voĉo:

“Mi estas la ĉefo de la mondo; mi estas la plej granda homo en la mondo; mi estas la plej eminenta homo en la mondo. Jen estas mia lasta naskiĝo kaj mi ne plu revenos.”

Reĝino Maha Maja tuj revenis al Kapilavasto post la naskiĝo de sia filo. La reĝo ĝojegis pro la informo. La novaĵo pri la naskiĝo de la longe atendita bebo ankaŭ cirkulis en la tuta regno kaj ĝojigis ĉiujn homojn.

 

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Junio 25th, 2017

Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.

Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas “vizion”. Sed la plej mirindaj karakteroj de Maja estis ŝiaj virto kaj talento, ĉar ŝi estis naturdotita per la plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano tute meritis havi tian amindan edzinon. Li mem estis nomata “Reĝo de la Leĝo” ĉar li regis en la regno tute laŭ la leĝo. Neniu el la ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la civitanoj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.

La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi sentis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Lago Anota en Himalajo. Post la banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis blanka elefanto portanta blankan lotusfloron per sia rostro. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj eniris en ŝian uteron tra ŝia dekstra flanko. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, konsciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoro en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo en la sekva frumateno. La reĝo miris kaj venigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.

“Via Reĝa Moŝto,” diris la saĝuloj, “vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo.” La reĝo kaj reĝino ekĝojis, aŭdinte tion.

Ili estis tiel ĝojaj, ke ili invitis multajn nobelojn en la regno al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo. Oni eĉ ne forgesis la homojn bezonantajn helpon kaj donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno senpacience atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivadon por la naskiĝonto kaj si mem.

Kategorio: La vivo de la Budho  | Komenti