Arkivo por ◊ Junio, 2012 ◊

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Respekto al Maljunuloj]

Iam sub la altega Himalajo kreskis granda banjano. Ĉe la banjano vivis tri intimaj amikoj. Ili estis koturno, simio kaj elefanto. Ili ĉiuj estis tre saĝaj.

Ili ekhavis malsamajn opiniojn de tempo al tempo. Kiam tio okazis, neniu el ili konsideris la opinion de aliaj pli valora. Kiom ajn unu spertis pri io, lia opinio neniom pli valoras ol tiu de la aliaj du senspertuloj. Do ili devis elspezi longan tempon por atingi komunan konsenton.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Bona Averto]

Iam estis giganta arbo en arbaro. Multaj birdoj vivis sur la arbo, kaj ilia estro estis la plej saĝa el ili.

Iutage, la estro vidis du branĉojn frotantaj unu kontraŭ la alia. Tio faligis lignerojn sur la teron. Tiam li rimarkis fumeton leviĝantan de la reciproke frotantaj branĉoj. Li pensis: “Sendube okazos fajro, kiu bruligos la tutan arbaron.”

Do la saĝa maljuna birdo kunvenigis ĉiujn birdojn vivantajn sur la giganta arbo. Li sincere avertis al ili: “Miaj karaj amikoj, brulos la arbo, sur kiu ni vivas. La fajro detruos la tutan arbaron. Do estos danĝere resti ĉi tie. Ni tuj forlasu la arbaron!”

Saĝaj birdoj konsentis pri lia averto. Do ili flugis al alia arbaro en malsama lando. Sed la birdoj ne tiel saĝaj diris: “La maljuna estro estas timema. Li eĉ imagis krokodilojn el guto da akvo! Kial ni forlasu niajn nestojn komfortajn kaj ĉiam sekurajn? Lasu la timemulojn forflugi. Ni fidu nian arbon kuraĝe!”

Post nelonge, vere okazis fatalaĵo kiel avertis la saĝa gvidanto. La reciproke frotantaj branĉoj estigis fajreron, kiu falis en sekajn foliojn sub la arbo. La fajreroj fariĝis fajro pli kaj pli granda. Post nelonge, la giganta arbo ekbrulis. La restantaj malsaĝaj birdoj blindiĝis kaj sufokiĝis en fumo. Multaj ne eskapintaj birdoj pereis en la fajro.

La moralinstruo estas: Oni riskas sian vivon, se ignorante la admonon de saĝuloj.

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Potenco de Vero, Virto kaj Kompato]

Iam en unu el siaj reenkarniĝoj, la Iluminiĝinto naskiĝis kiel malgranda koturnido. Kvankam li havis malgrandajn piedojn kaj flugilojn, tamen li ankoraŭ ne scipovis piediri kaj flugi. Liaj gepatroj laboris diligente por porti manĝaĵon al la nesto kaj nutri lin per sia beko.

Ĉiujare kutime okazis fajrego en tiu parto de la mondo. Do fajro okazis en tiu jaro. Ĉiuj flugpovaj birdoj forflugis vidinte la fumon. La fajro disvolviĝis pli kaj pli proksimen al la nesto de la koturnido, dum liaj gepatroj restis kun li. Fine kiam la fajro estis tre proksima, ili povis fari nenion alian ol forflugi solaj por sin savi.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Revo]

Iam Reĝo Brahmadato havis tre saĝan konsilanton, kiu komprenas parolon de bestoj. Li ne nur komprenis, kion ili diras, sed ankaŭ kapablis paroli kun ili en iliaj lingvoj.

Iutage la konsilanto promenis laŭ riverbordo kun siaj sekvantoj. Ili renkontis kelkajn fiŝistojn, kiuj metis grandan reton en la riveron. Rigardante en la akvon, ili rimarkis grandan kaj belan fiŝon sekvanta sian ĉarman edzinon.

Ŝiaj glimbrilaj skvamoj reflektis la matenlumon en ĉiujn kolorojn de ĉielarko. Ŝiaj ledsimilaj naĝiloj moviĝis kiel delikataj flugiloj de feino kiam ŝi naĝis en la akvo. Evidente, ŝia edzo raviĝis de ŝiaj aspekto kaj movo, ne plu zorgante pri aliaj aferoj.

pli…

Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Unuiĝo]

Antaŭ longa tempo, iu koturna reĝo regis regnon de (svarmon da) mil koturnojn.

Estis saĝa ĉasisto de koturnoj. Li bone sciis kiel imiti koturnan vokon (ĉirpadonpepadon). Lia imito sonis kiel vera koturno petanta helpon, do li neniam malsukcesis allogi birdojn. Poste la ĉasisto ilin kovris per reto, metis en korbojn kaj vendis por sin vivteni.

La koturna reĝo ĉiam zorgis pri la sekureco de sia regatoj, kaj ili tre estimis lin. Kiam li gardis la birdaron kontraŭ eventuala danĝero, li hazarde renkontis la ĉasiston kaj vidis lian konduton. Li pensis: “La koturna ĉasisto havas efikan rimedon por ruinigi miajn parencojn. Mi devas trovi pli bonan rimedon kontraŭ tio.”

pli…